Paralimpiko

internacia sporta evento por handikapuloj

La Paralimpiaj Ludoj (aǔ Paralimpikoj) estas la Olimpiaj Ludoj por sportistoj kun korpa malkapablo. La unuaj mondaj sportaj konkursoj por rulseĝaj sportistoj okazis en 1948 paralele al la Someraj Olimpikaj Ludoj. Ekde la jaro 1960 la Mondaj Konkursoj por malkapabluloj estas regule organizataj kaj ekde 1992 la Paralimpiaj Ludoj estas organize ligataj al la Someraj Olimpiaj Ludoj kaj okazas samloke kiel la Olimpiaj Ludoj tri semajnon poste. La unuaj Vintraj Paralimpiaj Ludoj okazis dum 1976 en Svedio. Krom la Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj okazas ankaŭ sporta evento nomata Surdolimpiaj Ludoj (angle Deaflympics) por surduloj kaj Specialaj Olimpikaj Ludoj (angle Special Olympics) por homoj kun mensa malkapablo respektive retardiĝo.

Paralympic Agitos
emblemo de la internacia paralimpika komitato kaj la emblemo sur la paralimpika flago

Pri la vorto

La esprimo „Paralimpiaj Ludoj“ komence kreiĝis kiel kunmetaĵoj de la esprimoj paraplegio kaj Olimpiaj Ludoj. Por reprezenti ankaŭ sportistojn kun aliaj malkapabloj ol paraplegio, la vorto poste novdefiniĝis kaj nun konsistas el la greka vortero παρά- (para-, "apud") kaj Olimpiaj Ludoj, por esprimi la proksimecon al la Olimpika movado kaj la apudecon de la Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj. La vorto unuafoje oficiale uziĝis dum 1988 en Sud-Koreio okaze de la tiamaj Someraj Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj.

Historio

Sinjoro Ludwig Guttmann
Oscar Pistorius kuras ĉe trako la 8an de julio 2007

Somere de la jaro 1948 proksime de Aylesbury en la vilaĝo Stoke Mandeville (Anglio) 26 kilometrojn nordokcidente de Londono la unuaj mondaj konkursoj por rulseĝaj sportistoj komenciĝis samtage kiel la Someraj Olimpiaj Ludoj 1948 en Londono. La germandevena neŭrologo Ludwig Guttmann, kiu gvidis la britian Nacian Centron pri Spinaj Vunditoj en Stoke Mandeville, iniciatis la eventon por ligi la sportajn konkursojn de la malkapabluloj kun tiuj de la nemalkapabluloj. Ok fojojn la konkursoj okazis en Stoke Mandeville.

En 1960 la konkursoj okazis unuafoje ekster Anglio, en Romo, ne paralele al la Someraj Olimpiaj Ludoj sed malmultajn semajnojn poste, kaj unuafoje ne nur por paraplegiaj sportistoj, sed por pli granda grupo de korpe malkapablitaj atletoj. Ĝenerale la konkursoj de 1960, oficiale nomataj "Mondaj konkursoj de paralizitoj" konsideratas la unuaj Paralimpiaj Ludoj. Sekve la Paralimpiaj Ludoj okazas ĉiun kvaran jaron, ĉiam samjare kiel la Olimpikaj Ludoj. Ekde 1976 aldoniĝis Vintraj Paralimpiaj Ludoj, unuafoje okazigitaj en Svedio.

En 1984 la komerca organiza teamo de la Someraj Olimpiaj Ludoj de Los-Anĝeleso rifuzis organizi la Somerajn Paralimpiajn Ludojn, asertante ke la evento "ne respondas al la profesieca reputacio de la Ludoj de Los-Anĝeleso". Sekve la municipo Champagne, antaŭurbo de Ĉikago, pretis organizi la tiujarajn Paralimpiajn Ludojn, sed malmultajn monatojn antaŭ la evento tamen rezignis, asertante ke tro mankas financoj. Sekve la ludoj estis dividitaj: la paraplegiaj sportistoj lastfoje havis siajn konkursojn en Stoke Mandeville, dum ĉiuj aliaj Paralimpiaj sportistoj konkursis en la komunumo Hempstead en Novjorkio.

Ekde la Someraj Paralimpiaj Ludoj 1988 la ludoj regule okazas samloke kiel la Someraj Olimpiaj Ludoj. En interkonsento kun la Internaciaj Paralimpika kaj Olimpika Komitatoj de 1991 tia loka ligo fiksiĝis por ĉiuj konkursoj ekde la jaro 1992. Laŭ tiu interkonsento la Paralimpiaj Ludoj ĉiam komenciĝu tri semajnojn post la fino de la Olimpiaj Ludoj. En la Someraj Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj de 1996 malgraŭ tiu interkonsento okazis embarasiga fuŝo: la organizantoj en Atlanta post la fino de la Olimpiaj Ludoj jam komencis malkonstrui la instalaĵojn, tiel ke la Paralimpiaj Ludoj okazis parte kvazaŭ en ruinoj.

En 2020, unuafoje, la Someraj paralimpiaj ludoj de Tokio estis prokrastitaj al 2021 pro la Kronvirusa pandemio de 2019-2022.

Lokoj

Someraj Paralimpikoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Someraj Paraolimpikoj.
germana poŝtmarko pri la "Mondaj konkursoj de la paralizitoj" de 1972 en Hajdelbergo
jarolokoŝtato
1960Romo  Italio
1964Tokio  Japanio
1968Tel-Avivo  Israelo
1972Hajdelbergo  Germanio
1976Toronto  Kanado
1980Arnhem  Nederlando
1984Stoke Mandeville, Buckinghamshire kaj Hempstead, Novjorkio  Britio kaj  Usono
1988Seulo  Sud-Koreio
1992Barcelona  Hispanio ( Katalunio)
1996Atlanta  Usono
2000Sidnejo  Aŭstralio
2004Ateno  Grekio
2008Pekino  Ĉinio
2012Londono  Britio
2016Rio-de-Ĵanejro  Brazilo
2021Tokio  Japanio
2024Parizo  Francio
2028Los-Anĝeleso  Usono
2032Brisbano  Aŭstralio

Vintraj Paralimpikoj

jarolokoŝtato
1976Örnsköldsvik  Svedio
1980Geilo  Norvegio
1984Innsbruck  Aŭstrio
1988Innsbruck  Aŭstrio
1992Albertville -Tignes  Francio
1994Lillehammer  Norvegio
1998Nagano  Japanio
2002Salt Lake City  Usono
2006Torino  Italio
2010Vankuvero  Kanado
2014Soĉio  Rusio
2018Pyeongchang  Sud-Koreio
2022Pekino  Ĉinio
2026Milano- Cortina d'Ampezzo  Italio


En Esperanto

En eta facillingva unupaĝa artikolo oni skizas la historion de la Paralimpiko ekde la unuaj klopodoj fare de militkandikapuloj en Britio en 1948.[1]

Referencoj

Vidu ankaŭ