Mohamed Ould Abdel Aziz
Mohamed Ould Abdel Aziz (Araba: محمد ولد عبد العزيز; b 20a de Decembro 1956[1]) estas la ŝtata prezidanto de Maŭritanio, en posteno ekde 2009. Li estis kariera soldato kaj alt-ranga oficiro, kaj elstara figuro en la puĉo de Aŭgusto 2005 kiu elpostenigis la tiaman Prezidenton Maaouya Ould Sid'Ahmed Taya, kaj en Aŭgusto 2008 li estris novan puĉon, kiu elpostenigis la tiaman Prezidenton Sidi Ould Cheikh Abdallahi. Post la puĉo de 2008, Abdel Aziz iĝis Prezidento de la Alta Ŝtata Konsilio kiel parto el kio estis priskribita kiel politika transiro konduke al nova elekto.[2] Li rezignis el tiu posteno en Aprilo 2009 por iĝi kandidato en la prezidenta elekto de 2009, en kiu li venkis. Li ĵuris postenon en la 5a de Aŭgusto 2009.[3]
Mohamed Ould Abdel Aziz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
محمد ولد عبد العزيز | |||||
Naskiĝo | 20-an de decembro 1956 (67-jaraĝa) en Akĵuĵt | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Maŭritanio vd | ||||
Alma mater | Reĝa Militista Lernejo de Meknès vd | ||||
Partio | Union for the Republic vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mariam Mint Ahmed Aicha vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto vd | ||||
Aktiva dum | 1977– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Abdel Aziz ankaŭ servis kiel Prezidento de la Afrika Unio el 2014 al 2015.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Political transition in Mauritania: Assessment and horizons. Middle East/North Africa Report N°53. International Crisis Group (ICG) 24a de Aprilo 2006.