Mendrisio

komunumo de Svislando

Mendrisio estas komunumo kaj ĉefurbo de la samnomaj komunumaro kaj distrikto en la sudo de Kantono Tiĉino en Svislando. Ĝi havis 11637 loĝantojn la 31-an de decembro 2011.

Mendrisio
Blazono de Mendrisio
Blazono de Mendrisio
Blazono de Mendrisio
Mendrisio
Mendrisio
Kantono Tiĉino
DistriktoMendrisio
KomunumaroMendrisio
Koordinatoj 45° 52′ 0″ N 8° 59′ 0″ O / 45.86667 °N, 8.98333 °O / 45.86667; 8.98333 (mapo) 8° 59′ 0″ O / 45.86667 °N, 8.98333 °O / 45.86667; 8.98333 (mapo)
Nombro de loĝantoj11637
Areo21,7 km²
Alteco354 m super marnivelo
Poŝtkodo6850
Komunumkodo5254
Mapo de Mendrisio
Mapo de Mendrisio
Mapo de Mendrisio

Lingvoj

La oficiala lingvo estas la itala, la parola lingvo la tiĉina dialekto de la lombarda lingvo.

Institucioj

En Mendrisio troviĝas la arkitekturakademio fondita en 1996 kiel parto de la universitato de la itallingva Svislando.

Eventoj

En 2009 okazis en Mendrision la monda ĉampioneco de la biciklistoj.

Geografio

La urbo mendrisio etendiĝas sude de la Lago de Lugano. Ĝi situas proksimume 18 kilometrojn sude de Lugano kaj en okcidento kaj ĉe sia suda pinto limas al Italio. La plej alta punkto de la komunuma teritorio estas la Monto Generoso kun alteco de 1701 m s.m..

Trafiko

Tra Mendrisio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2 kaj la gotarda trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj. De Capolago dentorada fervojo kondukas al la kulmino de Monte Generoso. La urbo disponas pri propra loka busreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Sobrio datiĝas el la jaro 793 kiel Mendrici. Proksimume 30 tomboj, sarkofagoj kaj tomboŝtonoj, moneroj de la romia respubliko kaj imperio kaj restaĵoj de vilao pruvas, ke la loko jam estis loĝata dum la romia epoko. Dum mezepoko Mendrisio estis sub la regado de la urbo Como, tiun regado sekvis en la jaro 1517 la regado fare de la Svisa Ĵurkomunumo. Ek de 1522 Mendrisio estis la ĉefurbo de la samnoma voktejo sub komunuma regado de la Svisa Ĵurkomunumo.[1]

Kvartaloj de la urbo Mendrisio

La teritorio de la hodiaŭa urbo kaj komunumo Mendrisio konsistas el 10 kvartaloj, kiuj iam estis aŭtonomaj komunumoj kaj iom post iom estis integritaj al la nuna komunumo. Jen la listo kun la dato de la aliĝo al la komunumo, kaj loĝantaro fine de 2011:

KvartaloIntegriĝo al la komunumoLoĝantaro
Arzo5-an de aprilo 20091131
Besazio14-an de aprilo 2013618
Capolago5-an de aprilo 2009768
Genestrerio5-an de aprilo 2009920
Ligornetto14-an de aprilo 20131716
Mendrisio-6189
Meride14-an de aprilo 2013314
Rancate5-an de aprilo 20091453
Salorino4-an de aprilo 2004499
Tremona5-an de aprilo 2009441

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj