Municipo Kuldīga

municipo en okcidenta Latvio ekde julio 2021

La distrikto > municipo Kuldīga (latve Kuldīgas novads) estas distrikto en okcidenta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en la lastaj limoj de iama distrikto Kuldīga (latve Kuldīgas rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 3 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Kuldīgas novads, Skrundas novads, Alsungas novads). La centro de la distrikto situas en Kuldīga.

municipo Kuldīga
latve Kuldīgas novads
municipo
Ventas rumba, la plej larĝa akvofalo en Eŭropo
Blazono
LandoLatvio Latvio
Historia regionoKuronio
ŜoseoA9 Rigo-Liepāja
 - ŜoseoP120 Talsi-Kuldīga
 - ŜoseoP112 Kuldīga-Liepāja
 - ŜoseoP116 Kuldīga-Embūte
UrbojKuldīga, Skrunda
RiverojVenta, Abava, Ciecere, Riežupe
ĈefurboKuldīga
Areo2 505 km² (250 500 ha)
Loĝantaro27 736 (2021[1])
Denseco11,07 loĝ./km²
Estiĝo2021
HorzonoEET (UTC+2)
 - somera tempoEEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LVLV-050
Vikimedia Komunejo: Kuldīga Municipality
Retpaĝo: kuldiga.lv

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas norde distrikto Ventspils, oriente distrikto Talsi, distrikto Tukums kaj distrikto Saldus, kaj okcidente distrikto Dienvidkurzeme.

Historio

La teritorio de la distrikto estas loĝata ekde la 2-a jarmilo a.K. En 9.-12. jarcento kuronoj ŝtato Bandava okupis la plimulton de la teritorio. Batalado kun la krucistoj okazis en unua duono de la 13-a jarcento. La teritorio iĝis parto de Livonio, divided inter Livonian Ordenon kaj Kuronian diocezon.[2] En 1566-1795 ĝi estis parto de Duklando Kuronio kaj Zemgalio, ekde 1795 ĝi estis inkludita en la rusa Kurlanda provinco. En 1918, la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

Geografio

La nordokcidenta parto de distrikto situas en la Marborda Malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene), la meza kaj la okcidenta parto apartenas al la monteta Rietumkurzeme altebenaĵo (100–120 m super marnivelo, monteto Vārdupes kalns 140 m), laŭ la Venta antikva valo (0,1-0,3 km larĝa), atingas 15 m profundon proksime de Kuldīga) kaj en la nordoriento la 14–22 km larĝa Venta-Usma valo, en la oriento la altebenaĵo de Orienta Kuronio (latve Austrumkurzemes augstiene), 60–110 m super marnivelo). Arbaroj ĉirkaŭ duono de la teritorio. Mineraloj - gruzo, argilo (Padure, Imanta, Pakalni, Mučukalni), kalkoŝtono (Vilgāle, Turlava), gipso, sablo (Skudras), torfo (Ozolu, Tīrlauku, Umuļu marĉoj).[2] Negrava kvanto da oleo (Adze).[3]

Averaĝa temperaturo: -3 - -4,5  °C en januaro, +17  °C en julio. Precipitaĵo 600–700 mm jare.

Preskaŭ la tuta teritorio de la distrikto situas en la baseno Venta. Gravaj riveroj:

  • Venta baseno: Venta kun alfluantoj (Abava, Koja, Ēda, Padure)
  • Balta Mara baseno: Rīva, Užava

Grandaj lagoj: Vilgales 2,4 km², Lielais kaj Mazais Nabes 1,4 km².[2]

Loĝantaro

Distrikto Kuldīga havas 27 736 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 12,6 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N#SetlejoStatusoParoĥoLoĝantaro
(2021)[4][5]
1.KuldīgaUrbo-10 710
2.SkrundaUrbo-2028
3.PriedaineVilaĝoKurmāles809
4.AlsungaVilaĝoAlsungas684
5.VārmeVilaĝoVārmes465
6.PelčiVilaĝoPelču426
7.ĒdoleVilaĝoĒdoles374
8.MežvaldeVilaĝoRumbas352
9.RudbāržiVilaĝoRudbāržu351
10.KabileVilaĝoKabiles334

Administraj unuoj

Urboj (pilsēta)

Kuldīgas pilsēta, Skrundas pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)

Alsungas pagasts, Ēdoles pagasts, Gudenieku pagasts, Īvandes pagasts, Kabiles pagasts, Kurmāles pagasts, Laidu pagasts, Nīkrāces pagasts, Padures pagasts, Pelču pagasts, Raņķu pagasts, Rendas pagasts, Rudbāržu pagasts, Rumbas pagasts, Skrundas pagasts, Snēpeles pagasts, Turlavas pagasts, Vārmes pagasts.

Galerio

Referencoj