Nevenkebla Mararmeo

La Grande y Felicísima Armada (Granda kaj Feliĉega mararmeo), komune konata kiel Nevenkebla mararmeoHispana mararmeo, estis la nomo kiun donis Filipo la 2-a al la granda mararmeo kiun li ordonis formi en 1588 por apogi la invadon de Anglio dum la Angla-hispana milito de 1585-1604. La sendo fare de Filipo la 2-a de tiu floto, cele proviziigi la hispanan armeon de Flandrio, kiu estis invadonta la insulon[1] por tiele kontroli la anglan eksteran politikon (ĉefe pri piratado kaj la milito de Flandrio), okazigis la komencon de militaj kontraŭstaroj, kie fine Hispanio sukcesis akiri la fakton ke Anglio petu la pacon kaj subskribu traktaton favore al la hispanaj interesoj en Londono (1604). Tamen tiu milita operaco tradicie estas konsiderata hispana malvenko, kvankam laŭ la lastaj priserĉadoj, ĝi ne estis tiom, kvankam certe ĝi ne atingis la intencitajn celojn pro perdo de ŝipoj dum ŝtormoj. Ĉiukaze post forta ŝtormo antaŭ Skotio kaj Irlando, pli da 80 % de la ŝipoj (127 entute) revenis al hispana marbordo.[2] La hispana tiama hegemonio en la maro restis nediskutebla ĝis la Batalo de la Dunoj (1639).[3] Tiu pozicio kiel unua mararmeo de la mondo plifortiĝis kiam la angloj kreis Anglan Armeon post unu jaro, kaj simile malsukcesis antaŭ la marbordo de Galegio kaj Lisbono.

Nevenkebla mararmeo

Notoj