Norma dana lingvo

La norma dana lingvoregna dana lingvo (dane rigsdanskrigsmål, por komparo norvege riksdansk, germane StandarddänischReichsdänisch) estas la norma variaĵo de la dana lingvo. La norma dana lingvo evoluis el la de la burĝaro parolata variaĵo de la dana dialekto de Malmö ĝis la jaro 1658 (ĝis tiam Skanio kaj ties ĉefurbo Malmö estis unu el tri partoj de la Regno Danio) kaj de la dana dialekto de Kopenhago (københavnsk) post tiu jaro. Tiuj dialektoj konsideriĝis lingva normo por la resto de la lando.[1] Unuaj provoj pri normigo de la skriba dana lingvo okazis paralele al la disvastigo de la presarto dum la Reformacio. Kiel unu el la unuaj sukcesaj provoj normigi la ortografion konsideriĝas biblia traduko de la reĝo Kristiano la 3-a de Danio-Norvegio el la jaro 1550.[2] Ekde tiam la norma dana iom post iom pli kaj pli anstataŭigis la regionajn variaĵojn de la dana lingvo.[3][4][5]

Plej malfrue ekde la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la plej granda parto de la danoj parolas la norman danan, eĉ se kun iom da malgrandaj regionaj nuancetoj. La klasikaj danaj dialektoj nun nur parolatas en aparte malurbaj partoj de la lando, ĉefe sur la insulo Bornholm kaj en la nordo, okcidento kaj sudo de Jutlando ("jutlande", dane jysk, pli malnova ortografio jydsk, aparte "sudjutlande", dane sønderjysk, germane Südjütisch, en la kaj german- kaj danlingva teritorio de la eksa duklando Ŝlesvigo norde kaj sude de la nuntempa ŝtata limo inter Danio kaj Germanio).[5]

Referencoj

Eksteraj ligiloj