Saltu al enhavo

Oswald Kabasta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oswald Kabasta
Persona informo
Naskiĝo29-an de decembro 1896 (1896-12-29)
en Mistelbach
Morto6-an de februaro 1946 (1946-02-06) (49-jaraĝa)
en Kufstein
Mortokialotoksiĝo
Lingvojgermana
ŜtatanecoAŭstrio
Alma materUniversitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Okupo
Okupodirigento • universitata instruisto • komponisto
vdr

Oswald KABASTA (naskiĝinta la 29-an de decembro 1896 en Mistelbach, mortinta la 6-an de februaro 1946 en Kufstein) estis aŭstra dirigento.

La Kaim-Saal, ĝis 1944 koncerthalo de la Filharmoniistoj en Munkeno. La evoluon de tiu orkestro al mondfameco Kabasta antaŭenpuŝis.

Vivoredakti fonton

De la junuleco (la patro Joseph estis korestro) li volis iĝis muzikisto kaj dirigento. Jam kiel knabo li lernis praktikan scion pri kaj majstradon de multaj orkestraj instrumentoj, krome de la piano kaj de la orgeno. La studon ĉe la Viena Muzikakademio interrompis la Unua mondmilito. Post tio Kabasta estis muzikpedagogo ĉe la gimnazio BEA Traiskirchen sed strebis baldaŭ kontentigi siajn dirigentajn aspirojn ĉe teatroj de Wiener Neustadt kaj Baden bei Wien. Post furora gastludsukceso oni elektis lin en 1926 en Graz urba muzikdirektoro. Paralele li de tempo al tempo estris koncertojn de Wiener Singverein kaj de la filharmonio Wiener Symphoniker.

En la 1938-a jaro li vokitis Munkenon por transpreni la postenon de Siegmund von Hausegger ĉe la Munkena Filharmonio. Kabasta sukcesis plialtigi la nivelon de la orkestro kaj konduki ĝin al elita klaso antaŭe ne konata. Kun la orkestranoj li gastludis en multaj lokoj. Post la Dua mondmilito lamigis korsuferego vivoĝojon kaj kreivecon. Timante ke li ne plu povus labori kiel dirigento li memmortigis lin.

Gravecoredakti fonton

Li havis memoron eksterordinaran, kio permesis al li orkestresti parkere jam dum la provludoj. Lia moto estis Muziko ne nur sonu sed ankaŭ vivu! - tio igis lin sorĉi la aŭskultantaron per granda kompreno de sono kaj reprezentotekniko. La koncerthaloj estis ŝajne lia plej ŝatata afero: tie li preferis pecojn de Mozart, Beethoven, Schubert kaj Brückner. Sed li ankaŭ engaĝiĝis por tiutempe moderna muziko kaj kreitaĵoj de muzika impresionismo.

Literaturoredakti fonton

  • W. Zentner: "In Memoriam Oswald Kabasta", en: Neue Musikzeitung, 3/1949, p. 79 sekv.

Eksteraj ligilojredakti fonton

🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov