Nord-Makedonio

lando en sudorienta Eŭropo, kies ĉefurbo estas Skopjo

Nord-MakedonioNord-Makedonujo, en longa formo Respubliko Nord-Makedonio (makedone: Република Северна Македонија, Republika Severna Makedonija), estas ŝtato en Suda Eŭropo situanta en la Balkana duoninsulo. Ĝi estas unu el la ŝtatoj naskiĝintaj post la disiĝo de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en 1991.

Respubliko Nord-Makedonio
Respubliko Makedonio, Respubliko Makedonujo
Република Северна Македонија
Republika Severna Makedonija

Detaloj

Detaloj

DetalojDetaloj
Nacia himno: Denes nad Makedonija
suverena ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
ĈefurboSkopjo
Oficiala(j) lingvo(j)Makedona
Uzata(j) lingvo(j)makedona lingvo, geg-albana lingvo, serba lingvo, meglenorumana lingvo, arumana lingvo
Areo25 713 km²
- % de akvo1,9 %
Loĝantaro1 836 713 (2021)
Loĝdenso80,1 loĝ./km²
Loĝantojmakedonoj
Horzono+1
Interreta domajnomk
LandokodoMKD, MK
Telefona kodo389
Plej alta punktoMonto Korab
Plej malalta punktoRivero Vardar
Politiko
Politika sistemoRespubliko
ŜtatestroStevo Pendarovski (Стево Пендаровски)
ĈefministroDimitar Kovačevski (Димитар Ковачевски)
Sendependiĝo disde Jugoslavio8-a de septembro 1991
Ekonomio
ValutoMakedona denaro (MKD)
MEPlaŭ 2019
– suma12,383 mld $
– pokapa?
vdr
Mapo

La 12-an de Junio 2018, post 27-jara disputo pri la nomo, la Makedonia kaj Greka ĉefministroj provizore interkonsentis, ke la nova nomo estos Respubliko Nord-Makedonio (Република Северна Македонија). La nomo estas konfirmita per referendumo en Respubliko Makedonio kaj la parlamento de Grekio.[1] La nova nomo estis ekuzata en februaro 2019[2], ĝis tiam la lando uzis la nomon Respubliko Makedonio (makedone: Република Македонија, Republika Makedonija) aŭ la nomon Iama Jugoslavia Respubliko Makedonio (Поранешна Југословенска Република Македонија, Poraneŝna Jugoslovenska Republika Makedonija).

Ĝi ne havas aliron al maro kaj havas landlimojn kun Grekio, Bulgario, Serbio, Kosovo kaj Albanio. La lando, kiu havas du milionojn da loĝantoj, okupas pli-malpli la nordan duonon de la regiono Makedonio, kiu etendiĝas ankaŭ en Bulgario kaj Grekio. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Skopjo, kaj la sekvaj plej grandaj urboj estas Kumanovo, Bitola, Prilep kaj Tetovo. La lando estas ĉefe montara kaj havas ĉirkaŭ 50 lagojn.

Historio

En 1991 post la disfalo de socialisma Jugoslavio estis deklarita sendependeco de Makedonio. Kontraŭ la nomo de nova ŝtato elpaŝis Grekio, ĉar la saman nomon havas Greka provinco (Makedonio) kun la centro en la urbo Tesaloniko, kiu najbaras al la sendependa Makedona regno. La teritorio de la historia Makedonio nun apartenas al tri najbaraj ŝtatoj: Grekio, Bulgario kaj Respubliko Makedonio.

La 26-an de februaro de 2004 mortis la ŝtatprezidanto Boris Trajkovski en aviadila akcidento.

Nord-Makedonio kandatiĝis esti membro de la Eŭropa Unio en 2004[3].

Geografio

Loĝantaro

  • Loĝantaro: 2.119 mil (1995), inter ili - makedonoj (slavoj) 63%, albanoj 25%, turkoj 5%.
  • Kredantoj: kristanoj (64,7%), islamanoj (33,3%), aliaj (2%)

Kulturo

Heredaĵo

Ohrid
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monda heredaĵo en Makedonio.

En la listo de monda heredaĵo de Unesko troviĝas unu makedona loko, Ohrid kaj ĝia lago.

Administra divido

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komunumo de Nord-Makedonio.

Statistikaj regionoj de Nord-Makedonio estas formita de kelkaj municipoj. Entute ekzistas ok regionoj.

Konataj makedonoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj