Pearl S. Buck

usona verkisto

Pearl S(ydenstricker) BUCK (ĉina nomo en la ĉina 赛珍珠, pinjino Sài Zhēnzhū; naskiĝis la 26-an de junio 1892 en Hillsboro, Okcidenta Virginio, mortis la 6-an de marto 1973 en Danby, Vermonto) estis usona verkistino kaj tradukisto.

Pearl S. Buck
Nobel-premiito
Pearl Buck, ĉ. 1932, fotis Arnold Genthe
Pearl Buck, ĉ. 1932, fotis Arnold Genthe
Persona informo
Pearl Comfort Sydenstricker Buck Walsh
NaskonomoPearl Comfort Sydenstricker
Naskiĝo26-an de junio 1892 (1892-06-26)
en Hillsboro
Morto6-an de marto 1973 (1973-03-06) (80-jaraĝa)
en Danby
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perpulma kancero vd
TomboPerkasie vd
ReligioPresbiterianismo vd
LingvojanglaNordĉina dialektaronorma ĉina vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materUniversitato Cornell • Randolph–Macon College vd
Subskribo Pearl S. Buck
Familio
PatroAbsalom Sydenstricker vd
PatrinoCaroline Maude Stulting Sydenstricker vd
GefratojEdgar Sydenstricker vd
Edz(in)oJohn Lossing Buck • Richard J. Walsh vd
InfanojCaroline Grace Buck • Janice Comfort Walsh vd
Profesio
Alia nomoJohn Sedges vd
Okupotradukisto • romanisto • aŭtobiografo • homrajta aktivulo • scenaristoĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto • misiisto • prozisto vd
Laborkampoĉina kulturoanglalingva literaturo vd
Aktiva dum1930– vd
Verkado
VerkojThe Exile ❦
Fighting Angel ❦
East Wind: West Wind ❦
La bona tero ❦
Filoj ❦
Domo Dividita ❦
China Sky ❦
Dragon Seed ❦
Peony ❦
The Big Wave ❦
Imperial Woman ❦
Letter from Peking ❦
The Living Reed vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

La filino de misiisto pasigis parton de sia infanaĝo en Ĉinio; ŝi studis en Usono, sed poste laboris kiel profesorino pri angla literaturo en la ĉina urbo Nanking. La konfronto al la okcidenta kaj la azia kulturoj havis grandan influon al la verkaro de Pearl S. Buck, kiu varbis por etna egaleco kaj interkompreniĝo. Krom romanojn, rakontojn kaj eseojn ŝi verkis ankaŭ biografiojn, dramojn kaj poemojn, krome ŝi tradukis verkojn el la ĉina al la angla lingvo.

En la jaro 1932 ŝi gajnis la Premion Pulitzer pro sia plej bone konata romano "La bona tero". Post la eldono de du biografitemaj verkoj pri sia gepatroj, "The Exile" (la ekzilo) kaj "The fighting angel" (La luktanta anĝelo) en 1938 ŝi gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Buck verkis pli ol 100 verkojn - romanojn, novelojn, prozon kaj porinfanan literaturon. Ŝia vivspertoj grave influis la enhavon de siaj verkoj.

Ŝi agnoskis ke ŝi volis pruvi al siaj legantoj, ke la la homaro povas vivteni ĝin en universaleco kaj harmonio, se volo nur ekzistus. Ŝi verkis pri virinoj, emocioj, azio kaj azianoj, enmigrado kaj adopto.

Ŝi estis patrino de ses adopitataj infanoj kaj en 1949 ŝi fondis adoptejon por prizorgi miksrasaj infanojn.

Listo de verkoj

  • East Wind, West Wind (romano, 1930)
  • The Good Earth (La bona tero) (romano, 1931)
  • The Mother (romano, 1934)
  • The Exile (biografio, 1936)
  • Fighting Angel (biografio, 1936)
  • Pavilion of Women (romano, 1946)
  • Far and Near (rakontoj, 1948)
  • The Townsman (romano, 1952)
  • The Lovers and Other Stories (rakontoj, eld. 1977)