Oeiras

Municipo en Portugalio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oeiras (stacidomo).

Oeiras estas urbo de la Distrikto Lisbono, regiono Lisbono kaj subregiono Granda Lisbono, Portugalio, kun ĉirkaŭ 34 800 loĝantoj.

Oeiras
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo1495, 2730, 2740, 2760, 2770, 2780, 2790
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro171 802  (2021) [+]
Loĝdenso3 745 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 9° 18′ U (mapo)38.697044444444-9.301652777777838° 42′ N, 9° 18′ U (mapo) [+]
Areo45,88 km² (4 588 ha) [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]
Oeiras (Portugalio)
Oeiras (Portugalio)
DEC
Oeiras
Oeiras
Situo de Oeiras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oeiras [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de malgranda municipo de 45,75 km² de areo kaj 171 767 loĝantoj (2021), subdividita en 5 freguesias.​ La municipo limas norde kun la municipoj Sintra kaj Amadora, oriente kun Lisbono, okcidente kun Cascais kaj sude havas marbordon en la zono de la rivero Taĵo, ĝuste kie finas la estuaro kaj ekas la Atlantiko, antaŭ Almada, trans la estuarfino.

La municipo estis kreita la 15an de Aprilo 1760 fare de la reĝo Jozefo la 1-a favore al sia ministro Sebastião José de Carvalho e Melo, kiu iĝis Grafo de Oeiras kaj iĝos la 1-a Markizo de Pombal.

Fregesioj

Freguesias de Oeiras post la teritoria reorganizado de 2013.
Modernaj konstruaĵoj LGPK.
La limo inter la komunumoj de Lisbono kaj la antaŭurba municipo Oeiras kaj ties komunumo (freguesia) Algés

La freguesias kiujn enhavas la municipo estas jenaj:

  • Algés, Linda-a-Velha e Cruz Quebrada-Dafundo
  • Barcarena
  • Carnaxide e Queijas
  • Oeiras e São Julião da Barra, Paço de Arcos e Caxias
  • Porto Salvo

Demografio

La proksimeco al la portugala ĉefurbo, kune kun la loko inter Lisbono, sude la river-oceano kaj okcidente la ferilokoj Estoril kaj Cascais, helpis la disvolvigon de la areo, tiel ke el 10 000 loĝantoj en kampar-marborda areo en la komenco de la 20-a jarcento oni supreniris ĝis 171 802 loĝantoj (2021) en la komenco de la 21-a jarcento. Tio estas, oni 17-obligis la populacion.

Vidu ankaŭ