Oranmore

Oranmore (irlande Órán Mór) estas vilaĝo en Graflando Galway ĉe la rando de la urbo Galivo en la okcidento de Irlando. Kun kreskantaj domaroj, la loĝantaro de Oranmore rapide plialtiĝas kaj la urbo iĝas parto de la antaŭurbo de Galivo.

Oranmore
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro4 990  (2016) [+]
Loĝdenso2 028 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 8° 55′ U (mapo)53.2683-8.92 [+]
Alto7 m [+]
Areo2,46 km² ( 246 ha) [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]
Oranmore (Irlando)
Oranmore (Irlando)
DEC
Situo de Oranmore

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oranmore [+]
vdr


Biblioteko de Oranmore (eksa Preĝejo de Sankta Maria)

Oranmore troviĝas 9 km oriente de la urbo Galivo ĉe la rando de la Golfeto Oranmore, ero de la Golfeto de Galivo.

Nomo

Oranmore estas angligo de Uarán Mór. La unua skriba mencio de Oranmore estas en la Kronikoj de la Kvar Mastroj.[1] Ĝi estis originale nomita Fuarán Mór (kio signifas “Granda Fonto” en la irlanda). La nomo rilatas al fonto apud la vilaĝo. 

Ekonomio

La fokuso de loka industrio moviĝis de agrikulturo al turismo, fabrikado kaj loĝistiko. Estas pluraj industriaj parkoj proksime al la vilaĝo, kiel la industria parko Deerpark, kiu estas loko por industrio de multaj jardekoj precipe en la betonaj, kemiaj kaj ŝtalaj fabrikadaj industrioj. Oranmore nun havas kvar hotelojn kaj plurajn restoraciojn.

Sporto

Fervojoj

  • Oranmore fervoja stacio malfermita la 1an de aŭgusto 1851, fermita la 17an de junio 1963 kaj remalfermis dimanĉe 28a de julio 2013.[2][3] Trajnoj konektas rekte kun Galway, Athenry, Athlone, Portarlington, Kildare kaj Dublino Heuston, ankaŭ kun la Okcidenta Rela Koridoro al Ennis kaj Limerick.

Homoj

  • Joseph Henry Blake, nobelulo kaj socialisto, kreskis sur apuda bieno en Treanlaur, Maree.
  • Thomas Nikolao Redington, irlanda politikisto
  • Joe Howley, Irlandano kiu batalis por Irlanda Sendependeco, estis mortigita de la brita en decembro 1920. Statua staras en Oranmore en lia honoro.
  • Peter Kelly, klasika scienculo.[4]
  • Bill King, rondo-la-monda maristo kaj posedanto de Oranmore Kastelo.[5]

Referencoj