Metalosturno
La Metalosturno aŭ Metala sturno, Aplonis metallica, konata ankaŭ kiel Brilosturno, estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis. Ĝi estas indiĝena de Novgvineo kaj apudaj insuloj de Aŭstralazio kaj limigita areo de nordorienta Aŭstralio.
Metalosturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Metalosturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aplonis metallica (Temminck, 1824) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskulo havas tre brilruĝajn okulojn, longan voston kaj verdobrilan nigran plumaron kun violecaj nuancoj en kapo, kolo kaj supra dorso. Nematuruloj estas palaj sube kun malhelaj strioj. Tiuj birdoj migras dum aŭgusto[1] al nordaj regionoj de Kvinslando, kie ili pariĝas, preparante senordajn globoformajn nestojn por siaj idoj pendantajn el altaj arboj.[2] Tie ili restas ĝis aprilo,[1] kiam ili faras sian revenan veturadon al Novgvineo.
Notoj
Referencoj
- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51859, Aplonis metallica, 12an de majo 2006. Malplej zorgiga.
Eksteraj ligiloj
- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov