Oscar Wilde

irlanda dramverkisto, poeto kaj romanisto

Oscar Fingal O'Flaherty Wills WILDE [OSka: ŭajld] (naskiĝis la 16-an de oktobro 1854 en Dublino; mortis la 30-an de novembro 1900 en Parizo) estis irlanda dramverkisto, poeto kaj romanisto.

Oscar Wilde
Persona informo
Oscar Fingal O’Flahertie Wills Wilde
NaskonomoOscar Fingal O’Flahertie Wills Wilde
Naskiĝo16-an de oktobro 1854 (1854-10-16)
en Dublino, Graflando Dublino,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto30-an de novembro 1900 (1900-11-30) (46-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis permeningito vd
TomboOscar Wilde's tomb vd
Religiorom-katolika vd
Etnoirlandanoj vd
Lingvojanglafrancalatinaantikva grekagermana vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoIrlando vd
Alma materKolegio Magdaleno • Kolegio Triunuo vd
Subskribo Oscar Wilde
Familio
PatroWilliam Wilde vd
PatrinoJane Wilde vd
GefratojWillie Wilde • Isola Francesca Emily Wilde vd
Edz(in)oConstance Lloyd vd
AmkunuloLord Alfred Douglas vd
InfanojVyvyan Holland • Cyril Holland vd
Profesio
Alia nomoС.3.3. • Sebastian Melmoth vd
Okupopoeto • dramaturgo • novelisto • ĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • romanisto • verkistoaŭtoro • prozisto • publikigisto • eseisto • fablisto vd
Laborkampobeletro • literary activity • dramoprozoeseoestetiko vd
Aktiva enAnglio vd
Aktiva dum1878–1900 vd
Verkado
VerkojThe Importance of Being Earnest ❦
La Portreto de Dorian Gray ❦
The Canterville Ghost ❦
La homa animo sub socialismo ❦
The Ballad of Reading Gaol vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Post studado en Dublino kaj Oksfordo li de post 1879 vivis en Londono, kie li rapide famiĝis pro sia spriteco kaj pro sia ekscentra vivostilo. Post la unuaj literaturaj sukcesoj li faris prelegvojaĝon tra Usono kaj Kanado. Kiel publika figuro en viktori-epoka Londono li estis grava pensulo kaj praktikanto de la loka arta movado konata kiel estetikismo kaj dekadencismo. En 1895 li pro samseksemo estis juĝita al dujara malliberigo; siajn spertojn en la malliberejo li poste priskribis en The Ballad of Reading Gaol ("La Balado pri malliberejo Reding"). Wilde mortis malriĉa, soleca kaj alkoholmalsana. Mallonge antaŭ sia morto li konvertiĝis al katolikismo.

Listo de verkoj

  • Ravenna (1878)
  • The Happy Prince and Other Tales (1888)
  • The Picture of Dorian Gray (1891)
  • A House of Pomegranates (1892)
  • Lady Windermere’s Fan (1893)
  • A Woman of No Importance (1893)
  • Salome (1893 en franca lingvo, 1894 en la angla)
  • An Ideal Husband (1895)
  • The Importance of Being Earnest (1895)

En Esperanto aperis

Vidu ankaŭ