Nacia Parko Kakaduo

132° 26′ 23″ O / 13.03639 °S, 132.43972 °O / -13.03639; 132.43972 (mapo)

Nacia parko Kakaduo (angle Kakadu National Park) troviĝas en Supra Pinto de Norda Teritorio en Aŭstralio, proksime 171 km sudoriente de urbo Darvino. Ĝi estis proklamita en la jaro 1981 kaj la saman jaron dum la 5-a kunsido ankaŭ enskribita en liston de Monda heredaĵo de Unesko.

Nacia parko Kakaduo
angle: Kakadu National Park
nacia parko
Nacia parko Kakaduo
Oficiala nomo: Kakadu National Park
LandoAŭstralio Aŭstralio
Federacia ŝtatoNorda Teritorio
PartojRoko Nourlangie, Ubirr
RiveroAligatora rivero
SituoNacia parko Kakaduo
 - koordinatoj13° 02′ 11″ S 132° 26′ 23″ O / 13.03639 °S, 132.43972 °O / -13.03639; 132.43972 (mapo)
Longo200 km (124 mi)
Larĝo100 km (62 mi)
Areo19,804 km² (1 980,4 ha)
Establita5-a de aprilo 1979
Por publikojes
Vizito250 000 (2002)
Plej facila aliroJabiruo
HorzonoUTC (UTC+9:30)
 - somera tempoUTC (UTC+10:30)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
NomoNacia parko Kakaduo
Tipo de heredaĵomiksita heredaĵo
Jaro1981 (#5)
Numero147
RegionoAzio-Oceanio
Kriterioji, vi, vii, ix, x
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Vikimedia Komunejo: Kakadu National Park
Retpaĝo: www.environment.gov.au/parks/kakadu/
Portalo pri Aŭstralio

La Nacia parko Kakaduo kovras areon granda 1 980 400 ha, en la plej longa sektoro de nordo al sudo ĝi mezuras preskaŭ 200 km kaj de oriento al okcidento pli ol 100 km, kio estas teritorio same granda kiel Israelo aŭ unu triono de Tasmanio.

La parko estas signifa tuj el kelkaj motivoj. Ĝi estas nekutime riĉa ofte ankaŭ rilate al endanĝerigitaj animalaj kaj plantaj specioj, ĝis nun estis sur ties teritorio registritaj pli ol 280 birdaj, 60 mamulaj, 50 nesalakvaj, 10 000 insektaj kaj 1600 plantaj specioj. La teritorio estas ankaŭ signifa rilate al arkeologia flanko, fare de homo ĝi estas seninterrompe loĝigata minimume 40 000 jaroj. Ĉi tie troviĝas ankaŭ urania minejo, kiu apartenas al la plej produkta en la mondo.

La parko ricevis sian nomon laŭ malĝusta prononco de vorto Gagudju, kiu devenas el hodiaŭ jam neuzata lingvo de lokaj indiĝenaj loĝantoj vivantaj en ties norda parto.

Fotografioj

Vidu ankaŭ