Opština Tearce

komunumo de Norda Makedonio

Opština Tearce (Albane: Komuna e Tearcës Makedone: Општина Теарце) estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 17 694 homoj[1][2] sur areo de 136,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 130 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Tearce.

Opština Tearce
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Flago
Administrado
Lando Nord-Makedonio
Regionoregiono Polog
Poŝtkodo1224
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro17 694  (2021) [+]
Loĝdenso130 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 21° 3′ O (mapo)42.0721.0542° 4′ N, 21° 3′ O (mapo) [+]
Alto1 011 m [+]
Areo136,54 km² (13 654 ha) [+]
Opština Tearce (Nord-Makedonio)
Opština Tearce (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Tearce
Opština Tearce
Situo de Opština Tearce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tearce Municipality [+]
vdr

Loko, priskribo

Opština Tearce

Ĝi situas en la nordorienta parto de la regiono Polog. La sudo de la komunumo situas en la norda parto de la valo Polog, laŭ kiu la regiono nomatas, la pli granda parto de la komunumo situas sur la sudorientaj deklivoj de la Montoj Šar, en la Nacia Parko Šar Planina. La alteco de la areo estas ĉirkaŭ 400 m en la valo ĝis 2650 m en la montoj.

La regiona vojo R1203 etendiĝas laŭ la nordokcidenta rando de la valo. Esence ĉiuj vilaĝoj de la komunumo situas ĉe la vojo. Laŭ la sudorienta rando de la komunumo pasas fervoja linio, kiu kondukas de la urbo Tetovo al Skopjo, la ĉefurbo de la respubliko.

La komunumo konsistas entute el 13 vilaĝoj, kiuj estas:

Tearce, Brezno, Varvara, Gloĝi, Dobrošte, Jelošnik, Lešok, Neprošteno, Nerašte, Odri, Prvce, Pršovce kaj Slatino.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Jegunovce en la oriento kaj sudo kaj Opština Tetovo en la okcidento. Norde transiras la ŝtata limo kun Kosovo.

Ĉirkaŭ Opština Tearce
 Kosovo
Tetovo Jegunovce
Jegunovce

Loĝantaro

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 22.454 homoj.

El la suma nombro, estis 18.950 albanoj (84,40 %), 2.739 makedonoj (12,20 %), kaj la ceteraj.

Laŭ religioj: 19.508 islamanoj, 2.757 ortodoksaj kristanoj, kaj 189 aliaj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Noto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Теарце en la makedona Vikipedio.