Nikaragva Kanalo

La Nikaragva Kanalo (ankaŭ referencata kiel Nikaragva Granda Kanalo, aŭ Nikaragva Interoceana Granda Kanalo) estas proponita ŝipvojo tra Nikaragvo kiel konektejo de la Kariba Maro (kaj tiele de la Atlantiko) kun la Pacifiko. La konstruado de tia ŝipvojo uzante la Riveron San Juan kiel alirejo al la Lago Nikaragvo estis unuafoje proponita komence de la kolonia epoko.

Proponitaj kanalitineroj en ruĝa (2013). Blue: Panama Kanalo. La Nikaragva kanalo ekkonstruiĝos en 2014, laŭ la dua vojo el la supro, sude de Bluefields.[1]
Mapo
Detala mapo

Napoleono la 3-a verkis artikolon pri ties fareblo jam komence de la 19a jarcento. Usono abandonis planojn por konstrui akvovojon en Nikaragvo komence de la 20a jarcento post ĝi aĉetis la francajn interesojn en la Panama Kanalo.

Pro la rapida pliigo de la monda ŝiptrafiko ĝi povas iĝi ekonomie farebla projekto, kaj spekulado pri nova ŝipvojo pluis. En junio de 2013, la Nikaragva Nacia Asembleo aprobis buĝeton por garantii 50jaran koncesion al la entrepreno Hong Kong Nicaragua Canal Development Investment Company (Grupo HKND) por konstrui la ŝipvojon.[2][3][4][5][6][7]

La koncesio povas esti etendita por pluaj 50 jaroj post la ŝipvojo ekfunkciu.[8] La konstruado de la kanalo, kies kosto estas taksata en 40 miliardoj da dolaroj, devis komenciĝi en decembro de 2014 kaj daŭri ses jarojn.

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

85° 00′ Okcidento / 11.5 °N, 85.0 °U / 11.5; -85.0 (mapo)