Urala lingvaro

lingvaro en Eŭropo kaj Siberio, enhavanta i.a. la finnan, la karelan, la hungaran, la samean, la komian, la udmurtan, la estonan kaj la samojedan lingvojn

La urala lingvaro konsistas el ĉirkaŭ 20 parencaj lingvoj, kiujn parolas sume ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj en orienta kaj norda Eŭropo kaj en nordokcidenta Azio Finno-Ugra Grupo.

Priskribo

Merrit Ruhlen [1] proponas ke paleosiberia lingvo, la jukagira, estas tria subbranĉo apud la samojeda kaj finn-ugra sublingvaroj. Tamen, tiu teorio ne estas universala opinio inter lingvistoj. Iuj lingvistoj ankaŭ asertas ke la Eskim-aleuta lingvaro estas parenca kun la urala lingvaro (Eskimo-Urala teorio kaj Urala sibera teorio)

Estas iomete da debato pri ebla parenceco inter la urala kaj la altaja lingvaroj; kelkaj aliaj lingvistoj konsideras la uralajn lingvojn kiel parencajn al la hindeŭropaj lingvoj.

La plej parolataj anoj de la familio estas la hungara, la finna, kaj la estona, ĉiu de la finn-ugra sublingvaro.

Kelkaj trajtoj de tiuj lingvoj estas:

Urala familio estas lingvofamilio de popoloj, dividiĝas je (1) Finno-Ugra kaj (2) Samojeda grupoj.Totala kvanto: 24 mln.Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):

LingvogrupoSUEŭropoAzioAfrikoAmerikoOceanioMondo
Finno-Ugra4.4418.42--1.140.0524.05
Samojeda0.04-----0.04
Totalo4.4818.42--1.140.0524.09

SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

Klasifiko



Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj