Marianne Szemes

Marianne Szemes [semeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemes Marianne estis hungara reĝisoro, scenaristo. Ŝia origina familia nomo estis Magaziner, ŝia iama familia nomo estis Mátrai, ŝia pli mallonga persona nomo estis Mari. Ŝia edzo estis Mihály Szemes.

Marianne Szemes
Persona informo
NaskonomoMagaziner Marianne
Naskiĝo10-an de aprilo 1924 (1924-04-10)
en Budapeŝto
Morto3-an de novembro 2003 (2003-11-03) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
ŜtatanecoHungario
Alma materUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
PatroPál Magaziner
PatrinoMagda Róna
Edz(in)oMihály Szemes
Okupo
Okupofilmreĝisoroscenaristo
vdr

Marianne Magaziner[1][2] naskiĝis la 10-an de aprilo 1924 en Budapeŝto, ŝi mortis la 3-an de novembro 2003 en Budapeŝto.

Biografio

Marianne Szemes devenis el juda familio. Ŝi akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1949. Ŝi estis la unua hungaro, kiu iĝis ina reĝisoro. Ŝi komencis sian reĝisoran karieron en produktejo pri novaĵfilmoj. Tiu filmoj tiam estis videblaj en kinejoj antaŭ la kutimaj filmoj. Ŝi reĝisoris 500 novaĵfilmojn, poste pro disvastiĝo de televido ĉiuspecajn filmojn. Ŝi edziniĝis en 1946, ŝi naskis 2 filinojn en 1950 kaj 1952, en 1977 ŝi vidviniĝis. Ŝi ricevis premiojn en 1966 kaj 1969, krome ŝiaj filmoj festivalajn premiojn.

Ŝiaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)

  • Egyiptomi útijegyzetek (dokumenta filmo, 1958)
  • Amiért a nő mindent elkövet (dokumenta filmo, 1966)
  • Érted haragszom (1970)
  • Zendül az osztály (televida filmo, 1975)
  • A játszma (televida serio, 3 epizodoj, 1976-1977)

Ŝiaj scenarlibroj (elekto)

  • A szánkó (mallonga filmo, 1955)
  • Dani (1957)
  • A csodakalap (televida filmo, 1959)
  • Fotó Háber (1963)
  • Hétköznapi történet (televida serio, 1966)
  • Ketten a tavon (televida filmo, 1977)

Fontoj

Referencoj