Mehmet Âkif Ersoy

Mehmet Âkif Ersoy (naskiĝis en 1873 la 20-an de decembro 1873 en Istanbul, mortis la 27-an de decembro 1936 samloke) estis turka verkisto.

Mehmet Âkif Ersoy
Persona informo
Mehmet Akif Ersoy
Naskiĝo20-an de decembro 1873 (1873-12-20)
en Fatih
Morto27-an de decembro 1936 (1936-12-27) (63-jaraĝa)
en Istanbulo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis percirozo vd
Tombomartira tombejo de Edirnekapı vd
Religioislamo vd
LingvojOsmanida turka vd
ŜtatanecoOtomana ImperioTurkio vd
Alma materliceo Vefa • Halkalı Ziraat Mekteb-i Âlisi vd
PartioKomitato Unio kaj Progreso vd
Subskribo Mehmet Âkif Ersoy
Profesio
Okupopoeto • politikistoverkisto vd
Verkado
VerkojSafahat ❦
İstiklâl Marşı vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Bildo de Mehmet Âkif Ersoy, la verkinto de la turka nacia himno

Vivo

Post tradicia kleriĝo li studis bestomedicinon ĝis la jaro 1894. Poste li deĵoris en la landlimaj provincoj de la Otomana Imperio. Unue li estis adepto de panislamaj ŝtatkonceptoj malakceptante okcidentajn administrajn filozofiojn, sed finfine ankaŭ li kuniris la movadanojn kies celo estis modernigi Turkion. Li iĝis deputito en la unua parlamento.

Li verkis la tekston de la turka nacia himno, kiu nomiĝas İstiklâl Marşı. Dum la lasta vivotempo li instruis literaturon ĉe la Universitato de Kairo.

Ersoy estis magiisto de formo prenante ekskluzive klasikajn metrojn. Tamen la pritrakto lia de enhavo estas naturalisma kvazaŭ. Gravis religio por li, ĉefe en liaj pli fruaj verkoj.

Verkoj (elekto)

  • Safahat (Fazoj), 1911
  • Süleymaniye Kürsüsü (La pupitro de la moskeo Süleymaniyes), 1911
  • Hakkın Sesleri (Voĉoj de Dio), 1912
  • Fatih Kürsüsünde (Ĉe la ambono de la Fatih-moskeo), 1913
  • Hatıralar (Rememoroj), 1917
  • Âsım, 1919
  • Gölgeler (Ombroj), 1923

Eksteraj ligiloj