Noyal-sur-Vilaine

komunumo en Bretonio
01° 31′ 24″ U / 48.11250 °N, 1.52333 °U / 48.11250; -1.52333 (mapo)

Noyal-sur-Vilaine (bretonlingve Noal-ar-Gwilen ) estas franca komunumo , situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio.

Noyal-sur-Vilaine
komunumo
Urbodomo
Blazono
Oficiala nomo: Noyal-sur-Vilaine
ŜtatoFrancio Francio
RegionoBretonio
DepartementoIlle-et-Vilaine
ArondismentoRennes
KantonoChâteaugiron
InterkomunumretoPays de Châteaugiron
Historia regionoBretona duklando
RiveroVilaine
SituoNoyal-sur-Vilaine
 - alteco39 m s. m.
 - koordinatoj48° 06′ 45″ N 01° 31′ 24″ U / 48.11250 °N, 1.52333 °U / 48.11250; -1.52333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco91 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco32 m s. m.
Areo30,72 km² (3 072 ha)
Loĝantaro5 188 (2009)
Denseco168,88 loĝ./km²
UrbestroJacques Audrain
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo35530
INSEE35207
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Vikimedia Komunejo: Noyal-sur-Vilaine
Retpaĝo: ville-Noyal-sur-Vilaine.fr

Geografio

La plej granda biciklo en la mondo.

La urbo situas je dek kilometroj oriente de Rennes. La rivero Vilaine laŭlongas ĝin norde kaj konsistigas naturan limon kun la najbara komunumo Acigné. La urbo estas sur la rapida vojo 157 Rennes-Le Mans, kaj sur la fervoja linio ĉe la stacidomo de Noyal - Acigné.

La komunumo enhavas spacon je aparta ekologia intereso, heĝtalusejo en humida spaco, kies katastro preskaŭ ne evoluis ekde 1850 kaj kies faŭno estas aparte esplorita de la sciencistoj de la Universitato de Rennes[1].

  • urbaj vojo: 55 km
  • kamaparaj vojo: 25 km
  • Tri floroj en la nacia konkurso de la florantaj urboj kaj vilaĝoj.
  • La plej granda biciklo en la mondo, registrita en la libroj de la rekordoj.

Najbaraj komunumoj

  • je malpli ol unu kilometro norde Acigné (Noyal-sur-Vilaine Métropole),
  • je 2,5 km nord-oriente Brécé (Noyal-sur-Vilaine Métropole),
  • je 3,5 km okcidente Cesson-Sévigné (Noyal-sur-Vilaine Métropole),
  • je 5,5 km sud-okcidente Domloup (Pays de Châteaugiron),
  • je 6 km sude Châteaugiron (Pays de Châteaugiron),
  • je 7,5 km nord-oriente Servon-sur-Vilaine (Pays de Châteaugiron),
  • je 8 km sud-oriente Ossé (Vitré Communauté),
  • je 10 km oriente Domagné (Vitré Communauté).

Demografio

Loĝantara evoluo
1836189119211962196819751982199019992006200720082009
3 0042 5392 1142 1882 5172 9523 8334 0894 6984 8994 9975 0935 188

Fotoj

Personoj ligitaj al la komunumo

Barthélémy Pocquet Du Haut Jussé

  • Redaktinto de Journal de Noyal-sur-Vilaine (1848-1878)
  • Prezidanto de Société Archéologique d'Ille-et-Vilaine (Arkeologia asocio de Ille-et-Vilaine)
  • Prezidanto de Association Catholique des Anciens Elèves du Collège Saint-Vincent-de-Paul (1899-1902) (katolika asocio de la malnovaj lernantoj de la kolegio)

Alexis Geffrault, fondinto de la maljunulejo de Noyal-sur-Vilaine, fariĝinta maljunulejo Saint Alexis.

François Thomé, episkopo de Saint-Malo de 1573 ĝis 1590, kanoniko kaj trezoristo de Noyal-sur-Vilaine, abato de la Vieuville kaj prioro de Noyal-sur-Vilaine, distingiĝis per sia scio, kiun li uzis por la komuna bono. Lia erudicio elektigis lin por labori pri la reformado de la kutimoj de Bretonio rilataj al la civilaj aferoj kaj al la ekleziaj [2].

Pascal Pinard, naĝa handikapsporta ĉampiono. Li gajnis laŭlonge de sia kariero :

1 ormedalon kaj 2 bronzmedalojn en Ateno1 ormedalon en Atlanta5 ormedalojn en Barcelono

  • 4 mondajn titolojn (1990-1994-1998)
  • 8 eŭropajn titolojn (1993-1995-1997-1999)
  • ĉampiono de Francio ekde 1989

Notoj

Fontoj

  • Paul Banéat, france Le patrimoine architectural, 1927
  • Adolphe Orain, france Géographie pittoresque du département d’Ille-et-Vilaine, 1882
  • Amédée Guillotin de Corson, france Les grandes seigneuries de Haute Bretagne, 1897 (sur le manoir du Boisorcant)
  • Amédée Guillotin de Corson, france Pouillé historique de l’évêché de Noyal-sur-Vilaine, 1886

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj