Semajno

mezurunuo de tempo; 7 tagoj

Semajno estas, en multaj kulturoj, tempoperiodo konsistanta el pluraj tagoj, sed pli mallonga ol monato. La semajno ofte markis intervalon inter merkattagoj aŭ religiaj observoj kiel la ŝabato. Nun en la plej multaj landoj oni uzas semajnon de sep tagoj.

Astrologia Simbolo de Semajno

Diversaj kulturoj havis diversajn longecojn de semajno, inter kelkaj afrikaj kulturoj kies semajno estas kvar tagojn longa, ĝis la praromianoj, kiuj mezuris la nundinae, naŭ tagoj inkluzive (ok tagoj en la semajno) inter unu merkattago kaj la sekva, kaj la praegiptoj, kies semajno havis dek tagojn. Revolucia Francio dividis la monatojn de sia kalendaro en tri décades de dek tagoj. Antikva Ateno ankaŭ havis semajnon de dek tagoj.

La semajno en Okcident-Eŭrazio estas sep-taga. Tio verŝajne rezultas el la observo, ke ĉiu fazo de la luno estas proksimume sep tagojn longa.

En la gregoria, islama kaj hebrea kalendaroj la semajno havas sep tagojn. Pro la internacia influo de la Okcidenta kulturo, ĝia gregoria kalendaro multe disvastiĝis, tiel ke nun la sep-taga semajno estas uzata en la plej multaj landoj. En Ĉinio (kaj de tie en aliaj orient-aziaj landoj) oni ekuzis la sep-tagan semajnon en la 16-a jarcento per instigo de jezuitoj.

La tagoj de la semajno en la gregoria kalendaro estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, kaj dimanĉo. Tiuj nomoj, kun kelkaj ŝanĝoj, venis el la antikvaj latinaj nomoj por la tagoj, nomitaj laŭ la sep astroj, kiuj oniakrede ĉirkaŭiris la Teron kiel diaĵoj: Luno, Marso, Merkuro, Jupitero, Venuso, Saturno, kaj Suno - ĉi du lastaj renomiĝis laŭ la juda kaj kristana ŝabatoj sed konservis siajn nomojn ekzemple en la angla kaj germana. En la portugala kaj en la greka semajntagoj ne havas nomojn, krom sabato kaj dimanĉo - ili estas simple la dua, tria, kvara, kvina kaj sesa semajntago.

La esperantaj nomoj de la semajntagoj venas rekte (kun la escepto de la supre menciita sabato) el la franca : lundi, mardi, mercredi, jeudi, vendredi, samedi, dimanche.

Laŭ internacia normo ISO 8601 la unua tago de la semajno estas lundo. Kelkaj kristanaj landoj, precipe Usono, tamen insistas, ke la unua tago de la semajno estas dimanĉo. Tio kondukas kvarfoje en 28 jaroj al malsama numerado de la semajnoj en jaro. En Portugallingvaj landoj, ĉar semajntagoj ne havas nomojn, ne eblas ŝanĝi tion, ĉar oni ne povas diri "la unua tago de semajno estas la dua tago (lundo)".

nomolatina nomoastro/dio
lundodies lunaeLuno
mardodies martisMarso
merkredodies mercuriiMerkuro
ĵaŭdodies jovisJupitero
vendredodies venerisVenuso
sabatodies saturni, sabbatusSaturno
dimanĉodies solis; dies dominicalis, dies dominicus, dies dominiSuno

Vidu: semajnfino, laborsemajno, kaj Gregoria kalendaro.



esperantolundomardomerkredoĵaŭdovendredosabatodimanĉo
afrikansaMaandagDinsdagWoensdagDonderdagVrydagSaterdagSondag
albanae hënëe martëe mërkurëe enjtee premtee shtunëe diel
anglaMondayTuesdayWednesdayThursdayFridaySaturdaySunday
arabaالاثنينالثلاثاءالأربعاءالخميسالجمعةالسبتالأحد
armenaԵրկուշաբթի

(jerkuŝapti)
Երկուշաբթի

(jerekŝapti)
Երեքշաբթի

(ĉorekŝapti)
Չորեքշաբթի

(hingŝapti)
Հինգշաբթի

(urpat)
Ուրբաթ

(ŝabat)
Շաբաթ

(kiraki)
belorusaпанядзелак

(panjadzjelak)
аўторак

(aŭtorak)
серада

(sjerada)
чацьвер

(ĉats'vjer)
пятніца

(pjatnica)
сыбота

(subota)
нядзеля

(njadzjelja)
bahá'íKamálFidál'IdálIstijálIstiqlálJalálJamál
bosnaponedeljakutoraksrijedaĉetvrtakpetaksubotanedjelja
bretonaLunMeurzhMerc'herYaouGwenerSadornSul
bulgaraпонеделник

(ponedelnik)
вторник

(vtornik)
сряда

(sriada)
четвъртък

(ĉetvartak)
петък

(petak)
събота

(sabota)
неделя

(nedelja)
ĉeĥapondělíúterýstředačtvrtekpáteksobotaneděle
ĉina星期一

(xīngqīyī)
星期二
(xīngqī'èr)
星期三
(xīngqīsān)
星期四
(xīngqīsì)
星期五
(xīngqīwǔ)
星期六

(xīngqīliù)
星期日

(xīngqīrì)
danamandagtirsdagonsdagtorsdagfredaglørdagsøndag
estonaesmaspäevteisipäevkolmapäevneljapäevreedelaupäevpühapäev
eŭskaastelehenaastearteaasteazkenaostegunaostiralalarunbataigandea
finnamaanantaitiistaikeskiviikkotorstaiperjantailauantaisunnuntai
francalundimardimercredijeudivendredisamedidimanche
frisaMoandeiTiisdeiWoansdeiTongersdeiFreedSneonSnein
germanaMontagDienstagMittwochDonnerstagFreitagSamstagSonntag
grekaΔευτέραΤρίτηΤετάρτηΠέμπτηΠαρασκευήΣάββατοΚυριακή
guĝarataસોમવારમંગળવારબુધવારગુરુવારશુક્રવારશનિવારરવિવાર
hebreaיום שני

(jom ŝeni)
יום שלישי

(jom ŝliŝi)
יום רביעי

(jom r'vi'i)
יום חמישי

(jom ĥamiŝi)
יום שישי

(jom ŝiŝi)
שבת

(jom ŝabat)
יום ראשון

(jom riŝon)
hindaसोमवारमंगलवारबुधवारगुरुवारशुक्रवारशनिवाररविवार
hispanalunesmartesmiércolesjuevesviernessábadodomingo
hungarahétfőkeddszerdacsütörtökpéntekszombatvasárnap
indoneziaSeninSelasaRabuKamisJumatSabtuMinggu
irlandgaelaDé LuanDé MairtDé CéadaoinDéardaoinDé h-AoineDé SathairnDé Domhnaigh
islandamánudagurþriðjudagurmiðvikudagurfimmtudagurföstudagurlaugardagursunnudagur
italalunedìmartedìmercoledìgiovedìvenerdìsabatodomenica
japana月曜日

(gecujōbi)
火曜日

(kajōbi)
水曜日

(suijōbi)
木曜日

(mokujōbi)
金曜日

(kin'jōbi)
土曜日

(dojōbi)
日曜日
(niĉijōbi)
jidaמאָנטיק

(montik)
דינסטיק

(dinstik)
מיטװאָך

(mitvoĥ)
דאָנערשטיק

(donerŝtik)
פֿרײַטיק

(frajtik)
שבת

(ŝabes)
זונטיק

(zuntik)
katalunadillunsdimartsdimecresdijousdivendresdissabtediumenge
kimradydd Llundydd Mawrthdydd Mercherdydd Iaudydd Gwenerdydd Sadwrndydd Sul
korea월요일

(wor-yo-il)
화요일

(hwa-yo-il)
수요일

(su-yo-il)
목요일

(mog-yo-il)
금요일

(geum-yo-il)
토요일

(to-yo-il)
일요일

(ir-yo-il)
kornvalaDe LunDe MerthDe MergherDe YowDe GwenerDe SadornDe Sul
kroataponedjeljakutoraksrijedaĉetvrtakpetaksubotanedjelja
latinaLunae diesMartis diesMercurii diesJovis diesVeneris diesSaturni diesSolis dies
latvapirmdienaotrdienatrešdienaceturtdienapiektdienasestdienasvētdiena
litovaPirmadienisAntradienisTrečiadienisKetvirtadienisPenktadienisŠeštadienisSekmadienis
manksaJelhuneJemayrtJecreanJerdeinJeheineyJesarnJedoonee
maoreaMfumoraruMfumonneMfumotsanoYahoaDjimwaMfumotsiMfumōvili
nederlandamaandagdinsdagwoensdagdonderdagvrijdagzaterdagzondag
norvegamandagtirsdagonsdagtorsdagfredaglørdagsøndag
polaponiedziałekwtorekśrodaczwartekpiąteksobotaniedziela
portugalasegunda-feiraterça-feiraquarta-feiraquinta-feirasexta-feirasábadodomingo
romanĉagliendischdismardismesjamnagievgiavenderdissondadumengia
rumanalunimarţimiercurijoivinerisîmbătăduminică
rusaпонедельник

(ponedel'nik)
вторник

(vtornik)
среда

(sreda)
четверг

(ĉetverg)
пятница

(pjatnica)
суббота

(subbota)
воскресенье

(voskresen'je)
serbaПонедељакУторакСредаЧетвртакПетакСуботаНедеља
skotgaelaDi-LuainDi-MairtDi-CiadainDi-ArdaoinDi h-AoineDi-SathurnaDi-Domhnaich
slovakapondelokutorokstredaštvrtokpiatoksobotanedeľa
slovenaPonedeljekTorekSredaČetrtekPetekSobotaNedelja
svahilaJumatatuJumanneJumatanoAlhamisiIjumaaJumamosiJumapili
svedamåndagtisdagonsdagtorsdagfredaglördagsöndag
tagalogaLunesMartesMiyerkulesHuwebesBiyernesSabadoLinggó
tajaวันจันทร์

ŭan ĉan
วันอังคาร

ŭan angkaan
วันพุธ

ŭan phut
วันพฦหัสบดี

ŭan paruhat
วันศุกร์

ŭan suk
วันเสาร์

ŭan sao
วันอาทิตย์

ŭan a-tit
tamilaதிங்கள்செவ்வாய்புதன்வியாழனவெள்ளிசனிஞாயிறு
turkaPazartesiSalıÇarşambaPerşembeCumaCumartesiPazar
ukrainaпонеділок

(ponedilok)
вівторок

(vivtorok)
середа

(sereda)
четвер

(ĉetver)
п'ятница

(p'jatnicja)
субота

(subota)
неділя

(nedilja)
vjetnamathứ haithứ bathứ tưthứ nămthứ sáuthứ bảychủ nhật