Nuklea kapo
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Nuklea kapo estas faka termino por parto de misilo, kiu portas nuklean armilon. El pli faka vidpunkto la armeaj misiloj dividiĝas en du bazajn partojn - portilon kaj kapon kun eksplodaĵo. La kapo estas fabrikata memstare kaj ĝi estas sendependa de misilportilo kaj ofte ĝi estas enmuntebla en plurajn tipojn de portiloj. Ĝia apartigita fabrikado havas kelke da pravigoj.