Nord-samea lingvo

La Nord-samea lingvo estas samea lingvo el grupo de okcident-sameaj lingvoj, parolata en Norvegio, Svedio kaj Finnlando. La nord-samea estas la plej uzata el sameaj lingvoj kaj ĝin parolas 75-80% el ĉiuj sameparolantoj.

Nord-samea lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Western Sami
Parolata enNorvegio, Svedio, Finnlando
Parolantoj20 000
Skribolatina alfabeto, nordsamelingva brajlo, ortografio de nord-samea lingvo
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-Ugra
Finna-samea
Sameaj lingvoj
Nord-samea
Oficiala statuso
Oficiala lingvo ennordaj partoj de Norvegio, Svedio kaj Finnlando.
Reguligita deSámi Giellagáldu
Lingva statuso3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1se
  ISO 639-2sme
  ISO 639-3sme
  SILLPR
  Glottolognort2671
Angla nomoNorthern Sami
Franca nomosame du Nord
vdr
Nord-samea estas numero 5 sur la mapo.

Skribsistemo

La nord-samea havis dum historio plurajn diversajn ortografiojn, plejparte laŭ landoj. En 1978 estis akceptata komuna ortografio por ĉiuj nord-sameoj.

La norda samea uzas la latinan alfabeton.

A aÁ áB bC cČ čD dĐ đE eF fG g
/ɑ//a//b//ts//tʃ//d//ð//e//f//ɡ/
H hI iJ jK kL lM mN nŊ ŋO oP p
/h//i//j//k//l//m//n//ŋ//o//p/
R rS sŠ šT tŦ ŧU uV vZ zŽ ž
/r//s//ʃ//t//θ//u//v//dz//dʒ/

Jen ekzemplo kiel unu el malnovaj kaj la nova ortografio malsimilas unu la alian:

1. Maanat leät poahtan skuvllai.

2. Mánát leat boahtán skuvllai.

(La infanoj devas veni al la lernejo.)

La unua estas laŭ ortografio uzata en Finnlando antaŭ 1978 kaj la dua estas la sama en la nova ortografio.

Vidu ankaŭ