Okupacio de baltaj ŝtatoj

La Okupacio de baltaj ŝtatoj konsistis en milita okupacio de la tri Baltaj ŝtatoj, do Estonio, Latvio kaj Litovio, fare de Sovetunio inter 1939 kaj 1941 kaj inter 1944 kaj 1990 (kaj la Tria Regno dum la tri jaroj inter 1941 kaj 1944), surbaze de la sekreta aldonaĵo al la Molotov–Ribbentrop Pakto de 1939.[1][2]

la Ruĝa Armeo eniras la teritorion de Litovio dum ĝia okupado en junio 1940
La baltaj ŝtatoj en Eŭropo.

Historio

La 22-an de marto 1939 la germanlingva urbo Memel/Klaipėda, kiu en 1927 estis alligita al Litovio, estis religita al Nazia Germanio, la 12-an de oktobro sovetaj taĉmentoj de maro kaj tero eniris al Estonio, kaj komence de novembro sammaniere eniris al Latvio. Meze de junio 1940 la ruĝa armeo ankaŭ grandkvante eniris Litovion. La tri demokrataj respublikoj estis aneksitaj en Sovetunion kiel konstituaj respublikoj en aŭgusto 1940, kvankam multaj potencoj de Okcidento neniam agnoskis ties aligon.[3][4] La 22an de junio 1941, Nazia Germanio atakis Sovetunion kaj post nur kelkaj semajnoj ili okupaciis la Baltajn ŝtatojn jam por la tuta Dua Mondmilito. En julio 1941, la Tria Regno aligis la Baltajn teritorion en sia Reichskommissariat Ostland. Kiel rezulto de la Balta Ofensivo de 1944 fare de la Ruĝa Armeo, Sovetunio rekaptis plej el la Baltaj ŝtatoj kaj eĉ kaptis la restintajn Germanajn fortojn en la Kurlanda Sako ĝis ties formala kapitulaco en majo 1945.[5] La Soveta "aneksokupacio" (germane Annexionsbesetzung) aŭ okupacio sui generis[6] de la Baltaj ŝtatoj daŭris ĝis aŭgusto 1991, kiam la tri landoj reakiris sian sendependecon.

La Baltaj ŝtatoj mem,[7][8] Usono[9][10] kaj ties tribunaloj,[11] la Eŭropa Parlamento,[12][13][14] la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj[15] kaj la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj asertis, ke tiuj tri ŝtatoj estis invaditaj, okupaciitaj kaj eksterleĝe aneksitaj en la Soveta Unio laŭ kondiĉoj[16] de la Pakto Ribbentrop-Molotov de 1939. Ili sekvis la okupacion fare de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito el 1941 al 1944 kaj poste denove ĝi iĝis okupacio fare de Sovetunio el 1944 al 1991.[17][18][19][20][21][22][23][24] Tiu politiko de ne-agnosko starigis la principon de "laŭleĝa kontinueco" de la Baltaj ŝtatoj, kiu subtenas ke de jure, aŭ keil jura afero, la Baltaj ŝtatoj restis sendependaj ŝtatoj sub kontraŭleĝa okupacio laŭlonge de la periodo el 1940 al 1991.[25][26][27]

En sia retaksigo de la soveta historio kiu startis dum perestrojko en 1989, Sovetunio kondamnis la sekretan protokolon de 1939 inter la Nazia Germanio kaj si mem.[28] Tamen, Sovetunio neniam formale agnoskis sian estadon en Baltio kiel okupacio aŭ ke ĝi aneksigis tiujn ŝtatojn[29] kaj konsideris la Estonan, Latvan kaj Litovan Sovetajn Socialismajn Respublikojn kiel tri el sisj konstituigaj respubliko. Aliflanke, la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko agnoskis en 1991 la okazintaĵojn de 1940 kiel "aneksigo".[30] Naciism-patriota[31] Rusia historiografio kaj lernolibroj plue subtenas, ke la Baltaj ŝtatoj volonte aliĝis al la Sovetunio post ĉiuj iliaj popoloj faris socialismajn revoluciojn sendepende el la Soveta influo.[32] La post-soveta Registaro de la Rusia Federacio kaj ties ŝtataj funkciuloj insistis, ke la aligon de la Baltaj ŝtatoj estis kongrua kun la internacia juro[33][34] kaj akiris de jure agnoskon pro la interkonsentoj faritaj en februaro 1945 en la Jalta Konferenco kaj en julio–aŭgusto de 1945 en la Pocdama Konferenco kaj en 1975 en la Helsinka Interkonsento,[35][36] kiuj deklaris la netuŝeblon de la ekzistantaj landlimoj).[37] Tamen, Rusio akceptis la Eŭropan postulon "helpi personojn ekzilitajn el la okupitaj Baltaj ŝtatoj" posts ties aliĝo al la Konsilio de Eŭropo en 1996.[38][39][40] Aldone, kiam la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko subskribis apartan traktaton kun Litovio en 1991, ĝi agnoskis la aneksigon de 1940 kiel perforto de la litova suvereneco kaj agnoskis la de jure kontinuecon de la Litovia ŝtato.[41][42]

Plej okcidentaj registaroj plutenis, ke la Balta suvereneco ne estis laŭleĝe nuligita[43] kaj tiele ili plue agnoskis la Baltajn ŝtatojn kiel suverenaj politikaj entoj reprezentataj de la delegitaroj — nomumitaj de la antaŭ-1940 Baltaj ŝtatoj — kiuj funkcciis en Vaŝingtono kaj aliloke.[44][45] La Baltaj ŝtatoj rekuperis de facto sendependecon en 1991 dum la Dissolvo de Sovetunio. Rusio ekretiris siajn trupojn el Baltio (starte el Litovio) en aŭgusto 1993. La kompleta retiriĝo de trupoj deplojita de Moskvo finis en aŭgusto 1994.[46] Rusio oficiale finis sian militistan restadon en Baltio en aŭgusto 1998 pere de la malmuntado de la radara stacio el Latvio. La malmuntitaj instalaĵoj estis repatriigitaj al Rusio kaj la loko revenis al Latvia kontrolo, kaj la lasta Rusia soldato lasis Baltian teritorion en oktobro 1999.[47][48]

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Piotr Łossowski, Kraje bałtyckie na drodze od demokracji parlamentarnej do dyktatury (Baltiaj landoj survoje de parlamenta demokratio al diktaturo), 1972

  • Piotr Łossowski, Tragedia państw bałtyckich 1939-1941 (Tragedio de baltaj ŝtatoj 1939-1941), "Novum", Varsovio 1990, p. 63
  • Yaacov Falkov, Between the Nazi Hammer and the Soviet Anvil: The Untold Story of the Red Guerrillas in the Baltic Region, 1941-1945, en Chris Murray (redakcioo), Unknown Conflicts of the Second World War: Forgotten Fronts (Routledge, Londono 2019), p. 96-119, ​ISBN 978-1138612945

Notoj