Paul Robeson

Paul ROBESON (9-a de aprilo 189823-a de januaro, 1976) estis usona aktoro, kantisto, verkisto kaj aktivulo por civilrajtoj kaj aliaj aferoj.

Paul Robeson
Persona informo
Paul Robeson
Naskiĝo9-an de aprilo 1898 (1898-04-09)
en Princeton
Morto23-an de januaro 1976 (1976-01-23) (77-jaraĝa)
en Filadelfio
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perapopleksio vd
TomboFerncliff Cemetery vd
Etnoafrik-usonano vd
Lingvojanglarusaarabaĉina vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materRutgers University–New Brunswick • Columbia Law School • Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj • Somerville High School vd
PartioProgressive Party vd
Familio
PatroWilliam Drew Robeson I vd
PatrinoMaria Louisa Bustill vd
Edz(in)oEslanda Goode Robeson vd
AmkunuloHelen V. Rosen • Peggy Ashcroft vd
InfanojPaul Robeson, Jr. vd
Profesio
Okupokantistoadvokatoverkistomuzikisto • basketbalisto • usonpiedpilkisto • filmaktoro • teatra aktoro • politikistoaktoro • muzikologo vd
Aktiva dum1925–1963 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Robeson naskiĝis en Nov-Ĵerzejo. Post la frua morto de la patrino li estis edukita de la patro, kiu iam estis sklavo. Li tre frue instruis la filon pri la neceso de memplibonigado per edukado. Paul Robeson gajnis stipendion por studi ĉe la Universitato Rutgers, kie li estis elstara sportisto kaj studento. Poste li diplomiĝis pri juro ĉe la Universitato Columbia.

Li famiĝis pro aktorado kaj kantado. Oni aklamis liajn rolojn en Emperor Jones, Porgy and Bess, kaj precipe en Anglio en 1930, kiam li ludis la rolon de Otelo en la samnoma teatraĵo de Ŝekspiro. Tio okazis, kiam usonaj teatroj ne estis pretaj doni al li la rolon, sed poste en 1943 li ludis la saman rolon en Novjorko.

Lia repertuaro de afrik-usonaj popolkantoj helpis disvastigi tian muzikon al pli vasta aŭskultantaro en Usono kaj aliaj landoj. Elstaris la kanto Go Down Moses.

Dum siaj oftaj vojaĝoj eksterlanden li forte kritikis la vivkondiĉojn de nigraj usonanoj precipe en la sudaj ŝtatoj pro apartigado. Tio plus la fakto, ke li esprimis simpation al Sovetunio, signifis, ke la komitato gvidata per Senatano Joseph McCarthy nomis lin komunisto. Pro tio la usona registaro rifuzis doni al li pasporton kaj li ne povis vojaĝi eksterlanden.

Antaŭ ol oni redonis al li la pasporton en 1958, li verkis gravan libron, kiu forte argumentis por forta registara agado por ŝanĝi la apartigad-leĝojn, kiuj afliktis la vivojn de afrik-usonanoj.

Malfeliĉe dum la resto de la vivo li suferis diversajn malsanojn kaj tre malofte aperis antaŭ la publiko.

Eksteraj ligiloj

Paul Robeson on the Web[rompita ligilo] - listo de ligoj al diversaj retpaĝoj