Paris brûle-t-il ? (filmo)

Paris brûle-t-il ? ("Ĉu Parizo brulas?") estas franca-usona filmo de René Clément aperinta en 1966.

Paris brûle-t-il ?
filmo
Originala titoloParis brûle-t-il ?
Originala lingvofranca lingvo • angla lingvo
Kina aperdato1966
Ĝenrofilma dramo, milita filmo
KameraadoMarcel Grignon
Reĝisoro(j)René Clément
Produktisto(j)Paul Graetz
ScenaroGore Vidal • Francis Ford Coppola • Jean Aurenche • Pierre Bost • Claude Brulé
Filmita enPersan-Beaumont Airport • Strato Rivoli • quai de l'Horloge • New Pont au Change • rue de Sévigné • Placo de la Vogezoj • Katedralo Nia Sinjorino de Parizo • parvis Notre-Dame - place Jean-Paul-II • boulevard du Palais • place de l'Hôtel-de-Ville - Esplanade de la Libération • Petit Pont • Pont de la Tournelle • quai Saint-Michel • Placo Sankta Miĥaelo • rue de la Bûcherie • Bulvardo Saint-Michel (Parizo) • rue de la Huchette • place Saint-Sulpice • rue Casimir-Delavigne • place Edmond-Rostand • rue de Médicis • rue de Vaugirard • Marsa Kampo • quai Anatole-France • rue de Varenne • Palaco Matignon • Hotelo de la Invalidoj • Ponto Aleksandro la 3-a • Placo de la Konkordo • Avenue de Marigny • Avenuo de la Elizeaj Kampoj • avenue Winston-Churchill • Porte Saint-Martin • Placo Denfert-Rochereau • Île aux Cygnes • pont de Grenelle • Place du Trocadéro • Avenuo de la Granda Armeo
Loko de rakontoParizo
Muziko deMaurice Jarre
RolantojJean-Paul Belmondo • Charles Boyer • Leslie Caron • Jean-Pierre Cassel • George Chakiris • Bruno Cremer • Claude Dauphin • Alain Delon • Kirk Douglas • Glenn Ford • Gert Fröbe • Daniel Gélin • Hannes Messemer • Harry Meyen • Yves Montand • Anthony Perkins • Michel Piccoli • Wolfgang Preiss • Claude Rich • Simone Signoret • Robert Stack • Jean-Louis Trintignant • Pierre Vaneck • Orson Welles • Helmuth Schneider • Pierre Dux • Billy Frick • Ernst Fritz Fürbringer • Konrad Georg • Joachim Hansen • Günter Meisner • Sacha Pitoëff • Serge Rousseau • Marie Versini • Bernard Fresson • Pierre Collet • Michael Lonsdale • Paul Crauchet • Félix Marten • Georges Staquet • Georges Géret • Jean Négroni • Michel Etcheverry • E. G. Marshall • Billy Kearns • Claus Holm • Karl-Otto Alberty
Produktinta firmaoParamount Pictures
IMDb
vdr

Temo

Paris brûle-t-il ? estas historia epopeo, kiu priskribas la lastajn semajnojn de la dua mondmilito en Francio, interalie en Parizo, ĝis la liberigo de la ĉefurbo en aŭgusto 1944.

Ago estas fokusita al rezistaj faroj, kiuj kontribuis al la malvenko de la germana armeo, kaj al la ĉefaj personecoj de tiu periodo: usona generalo Patton, germana generalo von Choltitz, Jacques Chaban-Delmas, unu el la tiamaj ĉefoj de rezistado, generalo Leclerc, ktp.

La fino de la filmo insistas pri la ordono donita de Adolf Hitler al la okupanta armeo, detrui Parizon antaŭ ol kapitulaci, eksplodigante pontojn kaj monumentojn. Generalo von Choltitz fine malobeos al tiu ordono kaj senkondiĉe transdonos sin al aliancanoj, tiel savante Parizon de detruo.

Kun rolularo de superprodukto, Paris brûle-t-il ? tamen ne estas stelula filmo, sed reprezentas per maniero preciza kaj kvazaŭ dokumenta tiun periodon turmentitan kaj gravegan por la historio de Francio kaj Parizo.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Aktoroj kredititaj

InterpretantojRoloj
Jean-Paul BelmondoYvon Morandat, kromnomita "Pierrelot"
Charles BoyerDoktoro Monod
Leslie CaronFrançoise Labé
Jean-Pierre CasselLeŭtenanto Henri Karcher
George ChakirisG.I. antaŭ Notre-Dame
Bruno CremerKolonelo Rol-Tanguy
Claude DauphinKolonelo Lebel
Alain DelonJacques Chaban-Delmas
Kirk DouglasGeneralo George Patton
Pierre DuxAlexandre Parodi, kromnomita "Cerat"
Glenn FordGeneralo Omar Bradley
Gert FröbeGeneralo Dietrich von Choltitz
Daniel GélinYves Bayet
Georges GéretBakisto
Hannes MessemerGeneralo Jodl
Harry MeyenLeŭtenanto von Arnim
Yves MontandTankista serĝento Marcel Bizien
Anthony PerkinsUsona serĝento Warren
Michel PiccoliEdgard Pisani
Wolfgang PreissKapitano Ebernach
Claude RichGeneralo Leclerc / Leŭtenanto Pierre de la Fouchardière
Simone SignoretTrinkejestrino
Robert StackGeneralo Siebert
Jean-Louis TrintignantSerge
Pierre VaneckMajoro Roger Gallois, kromnomita "Cocteau"
Marie VersiniClaire Morandat
Skip WardCharlie, usona soldato
Orson WellesKonsulo de Svedio Raoul Nordling
Michel EtcheverryPrefekto Luizet
Billy FrickAdolf Hitler
Ernst Fritz FürbringerGeneralo von Boinebourg
Konrad GeorgMarŝalo Model
Joachim HansenKomandanto de malliberejo de Fresnes
Félix MartenGeorges Landrieu
Paloma MattaLiliane Charvet, junedzino
Günter MeisnerS.S. Komandanto en Pantin
Sacha PitoëffJoliot-Curie
Albert RémyĜendarmo
Christian RodeBrulita germana soldato
Helmuth SchneiderGermana adjutanto en metroo
Otto SternGermana soldato en metroo
Tony TaffinBernard Labé
Jean ValmontF.F.I.-ano kun bazuko
Karl-Otto Alberty kaj Peter NeusserS.S.-anoj - tapiŝejo en Bayeux
Pierre ColletRezistanta policisto
Paul CrauchetParoĥestro
Germaine de FranceMaljunulino
Bernard FressonInterliga agento de F.F.I.
Michel Gonzalès, Francis Nani, Sébastien PoitrenaudRezistantaj studentoj
Peter JacobGeneralo Burgdorf
Hubert de LapparentPordisto en Matignon
Roger LumontJude Amicol
Pierre MiratTrinkejestro "Médicis"
Jean-Michel RouzièreViro kun hundeto
Georges StaquetKapitano Dronne
Hénia SucharTelefonistino en prefektejo
Claude VernierGermana kaptito

Aktoroj ne kredititaj

InterpretantojRoloj
Roland ArmontelPiediranto
Georges Ass, Adrien Cayla-LegrandKaptitoj en Pantin
Philippe BaronnetRezistanto
Georges Béreux
Michel BergerĈefo de eksplodiloj
Georges Bidault, Charles de Gaulle, Pierre Kœnig,
Jacques Leclerc, André Le Troquer, Alexandre Parodi
Propraj roloj dum venka marŝo (arĥivaj bildoj)
Paul BiscigliaViro sur tanko
Paul BonifasUrbestro
Gehrard Bormann
Colette Brosset
Georges Carnazzo
Georges ClaisseMedicina internulo kun Monod
Louis Daquin
Suzy DelairParizanino
Patrick DewaerePafita juna rezistanto
Guy Di Rigo, Roland Fleury, Roger PeraA.G.I.
C.O. Erickson
Lutz GaborGermana oficiro
Pierre Fabrice
André FalconKonsilano de rezistado
Pascal FardoulisGilet
Michel FugainJuna rezistanto
Monique Fusier
Clara GansardEdzino de kolonelo Tanguy
Marcel GassoukGermana kaptito
Rol Gauffin
Jeanne Herviale
Claus HolmHume
Jean-Pierre HonoréAlain Perpezat
Nicole Jonesco
Catherine KamenkaDiane
Billy KearnsHelpanto de generalo Patton
Jacques LalandePolicisto
Viviane Landford
Joëlle LaTourJunulino kun Warren
Rudy LenoirGermana oficiro
Jacques LéonardUsona soldato
Michael LonsdaleDebu-Bridel
Rico López
Maria MachadoStella
Philippe MarchRoland Pré
E.G. MarshallInteligencia oficiro Powell
Mike MarshallF.F.I.-ano
Yves-Marie Maurin
Raymond Meunier
Jean MichaudKomandanto en Matignon
Harold MommKolonelo Jay
Georges MontantKuracisto
Russ Moro
Del NegroOficiro kun Chaban-Delmas
Jean NegroniVillon
Raymond Pierson
Policard
Alain PommierFranjoux
Georges PoujoulyLandrieux
Jacques PréboistViro kiu razas sin ĉe fenestro

Pri la filmo

  • Cent okdek lokoj de filmado estis necesaj al la filmo.
  • La titolo de la filmo devenas de la legendo laŭ kiu Hitler estus telefoninta al von Choltitz, rifuĝinta en sia hotel-ĉambro de Faubourg Saint-Honoré, kaj estus kolere kriinta al li: «ĉu Parizo brulas?».
  • Oni ekvidas figurantojn Michel Berger kiel «Ĉefo de eksplodiloj», Michel Fugain kaj Michel Sardou kiel «Rezistantaj studentoj», ĉiuj tri ne kredititaj.
  • Claude Rich ludas du rolojn en la filmo: generalo Leclerc (kun lipharo) kaj leŭtenanto Pierre de la Fouchardière (sen lipharo). Tamen li estas kreditita nur por la rolo de generalo Leclerc. La fakto, ke li enkarnigas la junan leŭtenanton ne estas hazardo. Fakte, dum la eventoj de la liberigo de Parizo, Claude Rich, juna adoleskanto, admiris la glorajn farojn de la militistoj en la stato. Pierre de la Fouchardière, lin vidinte, ordonis al li reeniri, por ŝirmi lin de la danĝeroj kiuj minacis la soldatojn. Pierre de la Fouchardière poste liberigis la senatejon de germana okupado.
  • La muzika temo komponita de Maurice Jarre fariĝos sukcesa kanzono emblema al Parizo, «Paris en colère», dank'al la teksto de Maurice Vidalin kaj la interpretado de Mireille Mathieu.

Eksteraj ligiloj