Uranio

kemia elemento kun simbolo U kaj atomnumero 92
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kemia elemento. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Uranio (muzo).

Uranio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon U kaj la atomnumeron 92. Ĝi estas metalo kaj la kvara elemento en la aktinoida serio. Uranio estas peza, arĝent-blanka, kaj nature ete-radioaktiva elemento. Ĝia izotopo Uranio-235 estas uzata kiel brulaĵo por nukleaj reaktoroj.

Nd

U

Uqb

ProtaktinioUranioNeptunio

[86Rn ]5f36d17s2

238U
92
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine),
simbolo, numero
Uranio,
U , 92
CAS-numero7440-61-1
Loko en Perioda tabelo3 grupo,

7 periodo,bloko f

Karakteriza grupoaktinoido
Pezono en terkrusto0,0003 %
Nombro de naturaj izotopoj3
Aspektohela grizo
Disko de uranio iomete radioaktiva
Atomaj ecoj
Relativa atompezo238,0289 amu
Atomradiuso138,5 pm (α- uranio)
Kovalenta radiuso142 pm
radiuso de van der Waals186 pm
Elektrona konfiguracio[86Rn]5f36d17s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo2, 8, 18, 32, 21,9,2
Oksidiĝaj nombroj6, 5, 4, 3
Fizikaj ecoj
Materia statosolida
Kristala strukturoromba kristalsistemo (α) aŭ

tetragona kristalsistemo (β) aŭ
centrita kuba kristalsistemo (γ)

Denso19,1 g/cm3 (20 oC)
Malmoleco2,5-3 (Mohs-skalo)
Magneta kondutoforte paramagneta (magneta impresemeco = 4,1 · 10−4)
Degelpunkto1132,2 [[Grado celsia| °C]] (1405,3 K)
Bolpunkto4131 [[Grado celsia| °C]] (4404 K)
Unumola volumeno12,49 · 10−6 m3/mol
Degeliga varmo9,14 kJ/mol
Boliga varmo417,1 kJ/mol
Premo de satura vaporo100 Pa (2859 K)
Rapido de sono3155 m/s (20 oC)
Specifa varmokapacito117 J/(kg.K) (20 oC)
Elektra konduktivo3,57 · 106 S/m
Elektra rezistivo0,28 · 10−6 (V/A).m (0 oC)
Termika konduktivo27,6 W/(m.K) (ĉ. 300 K)
Diversaj
Redoksa potencialo-1,798 V (U3+ + 3 e →U)
Elektronegativeco1,38 (Pauling-skalo)
Jonigaj energioj1-a 597,6 kJ/mol
2-a 1420 kJ/mol
3-a 1236 kJ/mol
Plej stabilaj izotopoj
IzotopoNaturaperoDuoniĝa tempo: t1/2Radioaktiveco de disfaloEnergio de disfalo MeVProdukto de radioaktiva disfalo
232U{sin.}68,9 jaroα5,414228Th
233U{sin.}159 200  jaroα4,909229Th
234U0,006 %245 500  jaroα4,859230Th
235U0,72 %7,038·108  jaroα
spon.
4,679231Th
236U{sin.}2,342·107  jaroα
spon.
4,572232Th
237U{sin.}6,75 tagoβ0,519237Np
238U99,275 %4,468·109  jaroα4,270234Th
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Atentu, veneno!
Atentu, veneno!

Kvankam uranio ne havas stabilajn izotopojn,ĝi ekzistas nature sur la tero.Ĝiaj du plej stabilaj izotopoj havasduoniĝtempon de resp. preskaŭ aŭ pli ol unu miliardo da jaroj:

  • 235U: 7,038 · 108 jaroj
  • 238U: 4,468 · 109 jaroj

Tial inter la pezaj elementoj surteraj,iam produktitajn de supernovao,ankoraŭ restas multe da uranio.Uranio estas trovata ĉiam en erco de plumbo,elemento al kiu transformiĝis ĝia pliparto.

Urania metalo ekzistas laŭ tri alotropaj formoj[1]:

Uranio malbone konduktas elektajn ŝargojn, sed iĝas superkonduktiva materialo je 0,2 K kiel krita temperaturo)[2] (proksimume de absoluta nulpunkto).

Historio

Uranio estis malkovrita, en 1789, de la prusa kemiisto Martin Heinrich Klaproth, kiu ekzamenis pecon de roko. Tiu roko estis uraninito (ĉefe UO2), uranio-erco. Klaproth donis la nomon de uraniumuranit al la komponaĵo, kiun li agnoskis, reference al la malkovro de la planedo Urano fare de William Herschel, 8 jarojn antaŭe (1781).

Nur en 1841, la franca kemiisto Eugène-Melchior Péligot establis, ke la uranit estis formita de du atomoj de oksigeno kaj metalo, kiun li izolis kaj nomis uranium, esperante uranio.

Tokseco

Uranio, pro sia disfala vico, kreas danĝeran gason, la radono; ĉi tiu estas tre radioaktiva kun maldaŭra duoniĝa tempo, tial ĝi kreas radioaktivajn partiklojn, kiuj fiksiĝas en la pulmoj.

La ekspluatado de uranio kaŭzas mediajn poluojn, ĉar ĝi estas ne nur radioaktiva sed ankaŭ venena, pro tio indiĝenoj en Kanado, Niĝero kaj Aŭstralio protestas.

Minaj laboristoj malsaniĝas pro kancero pli ol aliaj. Suplementa risko de pulma kancero rilatante al navahaj ministoj estis, ekzemple, registrita kaj ligita al ilia laboro[3]. La Radiation Exposure Compensation Act, leĝo de 1990, postulis monon da $100,000 kiel "kompatopagon" favore al ministoj de uranio diagnozitaj viktimoj de kancero aŭ aliaj spiraj malsanoj [4].

Aplikoj

Ĉar uranio havas grandan specifan mason (pli ol 19 g/cm³),ĝi estas milite uzata por kirasoj kaj por kugloj.Por tio oni uzas malriĉigitan uranion,kiu konsistas preskaŭ nur el la izotopo 238U.Ĉar eĉ tiu plej stabila izotopo estas radioaktiva,urania municio povas veneni batalejojn kaj la homojn tie loĝantajn – pro la polvo.Tio okazis ekz-e en la du Irakaj Militoj de la usonaj prezidentoj Bush "la pli maljuna" (en 1991) kaj "la pli juna" (en 2003).

Mineraloj

Komponaĵoj

Referencoj

Vidu ankaŭ