Taĵo

Taĵo (hispane Tajo [taĥo], portugale Tejo [teĵu], aliaj esperantigoj Taĥo, Tago, Taguso) estas rivero en Iberio, trairanta Hispanion kaj Portugalion.

Taĵo
hispane Tajo, portugale Tejo, latine Tagus
Rivero
Panoramo de rivero Taĵo en la hispana Toledo.
LandojHispanio, Portugalio
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Fonto
 - situoFuente de García, Iberia montaro
 - alteco1 593 m
Enfluejo
 - situoGolfo de Taĵo, Atlantiko
 - altecom
Suma longo1 038 km (645 mi)
 - longo en Hispanio716 km (445 mi)
 - komuna limo47 km (29 mi)
 - longo en Portugalio275 km (171 mi)
Akvokolektejo80 100 km² (8 010 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima438 /s
Rivero Taĵo
Rivero Taĵo
Rivero Taĵo
Akvokolekta regiono de Taĵo
Akvokolekta regiono de Taĵo
Akvokolekta regiono de Taĵo
Vikimedia Komunejo: Tagus
Map

La nomon Taĵo, kompromisan inter la portugala kaj la hispana, ekuzis en esperanto unue Leopoldo Knoedt en sia traduko La Luzidoj, poste diversaj membroj de la Ibera Skolo.[1]

La formo Taĥo, uzita de Zamenhof, nuntempe apenaŭ estas uzata en Iberio[2].

Taĵo estas la plej longa rivero de la Ibera duoninsulo: 1008 km (el kiuj 910 km en Hispanio kaj la cetero en Portugalio).

Ĝi fontas en Fuente de García, en la montaro Sierra de Albarracín (provinco Teruelo), je alteco de 1600 m. Ĝi enmariĝas en Atlantiko en Lisbono, kie ĝi formas estuaron.

Alfluantoj

Vidu ankaŭ

Romia ponto de Alcántara super la rivero Taĵo.
Grundopentraĵo en Lisbono pri la rivero Taĵo: laŭ la rivero Taĵo oni iras...

Referencoj