Nordkorea nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Nord-Koreio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.

La Nordkorea nacia teamo (teamo de la Korea Popol-Demokratia Respubliko) de futbalo naskiĝis en 1964. Ĝi ne estas konsiderata aparte forta teamo, kaj kutime ne sukcesas eniri internaciajn turnirojn.

Nordkoreio
Nordkoreio
asocio조선민주주의인민공화국 축구협회
Nord-Korea Futbal-Asocio
konfederacioAFC
manaĝeroKim-Jeong-Hoon
stadiono김일성경기장
Stadiono Kim Il-sung
FIFA kodoPRK
unua matĉo Birmo 0-0
Flago de Norda Korejo Nord-Koreio
1964
plej granda gajnoFlago de Norda Korejo Nord-Koreio 21-0
 Gvamo
2005
plej granda perdoFlago de Pollando Pollando 5-0
Flago de Norda Korejo Nord-Koreio
1976
Futbala Mondpokalo
aperoj1 (unua en 1966)
plej bona rezultoKvaron-finalo
1966
Azia Pokalo
aperoj2 (unua en 1980)
plej bona rezultoKvara pozicio
1980
v • d • r

La granda glora momento por futbalo venis en 1966, kiam Norda Koreio partoprenis en la mondpokalo (en Anglio) por la nura fojo kaj surprize atingis la kvaron-finaloj, kvankam la futbalistoj eĉ ne estis profesiuloj. Temis pri la unua fojo ke azia teamo atingis tian rezulton. En la unua fazo, Nord-Koreio perdis 3-0 kontraŭ Sovetunio, sukcesis atingi rezulton de 1-1 kontraŭ Ĉilio, kaj en la fina maĉo nekredeble gajnis 1-0 kontraŭ Italio. En Italio ĉi tiu maĉo ankoraŭ estas memorata kiel la plej katastrofa en historio de la itala futbalo. Nord-Koreio pasis al la kvaronfinalo kie la koreaj futbalistoj renkontis Portugalion, kaj ili ŝokis la publikon de Liverpool farante tri golojn en la unuaj 24 minutoj, sed en la fino ili perdis 5-3 kaj estis elĝetitaj.

Nord-Koreio ankaŭ partoprenis en du Aziaj pokaloj (1980 kaj 1992) alvenante en la kvara loko en 1980.

Vidu ankaŭ