Maurice Jarre

franca muzikisto (1924-2009)

Maurice-Alexis JARRE (Franclingva prononco: [mɔʁis alɛksi ʒaʁ]; 13a de Septembro 1924 – 28a de Marto 2009) estis franca komponisto kaj dirigento. Kvankam li komponis ankaŭ kelkajn konĉertojn, Jarre estas plej bone konata pro siaj filmomuzikoj, ĉefe pro siajn kunlaboraĵoj kun la kinreĝisoro David Lean. Jarre komponis la filmomuzikojn de ĉiuj filmoj de Lean el Lawrence of Arabia (1962) ĝis A Passage to India (1984). Li estis nomumita por naŭ Oskar-premioj, kaj ricevis tri en la kategorio de Plej Bona Originala Filmomuziko pro Lawrence of Arabia, Doctor Zhivago (1965), kaj A Passage to India, ĉiu el ili reĝisoritaj de Lean.

Maurice Jarre
Persona informo
NaskonomoMaurice Antoine Alexis Jarre
Naskiĝo13-an de septembro 1924 (1924-09-13)
en 5-a Arondismento de Liono
Morto28-an de marto 2009 (2009-03-28) (84-jaraĝa)
en Malibu
Mortokialokancero
TomboWestwood Village Memorial Park Cemetery
Lingvojfranca
LoĝlokoLiono
ŜtatanecoFrancio
Alma materUniversitato de ParizoKonservatorio de Parizo
Familio
Edz(in)oFrance Pejot • Dany Saval • Laura Devon • nekonata valoro
InfanojJean Michel Jarre • Stéfanie Jarre
ParencojKevin Jarre
Okupo
Okupokomponistodirigento • filmkomponisto
VerkojLara's Theme
vdr

Elstaraj filmomuzikoj por aliaj reĝisoroj estis Eyes Without a Face (1959), The Longest Day (1962), The Train (1964), The Collector (1965), Grand Prix (1966), The Man Who Would Be King (1975), Mohammad, Messenger of God (1976), Jesus of Nazareth (1977), Lion of the Desert (1981), The Year of Living Dangerously (1982), Witness (1985), The Mosquito Coast (1986), Fatal Attraction (1987), Gorillas in the Mist (1988), Dead Poets Society (1989), Prancer (1989), kaj Ghost (1990). Li laboris kun tiom prestihĝaj reĝisoroj kiel John Frankenheimer, Peter Weir, Georges Franju, John Huston, Adrian Lyne, Luchino Visconti, Alfred Hitchcock, Elia Kazan, kaj Volker Schlöndorff.

Li estis la patro de muzikisto Jean-Michel Jarre kaj adoptopatro de scenaristo Kevin Jarre.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maurice Jarre en la angla Vikipedio.