Monda Tago de Manĝo

La Monda Tago de Manĝo, en angla World Food Day, estas internacia tago celebrata la 16-an de oktobro ĉiujare.[1] Ĝi estis proklamita en 1979 fare de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO).[2] Ĝia celo estas konsciigi la popolojn de la mondo pri la tutmonda manĝoproblemo kaj plifortigi la solidarecon en la lukto kontraŭ la malsatego, la malsufiĉa nutrado kaj la malriĉeco. Tiu tago koincidas kun la fondodato de la FAO en 1945.[3]

Historio

Ĝi estis establita de la membroj ŝtatoj de la FAO en la Ĝenerala Kunsido de la Organizo, en Oktobro 1979. La hungara delegitaro, estrita de la Ministro de Agrikulturo kaj Nutrado, Paúl Romany, ludis gravan rolon en la Sesio 20a de la Konferenco de la FAO, kaj sugestis la ideon celebri tutmonde la MTM. Ekde tiam oni konvokis ĝin ĉiujare año en pli ol 150 ŝtatoj, diskonigante la problemojn kiuj kuŝas sub la malriĉeco kaj la malsatego.

La 5-an de decembro de 1980 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en la Rezolucio 35/70 aprobis la alvokon al la Monda Tago de Manĝo.[4]

Notoj

Eksteraj ligiloj