Natalia Vladimirovna Poklonskaja
Natálja Vladímirovna POKLÓNSKAJA (ruse: Наталья Владимировна Поклонская 18-a de marto, 1980 en urbo Miĥajlovka, Luganska provinco, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko) estas rusa ŝtatisto kaj advokato-prokuroro de Respubliko Krimeo (Rusio) kaj membro de la ŝtata Dumao de la Rusa Federacio en 2016-2021, kiu oficis kiel ĉefprokuroro de Alta Prokurorejo, Respubliko Krimeo, Rusia Federacio (2014 - 2016).
Natalia Vladimirovna Poklonskaja | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Наталья Владимировна Поклонская | |||||
Naskonomo | Наталья Владимировна Дубровская | ||||
Naskiĝo | 18-an de marto 1980 (44-jaraĝa) en Mykhailivka | ||||
Religio | ortodoksa kristana eklezio vd | ||||
Lingvoj | rusa • ukraina vd | ||||
Ŝtataneco | Rusio • Sovetunio • Ukrainio • Respubliko Krimeo vd | ||||
Alma mater | National University of Internal Affairs • Diplomatia Akademio de Eksterlandaj Aferoj de la Rusa Federacio • Akademii͡a Generalʹnoĭ prokuratury Rossiĭskoĭ Federat͡sii vd | ||||
Partio | senpartia senpartieco vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ivan Nikolaevich Solovjev (en) (2018–2019) vd | ||||
Infanoj | nekonata valoro vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Няш Мяш vd | ||||
Okupo | politikisto membro de la ŝtata Dumao diplomato kunlaboranto akuzisto ŝtata funkciulo advokato juristo vd | ||||
Laborkampo | politiko • jurisprudenco vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La 13-an de oktobro 2021, rusa prezidento Vladimir Putin nomumis Poklónskaja kiel la rusa ambasadoro al Kabo-Verdo. Sed ŝi ne plenumis oficon.
Nuntempe Poklónskaja estas konsilisto de la Ĝenerala Prokuroro de Rusio.
Kariero
Ŝia persona vivo
Poklónskaja estas divorcita kaj havas unu filinon. Ŝiaj gepatroj estas pensiuloj loĝantaj en Krimeo. En aŭgusto 2021, ŝi malkaŝis, ke ŝi kontraktis la koronan virusan malsanon kaj ke, krom alta febro, ŝi ne havis aliajn simptomojn.
Interreta fenomeno
Post kiam vidbendo de la gazetara konferenco anoncanta ŝian nomumon kiel la Ĝenerala Prokuroro de Krimeo estis alŝutita al Jutubo la 11-an de marto 2014, ŝia juna kaj alloga aspekto faris ŝin precipe populara en Ĉinio kaj Japanio, kie ŝi iĝis komika rolulo. La video estis spektita de pli ol miliono da homoj, tiam sufiĉe granda nombro de spektantoj.
Poklonskaja estis inter la famuloj en Rusio kaj Ukrainio, kiuj ricevis la plej multajn serĉojn en Interreto, kiam laŭ Guglo ŝi estis la sepa plej populara persono en Interreto en Rusio kaj kelkaj ĵurnaloj eĉ nomis ŝin seksa simbolo [1] [2].
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Stanislavo Belov (2017-12-20) Matilda — la bela fabelo pri malsukcesinta princino (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-12-21. Alirita 2017-12-21. (pri filmo "Matilda" kontraŭ kiu ŝi multe protestis)