Mihály Szemes

Mihály Szemes [mihAj semeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemes Mihály estis hungara reĝisoro, scenaristo, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Marianne Szemes.

Mihály Szemes
Persona informo
NaskonomoSzemes Mihály
Naskiĝola  23-an de julio 1920(nun 1920-07-23)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Mortola 3-an de oktobro 1977
en Hungario Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét, 34/3-1-203 (megszűnt) Redakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materScienca Universitato de Szeged (–1942) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oMarianne Szemes (1946–1977) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofilmreĝisoro
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Mihály Szemes [1] naskiĝis la 23-an de julio 1920 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de oktobro 1977 en Budapeŝto.

Biografio

Mihály Szemes frekventis pedagogian altlernejon, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged. En 1942 li eklaboris en filma produktejo, baldaŭ li estis soldato, eĉ militkaptito. Post la 2-a mondmilito li laboris plu en la filma produktejo. En 1946 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 filinojn. Li instruis en la Teatra Akademio inter 1949 kaj 1951. Li iĝis internacie konata en 1955. Li ricevis premion en 1963.

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj

  • ‘‘Ópiumkeringő’‘ (1943) (nur reĝisoro-asistanto)
  • ‘‘Asszonysors’‘ (1947)
  • ‘‘Mágnás Miska’‘ (1949) (nur reĝisoro-asistanto)
  • ‘‘Föltámadott a tenger’‘ (1953)
  • ‘‘Kölyök’‘ (1959)
  • ‘‘Dani’‘ (1962) (ankaŭ scenaristo)
  • ‘‘Kincskereső kisködmön’‘ (1973) (ankaŭ scenaristo)

Elektitaj scenarlibroj

  • Asszonysors (1947, mallonga filmo)
  • A szánkó (1955, mallonga filmo)
  • A 14 karátos autó (1968)

Fontoj