Oligarĥio
regformo, laŭ kiu societon regas malmulto da homoj
Oligarĥio[1], foje neoficiale ankaŭ literumata oligarkio, estas la regado fare de malmulte da homoj; la potencon posedas malplimulto.
(Etimologie : greka - oligoi malmultoj, arkhê regado.)
Oni povas distingi plurajn subformojn de oligarĥio :
- • Aristokratio.
- Ĝi estas la regado fare de sociala kategorio kiu supoze arigas la plejbonulojn. Aristokratio do baziĝas sur elitisma konceptado de la potenco. Laŭlitere, aristokratio signifas regado fare de la plejbonuloj.
- • Plutokratio.
- Plutokratio estas la registara formo, en kiu la potencon posedas la plej riĉaj homoj. La retenita kriterio estas la persona riĉaĵo, ĉar oni konsideras, ke la plej riĉaj homoj estas tiuj, kies intereso ja estas la stabileco kaj la bona administrado de la reĝimo.
- • Partikratio.
- Ĝi estas la reĝimo, en kiu la potencon mantenas la estroj de la politikaj partioj. Partikratio estas deviita formo de demokratio, en kiu la potencon konfiskas la kategorio estranta la politikaj partioj (koalicia sistemo).
Vidu ankaŭ
Referencoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub