Nadine Jansen

Nadine JANSEN [na'di:n 'janzən] (naskiĝis la 3-an de decembro de 1980 en Lepsiko, tiam en GDR) estas germana nudmanekeno konata pro siaj grandaj naturaj mamoj. Ŝi naskiĝas en Lepsiko, sed transloĝiĝis en Eberswalde'on (proksime de Berlino, orienta Germanujo) kiel dujarulo kun siaj gepatroj kaj konsideras tiun urbon sia hejmurbo. Ŝi loĝas nun en Berlino.

Nadine Jansen
Persona informo
Naskiĝo3-an de decembro 1980 (1980-12-03) (43-jaraĝa)
en Leipzig, Leipzig District,  Germana Demokratia Respubliko
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermanioGermana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupopornografia aktoro • modelo de la erotika fotografio
TTT
Retejohttp://www.nadine-j.de
vdr

Nadine Jansen debutis pozi en Aŭgusto de 2000, per fotoj en la retejo de Bettie Ballhaus, jam konata nudmamomanekeno. Ŝi ekfamiĝis rapide en la sceno de mamadmirado, kun apero de fotoj kaj artikoloj en la usona magazeno Score kaj la retejo de Dannie Ashe, ambaŭ mediaĵoj tre konataj en la fako. En Decembro de 2001 ŝi ekhavis sian propran retejon.

Ŝiaj mamoj komenciĝis kreskadi, kiam ŝi havis 12 jarojn. Ŝi diras, ke ŝi multe ĝuis la atenton, kiun ŝia escepta aspekto atiris, ekzemple kiam ŝiaj mamoj ĉirkaŭhopetis dum lernejaj sportekzercadoj.

Nadine Jansen revis jam kiel infano de kariero kiel manekeno, sed ŝi implikiĝis en motorcikla akcidento en 1994. Aŭto koliziis kun la motorciklo de ŝia amligulo, kio postlasis ilin ambaŭ konsiderinde lezitaj. Oni prizorgis Nadine'on Jansen dum ses monatoj en malsanulejo kaj sukcesis savi ŝiajn gambojn, sed postrestis grandaj cikatroj klare videblaj. Komence ŝi rifuzis esti fotita kun la cikatroj videblaj sur la fotoj, sed poste ŝia atitudo ŝanĝis, kaj nun la cikatroj estas videblaj en multaj el ŝiaj fotoj.

En 2000 Bettie Ballhaus vidis ŝin hazarde en diskoteko kaj demandis al ŝi, ĉu ŝi volis aperi nude en ŝia retejo. Kelkajn semajnojn poste la japana magazeno Bachelor publikigis tiun fotaron. Tio estis la komenco de la kariero de Nadine Jansen.

Ŝi forlasis la lernejon kiam ŝi havis 17 jarojn kaj instruiĝis kiel apotekisto. Ŝi sukcesis en la fina ekzameno en Januaro de 2001.

Kiam ŝi komencis nudmanekeni, ŝi havis ĉirkaŭbrustan mezuron de 105 cm kaj portis mamzonon de grandeco 80EEE laŭ Eŭropa skalo (36EEE laŭ usona). Ĉirkaŭ Julio de 2003 ŝia brusto ŝvelintis al 120 cm, kaj malgrandiĝis poste al 116 cm. Ŝi portas nun 85H-an (usone: 34H-an) mamzonon.

En la respondaro de sia retejo ŝi deklaras, ke ŝi ne intencas iam fari pli «durajn» pornografiaĵojn (koitovideoj ktp.), sed male resti simpla nudmanekeno.

En Novembro de 2006 Nadine Jansen anoncis sian unuan gravedecon.

Eksteraj ligiloj