Pelikano

La pelikanoj (Pelecanus) estas genro de grandaj akvobirdoj nekonfuzeblaj danke al siaj longa beko kaj diferencige granda sako subbeka (gorĝosako) uzata por meti la predon kaj elirigi la akvon samtempe prenitan. Estas la ununura genro ene de la familio de Pelikanedoj. Ili kune kun saguloj, kormoranoj, suloj, fregatoj kaj tropikbirdoj formas la ordon de Pelikanoformaj birdoj, sed plie oni ĵus konis, ke ili rilatas plie al la Ŝubekulo kaj al la Martelbirdo kaj tiele tiuj estis lokataj en la sama ordo Pelikanoformaj. Ibisoj, plataleoj kaj ardeoj estas pli malproksimaj parencoj, sed estis same klasitaj en la sama ordo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pelikano
Rozdorsa pelikano (Pelecanus rufescens)
Rozdorsa pelikano (Pelecanus rufescens)
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birdoj Aves
Ordo:Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio:Pelikanedoj Pelecanidae
Rafinesque, 1815
Pelecanus
Linnaeus, 1758
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kiel aliaj birdoj en sia grupo, pelikanoj havas la kvar fingrojn membranretajn. Ili havas ĉefe palan plumaron, kaj esceptoj estas la Bruna kaj la Perua pelikanoj. La bekoj, sakoj kaj nudaj vizaĝaj haŭtaĵoj de ĉiuj specioj iĝas brilkoloraj antaŭ la reprodukta sezono. La ok vivantaj pelikanaj specioj havas disan tutmondan distribuado, kun teritorioj latitudaj el tropikoj al moderklimataj zonoj.

Ĝenerala priskribo

Pelikanoj en grupo, birdo-parko Avifauna en Nederlando

Pelikanoj povas manĝi per du metodoj:

  • Grupa fiŝkaptado, uzata de Blankaj pelikanoj tutmonde. Ili formas linion por peli fiŝojn al neprofundaj akvoj kie ili simple prenas tiujn. Grandaj fiŝoj estas prenitaj per bekopinto, ĵetitaj supren por esti poste englutataj unue laŭ la kapo.
  • Plonĝado, uzata nur de la Bruna pelikano kaj nur malofte de Blankaj pelikanoj kiel la Perua pelikano de okcidenta Sudameriko aŭ la Aŭstralia pelikano.

Pelikanoj povas havi enverguron de 3 m kaj pezi 13 kg; la maskloj estas iom pli grandaj ol la inoj kaj havas pli longajn bekojn. La kvar blanka-plumaraj specioj tendencas nestumi surgrunde, kaj la kvar brun- aŭ griz-plumaraj specioj nestumas ĉefe en arboj.

Laŭ trovitaj fosilioj oni scias, ke ekzistis pelikanoj antaŭ ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj kaj plej malnova fosilia restaĵo estas de beko tre simila al tiu de modernaj specioj malkovrita el tavoloj el Oligoceno en Francio. Nuntempe estas pelikanoj tutmonde escepte en Antarkto. Ili estas akvobirdoj de marbordo kaj insuloj aŭ interno, sed ne ĉeestas polusajn regionojn, profundajn aŭ malfermajn oceanojn, tro apartajn insulojn aŭ internan Sudamerikon.

Pelikanoj estas gregemaj, arecaj kaj nestokoloniaj. Por la nesto la masklo alportas materialon kaj la ino amasigas ĝin por formi simplan strukturon. Paroj estas monogamiaj por la reprodukta sezono, sed tiu ligo validas nur ĉe la reprodukta zono; fore la partneroj estas sendependaj.

La rilatoj inter pelikanoj kaj homoj ofte estis konfliktaj. Tiuj birdoj estis persekutataj pro sia ŝajna konkurenco kun la komercaj kaj la distraj fiŝkaptistoj. Ili suferis ankaŭ pro habitata detruado, ĝenado kaj media poluado, kaj tri specioj estas konservozorgigaj. Ili havas ankaŭ longan historion de kultura signifo en mitologio, kaj por kristana kaj heraldika ikonografioj.

Specioj

Blanka pelikano en reprodukta kondiĉo fluge en Walvis Bay, Namibio.

Sistematiko

Martelbirdo (Scopus umbretta), unu el la du plej proksimaj vivantaj parencoj.
Ŝubekulo (Balaeniceps rex), la dua el la du plej proksimaj vivantaj parencoj.

Etimologio

La genro Pelecanus estis unuafoje formale priskribita de Linnaeus en sia verko de 1758, (10a eldono), nome Systema Naturae. Li priskribis la distingajn karakterojn nome la rekta beko hokoforma ĉepinte, liniaj naztruoj, nuda vizaĝo, kaj tute retecak piedoj. Tiu frua difino inkludis ankaŭ la fregatedojn, la kormoranojn kaj la sulojn kune kun la pelikanoj.[1] La nomo devenas el la antikvgreka vorto pelekan (πελεκάν),[2] kiu siavice devenas el la vorto pelekys (πελεκυς) signife "akso".[3] En klasikaj epokoj, la vorto estis aplikita same al ambaŭ al la pelikanoj kaj al la pegoj.[4]

Taksonomio

Pelikanoj havigas sian nomon al la Pelikanoformaj, ordo kiu havis varian taksonomian historion. Tropikbirdoj, saguloj, kormoranoj, suloj, naivuloj kaj fregatoj, ĉiuj tradiciaj membroj de la ordo, estis reklasitaj: tropikbirdoj al sia propra ordo, Faetonoformaj, kaj la resto al Suloformaj. En ties loko, ardeoj, ibisoj, plataleoj, la Martelbirdo kaj la Ŝubekulo estis familia nomoatempe transportataj el Pelikanoformaj.[5] Molekula pruvaro sugestas ke la Ŝubekulo kaj la Martelbirdo formas fratogrupon kun la pelikanoj,[6] kvankam estas ioma dubo pri la ĝusta rilato inter la tri stirpoj.[7]



Suloformaj


Pelikanoformaj


Ardeoj (Ardeedoj)



Ibisoj kaj plataleoj (Treskiornitedoj)






Martelbirdo (Scopus umbretta)



Ŝubekulo (Balaeniceps rex)




Pelikanoj (Pelecanus)





Kladogramo bazita sur Hackett et al. (2008).[5]

Fosiliaj registroj

La fosiliaj registroj montras ke la pelikana stirpo ekzistis dum almenaŭ 30 milionoj da jaroj; la plej malnova konata pelikana fosilio estis trovata en kuŝejoj de la komenca Oligoceno ĉe Luberon en sudorienta Francio kaj estas rimarkinde simila al modernaj formoj.[8] Ties beko estas preskaŭ kompleta kaj estas morfologe identa al tiu de la nuntempaj pelikanoj, montrante ke tiu progresa manĝaparato estis jam funkcianta je tiu epoko.[8] Fosilio de komenca Mioceno estis nomata Miopelecanus gracilis sur la bazo de kelkaj karakteroj origine konsiderataj unikaj sed poste supozeble ligataj al la rango de inter-specifa variado en Pelecanus.[8] La Protopelicanus de fina Eoceno povas esti pelikanoforma aŭ suloforma – aŭ simila akvobirdo kia pseŭdodentulo (Pelagornitedoj).[9] La supozata pelikano de Mioceno nome Liptornis el Patagonio estas nomen dubium (de dubinda valido), baze sur fragmentoj havigantaj nesufiĉan pruvaron por subteni validan priskribon.[10]

Fosilioj trovitaj en Nordameriko estis malmultaj, kompare kun Eŭropo, kiu havas pli riĉan fosilian registraron.[11] Kelkaj specioj de la genro Pelecanus estis priskribitaj el fosilia materialo, kiaj:[12]

  • Pelecanus cadimurka, Rich & van Tets, 1981 (fina Plioceno, Suda Aŭstralio)[13]
  • Pelecanus cautleyi, Davies, 1880 (komenca Plioceno, Montetoj Sivalikoj, Barato)[12]
  • Pelecanus fraasi, Lydekker, 1891 (meza Mioceno, Bavario, Germanio)[12]
  • Pelecanus gracilis, Milne-Edwards, 1863 (komenca Mioceno, Francio) (vidu: Miopelecanus)[12]
  • Pelecanus halieus, Wetmore, 1933 (fina Plioceno, Idaho, Usono)[14]
  • Pelecanus intermedius, Fraas, 1870 (meza Mioceno, Bavario, Germanio)[12] (transpasata al Miopelecanus fare de Cheneval en 1984)
  • Pelecanus odessanus, Widhalm, 1886 (fina Mioceno, ĉe Odeso, Ukrainio)[15]
  • Pelecanus schreiberi, Olson, 1999 (komenca Plioceno, Norda Karolino, Usono)[11]
  • Pelecanus sivalensis, Davies, 1880 (komenca Plioceno, Montetoj Sivalikoj, Barato)[12]
  • Pelecanus tirarensis, Miller, 1966 (fina Oligoceno al meza Mioceno, Suda Aŭstralio)[16]

Vivantaj specioj

La ok vivantaj pelikanaj specioj povas esti dividataj en du grupoj, el kiuj unu enhavu kvar surgrundonestumantojn kun ĉefe blanka plenkreska plumaro (nome Aŭstralia, Krispa, Blanka, kaj Amerika blanka pelikanoj), kaj unu enhavanta kvar griz- aŭ brun-plumarajn speciojn kiuj nestumas prefere ĉu en arboj (Rozdorsa, Makulbeka kaj la Bruna pelikanoj), aŭ sur marrokoj (Perua pelikano). La tre maraj Bruna kaj Peruaj pelikanoj, iam konsiderataj samspeciaj,[17] estas foje separataj el la aliaj per lokigo en la subgenro Leptopelicanus.[18] La Krispa pelikano estis konsiderata subspecio de la Makulbeka, kvankam ĝi diferencas kaj laŭ nestokutimoj kaj laŭ morfologio; ĝi estas nune akceptata kiel plena specio.[19]

Vivantaj specioj de Pelecanus
Komunaj kaj dunomaj nomoj[20]ImageAspektoTeritorio kaj statuso
Bruna pelikano
Pelecanus occidentalis
Linnaeus, 1766
Longo de ĝis 1.4 m, envergugro de 2–2.3 m, pezo de 3.6–4.5 kg.[21] Plej malgranda pelikano; distinga pro bruna plumaro; manĝas per plonĝado.[22]Kvin subspecioj. Marborda distribuado kun teritorioj el Nordameriko kaj Karibio al norda Sudameriko kaj Galapagoj.[23] Statuso: Malplej zorgiga.[24]
Perua pelikano
Pelecanus thagus
Molina, 1782
Longo de ĝis 1.52 m, enverguro de 2.48 m,[25] averaĝa pezo de 7 kg.[26] Malhela kun blanka strio el la krono al la kolflankoj.Monotipa. Pacifika marbordo de Sudameriko el Ekvadoro kaj Peruo suden al suda Ĉilio.[23] Statuso: Preskaŭ minacata.[27]
Makulbeka pelikano
Pelecanus philippensis
Gmelin, 1789
Longo de 1.27–1.52 m, enverguro de 2.5 m, pezo de proks. 5 kg.[28] Ĉefe grizblanka, kun griza nukokresto en reprodukta sezono, rozkoloreca pugo kaj makuleca bekosako.[28]Monotipa. Suda Azio el suda Pakistano tra Barato oriente al Indonezio;[23] formortinta en la Filipinoj kaj eble en orienta Ĉinio.[28] Statuso: Preskaŭ minacata.[29]
Rozdorsa pelikano
Pelecanus rufescens
Gmelin, 1789
Longo de 1.25–1.32 m, enverguro de 2.65–2.9 m,[30] pezo de 3.9–7 kg.[31] Griza kaj blanka plumaro, foje rozkoloreca ĉe la dorso, kun flava supra makzelo kaj griza bekosako.[30]Monotipa. Afriko, Sejŝeloj kaj sudokcidenta Arabio;[23] formortinta en Madagaskaro.[32] Statuso: Malplej zorgiga.[33]
Amerika blanka pelikano
Pelecanus erythrorhynchos
Gmelin, 1789
Longo de 1.3–1.8 m, enverguro de 2.44–2.9 m, pezo de 5–9 kg.[34] Plumaro preskaŭ tute blanka, escepte pro nigraj unuarangaj kaj duarangaj flugoplumoj videblaj nur dumfluge.Monotipa. Interna Nordameriko, vintre en Meksiko.[23] Statuso: Malplej zorgiga.[35]
Blanka pelikano
Pelecanus onocrotalus
Linnaeus, 1758
Longo de 1.40–1.75 m, enverguro de 2.45–2.95 m, pezo de 10–11 kg.[36][37] Plumaro blanka, kun rozkoloraj vizaĝa makulo kaj kruroj.Monotipa. Disa distribuado el orienta Mediteraneo oriente al Hindoĉinio kaj Malaja Duoninsulo, kaj sude al Sudfriko.[23] Statuso: Malplej zorgiga.[38]
Krispa pelikano
Pelecanus crispus
Bruch, 1832
Longo de 1.60–1.80 m, enverguro de 2.70–3.20 m, pezo de 10–12 kg.[36][37] Plej granda pelikano; diferencas el Blanka pelikano pro krispaj nukoplumoj, grizaj kruroj kaj grizecblanka plumaro.[30]Monotipa. Sudorienta Eŭropo al Barato kaj Ĉinio.[23] Statuso: Vundebla.[39]
Aŭstralia pelikano
Pelecanus conspicillatus
Temminck, 1824
Longo de 1.60–1.90 m, enverguro de 2.5–3.4 m, pezo de 4–8.2 kg.[40] Ĉefe blanka kun nigra ĉe la unuarangaj kaj tre granda, palroza beko.Monotipa. Aŭstralio kaj Nov-Gvineo; vaganto al Nov-Zelando, Salomonoj, Bismarkoj, Fiĝio kaj Wallacea.[23] Statuso: Malplej zorgiga.[41]

Aspekto

Amerika blanka pelikano kun karunklo kiu disvolviĝas sur la beko antaŭ la reprodukta sezono.
Tri idoj de Bruna pelikano en nesto en Golfo Ĉesapeake, Marilando, Usono. Tiu specio nestumas surgrunde kiam ne estas taŭgaj arboj disponeblaj.[42]

Pelikanoj estas tre grandaj birdoj kun tre longaj bekoj karakteraj pro subenkurba hoko ĉe la pinto de la supra makzelo, kaj ligo de granda gorĝa sako ĉe la suba. La sveltaj branĉoj de la suba makzelo kaj la flekseblaj langomuskoloj formas la sakon kiel kesto por kapti fiŝojn kaj, foje, pluvakvon,[18] kvankam por ne malhelpi la englutadon de grandaj fiŝoj, la lango mem estas fajna.[43] Ili havas longan kolon kaj mallongajn kaj fortikajn krurojn kun grandaj tute retecaj piedoj. Kvankam ili estas inter la plej pezaj el la flugantaj birdoj,[44] ili estas relative malpezaj laŭ sia ŝajna fortikeco pro aersakoj en la skeleto kaj sub la haŭto kio permesas ilin flosi alte sur la akvo.[18] La vosto estas mallonga kaj kvadratfroma. La flugiloj estas longaj kaj larĝaj, kun taŭga formo por ŝvebado kaj glitoflugado, kaj havas la malkutiman grandan nombron de 30 al 35 duarangaj flugoplumoj.[45]

Maskloj estas ĝenerale pli grandaj ol inoj kaj havas pli longajn bekojn.[18] La plej malgranda specio estas la Bruna pelikano, kies malgrandaj individuoj povas esti ne pli ol 2.75 kg kaj 1.06 m longaj, kun enverguro tiom mallonga kiom ĝis 1.83 m. La plej granda ŝajne estas la Krispa, ĝis 15 kg peza kaj ĝis 1.83 m longa, kun maksimuma enverguro de 3 m. La beko de la Aŭstralia pelikano povas kreskiĝi ĝis 0.5 m longe ĉe grandaj maskloj,[46] plej longe inter ĉiuj birdoj.[17]

Pelikanoj havas ĉefe helkolorajn plumarojn, escepte pri la Bruna kaj la Perua pelikanoj.[47] La bekoj, sakoj kaj nudaj vizaĝaj haŭtaĵoj de ĉiuj specioj iĝas pli brilaj antaŭ la komenco de la reprodukta sezono.[48] La gorĝosako de la kalifornia subspecio de la Bruna pelikano iĝas brilruĝa, kaj nuanciĝas al flava post la ovodemetado, dum la gorĝosako de la Perua pelikano iĝas blua. La Amerika blanka pelikano kreskas elstaran karunklon sur sia beko kio foriras post la ovodemetado.[49] La plumaro de nematuraj pelikanoj estas pli malhela ol tiu de plenkreskuloj.[47] Ĵus eloviĝintaj idoj estas nudaj (senplumaj) kaj rozkolorecaj, kaj malheliĝas al griza aŭ nigra post 4 al 14 tagoj, kaj poste disvolviĝas kovro de blanka aŭ griza lanugo.[50]

Aersakoj

Anatomiaj dissekcoj de du Brunaj pelikanoj en 1939 montris, ke la pelikanoj havas reton de subhaŭtaj skeletaj aersakoj situantaj tra la ventra surfaco inklude la gorĝon, bruston kaj subajn partojn de la flugiloj, same kiel havas aersakojn en siaj ostoj.[51] La aersakoj estas konektataj al la aervojoj de la spirsistemo, kaj la pelikanoj povas teni siajn aersakojn aerigitaj per fermado de sia gloto, sed ne estas klara kial oni aeras la aersakojn.[51] La aersakoj utilas por teni la pelikanon rimarkinde surflosanta sur akvo[52] kaj povas ankaŭ kusenbremsi la frapon de la korpo de la pelikano sur la akvosurfaco kiam ili plonĝas el flugo en la avo por kapti fiŝojn.[51] Surfacaj aersakoj povas ankaŭ helpi kuseni la korpan konturon (ĉefe ĉe la ventro kie la surfacaj elstaraĵoj povas esti kaŭzataj de internaĵoj ŝanĝante grandon kaj pozicion) por permesi la troajn plumojn formi pli efikan varmizolecon kaj ankaŭ permesas la plumojn esti en bona sinteno por bona aerodinamiko.[51]

Distribuado kaj habitato

Modernaj pelikanoj troviĝas en ĉiuj kontinentoj escepte Antarkton. Ili ĉefe loĝas en varmaj regionoj, kvankam reproduktejaj teritorioj etendas al latitudoj de 45° Sudo (Aŭstralia pelikano en Tasmanio) kaj 60° Nordo (Amerika blanka pelikano en okcidenta Kanado).[17] Ili estas birdoj de internaj kaj marbordaj akvoj, kaj forestas el polusaj regionoj, profunda oceano, oceanaj insuloj (escepte Galapagojn), kaj internan Sudamerikon, same kiel el la orienta marbordo de Sudameriko el la elfluo de la Rivero Amazono suden.[18] Subfosiliaj ostoj estis malkovritaj el tiom for sude kiom el la Suda Insulo de Novzelando,[53] kvankam ties malabundo kaj izola ekzisto sugestas, ke tiuj restoj povas tie esti el vagantoj el Aŭstralio (kiel multe okazas nuntempe).[54]

Kutimaro kaj ekologio

Aŭstralia pelikano glitflugante per etendaj flugiloj.

Pelikanoj bone naĝas per siaj fortaj kruroj kaj retecaj piedoj. Ili frotas siajn kapomalantaŭojn por atingi, ke ties uropiga glando produktu olesekrekcion, kiun ili transmetas al sia plumaro por protekti ilin kontraŭakve.[17] Tenante siajn flugilojn nur iome kontraŭ siajn korpojn, la pelikanoj flosas kun relative malmulte el ties korpoj sub la akva surfaco.[30] Ili forigas troan varmon pere de skuado de la gorĝosako – ondigante la haŭton de la gorĝo kaj de la sako havante le bekon malferma helpas la vaporigan malvarmigon.[18] Ili ripozas kaj pigremas komunume sur strandoj, sablejoj kaj en neprofundaj akvoj.[18]

Fibra neprofunda tavolo de la brustaj muskoloj povas teni la flugilojn rigide horizontale por glitoflugado kaj ŝevbado. Tiele ili uzas termikojn por ŝvebado super altoj de 3000 m aŭ plie,[55] kombine kaj kun glitoflugado kaj kun flugilfrapado en V-formado, por superi distancojn de ĝis 150 km al manĝareoj.[17] Pelikanoj ankaŭ flugas malalte super malgrandaj akvejoj, uzante fenomenon konata kiel grundefiko por malpliigi la induktan reziston kaj pliigi la levoforton. Ĉar la aero fluas inter la flugiloj kaj la akvosurfaco ĝi estas premita al pli alta denseco kaj faras pli fortan suprenan forton kontraŭ la birdo supre.[56] Tiele oni ne elspezas troan substancan energion dumfluge.[57]

Plenkreskaj pelikanoj fidas je vidaj memmontradoj kaj kutimaro por komunikiĝi,[58] partikulare uzante siajn flugilojn kaj bekojn. Agonia kutimaro ĉe pelikanoj konsistas el puŝado kaj premado kontraŭ kontraŭuloj per siaj bekoj, aŭ el levi kaj malfermi siajn flugilojn per minaca maniero.[59] Plenkreskaj pelikanoj gruntadas ĉe kolonio, sed estas ĝenerale silentemaj aliloke aŭ for de la reprodukta sezono.[30][60][61][62] Inverse, kolonioj estas bruecaj kiam idoj ekvoĉas etende.[58]

Manĝo

La dieto de pelikanoj kutime konsistas el fiŝoj, kiuj povas esti ĝis 30 cm longaj,[48] sed ili manĝas ankaŭ amfibiojn, testudojn, krustulojn kaj eventuale ankaŭ birdojn.[63][64] Akvaj predoj estas plej komune kaptataj ĉe la akvosurfaco.[47] En neprofunda akvo, la Blankaj pelikanoj ofte fiŝkaptantas solaj. Proksime de la marbordo, kelkaj pelikanoj ĉirkaŭas arojn de malgrandaj fiŝoj aŭ formas linion por konduki ilin en neprofundaĵojn, frapante per siaj flugiloj sur la akvosurfaco kaj poste kaptante la predon.[65] Ili kaptas multajn malgrandajn fiŝojn per etendo de la gorĝosako, kiu devas forigi akvon sur la akvosurfaco antaŭ englutadon. Tiu operaco daŭras unu minuton, kaj dume aliaj marbirdoj povas ŝteli la fiŝojn.

Brunaj pelikanoj plonĝas en la maron por fiŝkapti en Jamajko.

Grandajn fiŝojn oni kaptas per la bekopinto, poste oni lanĉas supren ĝin en la aero por esti kaptata kaj enmetita en la gorĝo komence de la kapo. Foje mevo staras sur la pelikana kapo, profitas malatenton, kaj kaptas fiŝojn el malferma beko.[66] Pelikanoj siavice foje rabas predojn el aliaj akvobirdoj.[17]

La Bruna pelikano kutime plonĝas por sia predo, ĉefe por anĉovoj[67] kaj klupeoj.[65] Kvankam ĉefe fiŝomanĝanto, la Aŭstralia pelikano estas ankaŭ eklektika kaj oportunema kadavromanĝanto kaj karnovorulo kiu manĝas en rubodeponejoj same kiel manĝas kadavraĵojn[68] kaj "ĉion ajn el insektoj kaj malgrandaj krustuloj al anasoj kaj malgrandaj hundoj".[68] Manĝo ne estas stokita en la pelikanaj gorĝosakoj, male al popola kredo.[48]

Konsumo de aliaj birdoj fare de pelikanoj estas rara, kvankam la Blankaj pelikanoj estis observataj englutante kolombojn en Sanktajakoba Parko en Londono.[64] Parolantino de la Reĝaj Parkoj Louise Wood opiniis, ke manĝo de aliaj birdoj estas pli verŝajna ĉe kaptivaj pelikanoj kiuj loĝas en duonurba medio kaj estas en konstanta proksimeco kun homoj.[64] Tamen en la regiono Okcidenta Kablando de Sudafriko, biologino Marta de Ponte registris la saman specion manĝante idojn de Kaba sulo ĉe la Insulo Malgas[69] same kiel Kabajn kormoranojn, Kronkormoranojn, Dominikajn mevojn, Grandajn krestoŝternojn kaj Afrikajn pingvenojn en la Insulo Dassen kaj aliloke.[70] Oni registris Brunajn pelikanojn predantajn junajn Longbekajn uriojn en Kalifornio same kiel ovojn kaj idojn de Bovardeoj kaj idojn de Granda egretardeo en Baja California, Meksiko.[71]

Reproduktado kaj vivodaŭro

Nestokolonio de Makulbeka pelikano ĉe Uppalapadu, Barato. Tiu specio konstruas nestojn en arboj.
Makulbeka pelikano nutranta junulon ĉeneste sur arbo ĉe Garapadu, Barato.
Nestokolonio de Aŭstralia pelikano ĉe marbordo de Novsudkimrio, Aŭstralio. Tiu specio konstruas nestojn surgrunde.

Pelikanoj estas gregemaj kaj nestumas kolonie. Paroj estas monogamaj por unu sezono, sed la parligo etendas nur al la nestareo; partneroj estas sendependaj for el la nestareo. La surgrundonestumantaj (blankaj) specioj havas komplikan komunuman pariĝadon laŭ kiu grupo de maskloj persekutas ununuran inon en la aero, aŭ surtere, aŭ sur akvo dum ili indikas, malfermas kaj frapas per siaj bekoj unu al aliaj. Ili povas fini la procezon en unu tago. La arbonestumantaj specioj havas pli simplan procezon laŭ kiu ripozaj maskloj reklamadas por inoj.[17] La loko de la reprodukta kolonio estas kondiĉita per la disponeblo de ampleksa kvanto de manĝotaj fiŝoj, kvankam pelikanoj povas uzi termikojn por ŝvebi kaj veturi al centoj da kilometroj tage por manĝoserĉi.[48]

La Aŭstralia pelikano havas du reproduktajn strategiojn depende el la loka grado de media antaŭvideblo. Kolonioj de dekoj da centoj, rare miloj, da birdoj reproduktiĝas regule sur malgrandaj marbordaj aŭ ĉebordaj insuloj kie manĝo estas laŭsezone aŭ konstante disponebla. En arida interna Aŭstralio, ĉefe ĉe la baseno de la lago Eyre, la pelikanoj reproduktiĝas oportuneme en tre grandaj nombroj de ĝis 50,000 paroj, kiam neregulaj ĉefaj inundoj, kiuj povas okazi multajn jarojn aparte, plenas efemerajn sallagojn kaj havigas grandajn kvantojn de manĝo por kelkaj monatoj antaŭ resekiĝi.[55]

Ĉe ĉiuj specioj kopulacio okazas ĉe la nestolokoj; ĝi ekas tuj post pariĝado kaj pluas dum 3–10 tagoj antaŭ ovodemetado. La masklo alportas la nestomaterialon, ĉe surgrundonestumantaj specioj (kiuj povas eĉ ne konstrui veran neston) foje en la gorĝosako, kaj ĉe arbonestumantaj specioj trae ĉe la beko. La ino poste ordigas la materialon por formi simplan strukturon.[17]

La ovoj estas ovalformaj, blankaj kaj krudaj laŭteksture.[18] Ĉiuj specioj normale ovodemetadas almenaŭ du ovojn; la kutima ovokvanto estas 1 al 3, rare ĝis 6.[18] Ambaŭ gepatroj kovas la ovojn kiuj estas sur aŭ sub la piedoj; ili povas memmontradi dum la ŝanĝoj de kovovicoj. Kovado daŭras 30–36 tagojn;[18] reprodukta sukceso ĉe neĝenitaj paroj povas esti tiom alta kiom ĝis 95 % sed pro idokonkurenco aŭ kainismo, en naturo kutime ĉiuj escepte unu ido mortiĝas en la unuaj kelkaj semajnoj (poste ĉe la Rozdorsa kaj la Makulbeka specioj). Ambaŭ gepatroj nutras siajn idojn. Malgrandaj idoj estas nutrataj per regurgitado; post ĉirkaŭ unu semajnoj ili kapablas meti siajn kapojn en la patrajn gorĝosakojn kaj nutri sin mem.[50] Foje antaŭ, aŭ ĉefe post, esti nutrataj, ili ŝajnas enirontaj en konvulsio kiu rezultajs en falo al senkonscio; la tialo ne estas klare konata.[17]

Gepatroj de surgrundonestumantaj specioj foje trenas siajn plej aĝajn idojn akre el la kapo antaŭ nutri ilin. El ĉirkaŭ 25 tagoj aĝaj,[18] la idoj de tiuj specioj ariĝas en "infanvartejoj" de ĝis 100 birdoj kie la gepatroj rekonas kaj nutras nur siajn proprajn idojn. Ĉirkaŭ 6–8 semajnoj ili vagadas, eventuale naĝas, kaj povas praktiki komunuman manĝadon.[17] Elnestiĝo por ĉiuj specioj okazas 10–12 semajnojn post eloviĝo. Ili povas resti kun siaj gepatroj poste, sed rare aŭ neniam estos nutrataj. Ili estas maturaj post 3 al 4 jaroj.[18] Ĝenerala reprodukta sukceso estas tre varia.[17] Pelikanoj vivas 15 al 25 jarojn en naturo, kvankam unu atingis aĝon de 54 jaroj en kaptiveco.[48]

Statuso, minacoj kaj konservado

Populacioj

Tutmonde pelikanaj populacioj estas kontraŭe tuŝitaj de kvar ĉefaj faktoroj: malpliiĝantaj disponoj el fiŝoj pro troa fiŝkaptado aŭ akvopoluado, habitatodetruo, rektaj efikoj de homa agado kiaj ĝenado ĉe nestokolonioj, ĉasado kaj selektomortigado, enplektiĝo en fiŝkaptadaj iloj kaj hokoj, kaj familia nomoe la esto de poluantoj kiaj DDT kaj endrino. Populacioj de plej specioj estas pli malpli stabilaj, kvankam tri estas klasitaj de la IUCN kiel subriske. Ĉiu specioj pretas reproduktiĝi en bestoĝardenoj, kio eventuale utilas por konservada administrado.[72]

La kombina populacio de Bruna kaj Perua pelikanoj estas ĉirkaŭkalkulata je 650,000 birdoj, kun ĉirkaŭ 250,000 en Usono kaj Karibio, kaj 400,000 en Peruo.[73][74] La National Audubon Society ĉirkaŭkalkulis la tutmondan populacion de Bruna pelikano je 300,000.[75] Nombroj de Bruna pelikano falegis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, ĉefe kiel konsekvenco de media poluado pro DDT, kaj la specio estis listita kiel endanĝerita en Usono en 1970. Post la malpliigoj en la uzado de DDT en Usono el 1972, ties populacio rekuperiĝis, kaj ĝi estis ellistita en 2009.[74][76]

Makulbeka pelikano dumnaĝe.

La Perua pelikano estis listita kiel Preskaŭ Minacata ĉar, kvankam la populacio estas ĉirkaŭkalkulata de BirdLife International super 500,000 maturaj individuoj, kaj estas eble pliiĝanta, ĝi estis multe pli alta en la pasinto. Ĝi malpliiĝis draste dum la eventoj de 1998 pro El-Ninjo kaj povus suferi similajn malpliiĝojn en la futuro. Konservadaj necesoj inkludas regulan kontroladon tra la teritorio por determini la populacitendencojn, ĉefe post la jaroj de El Niño; malpliigon de homa aliro al la gravaj reproduktaj kolonioj; kaj studi interagadon kun fiŝkaptejoj.[77]

La Makulbeka pelikano havas ĉirkaŭkalkulatan populacion inter 13,000 kaj 18,000 kaj estas konsiderata Preskaŭ Minacata en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Nombroj malpliiĝis substance dum la 20a jarcento, por kio grava faktoro estis la nuligo de grava reprodukta kolonio ĉe la valo de la Sittaung en Birmo pro senarbarigo kaj la perdo de manĝolokoj.[78] La ĉefaj minacoj kiujn tiu specio frontas devenas el habitatoperdo kaj el homa ĝenado sed la populacioj ĉefe stabiliĝis sekve de pliiĝanta protektado en Barato kaj Kamboĝo.[29]

La Rozdorsa pelikano havas grandan populacion kun teritorioj ĉe multe de Subsahara Afriko. Pro foresto de substancaj minacoj aŭ montroj de malpliiĝoj tra ties teritorio, ties konservostatuso estas taksata kiel malplej zorgiga. Regionaj minacoj estas la drenado de humidejoj kaj pliiĝanta ĝenado en suda Afriko. Tiu specio eble suferas pro bioakumulado de toksinoj kaj pro detruo de nestarboj pro lignoproduktado.[79]

La Amerika blanka pelikano pliiĝantis laŭ nombroj,[49] kun ties populacio ĉirkaŭkalkulata je ĉirkaŭ 157,000 birdoj en 2005, kaj iĝante pli nombra oriente de la kontinenta divido dum malpliiĝantas okcidente.[80] Tamen ne klaras ĉu ties nombroj estis tuŝitaj pro ekspono al pesticidoj kaj ĉu ĝi suferis ankaŭ pro habitatoperdo pro humideja drenado kaj konkurenco kun distradaj uzadoj de lagoj kaj riveroj.[49]

Blankaj pelikanoj ripoze en Kenjo.

La Blankaj pelikanoj havas teritorion ĉe granda areo de Afriko kaj suda Azio. La ĝenerala tendenco laŭ nombroj estas necerta, kun mikso de regionaj populacioj kiuj pliiĝantas, kiuj malpliiĝantas, kiuj stabilas aŭ oni ne konas, sed ne estas pruvo de rapida ĝenerala malpliiĝo kaj tiele la statuso de la specio estas markata kiel malplej zorgiga. Minacoj estas la drenado de humidejoj, persekutado kaj sporta ĉasado, ĝenado ĉe la reproduktaj kolonioj, kaj poluado pro pesticidoj kaj pezaj metaloj.[81]

La Krispa pelikano estas la plej rara specio kun populacio ĉirkaŭkalkulata je inter 10,000 kaj 20,000 sekve de amasaj malpliiĝoj en la 19a kaj 20a jarcentoj. La ĉefa pliiĝantaj minacoj estas ĉasado, ĉefe en orienta Azio, ĝenado, marborda disvolviĝo, kolizio kun elektraj linioj kaj tro-ekspluatado de fiŝkaptadaj areoj.[82] Ĝi estis listita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj ĉar ties populacitendenco estas subena, ĉefe en Mongolio kie ĝi estas preskaŭ formortinta. Tamen kelkaj kolonioj estas pliiĝantaj en grando kaj la kolonio ĉe la lago Malgranda Prespo en norda Grekio havas preskaŭ 1,000 reproduktantajn parojn.[39]

Disvastigata tra Aŭstralio,[49] la Aŭstralia pelikano havas populacion ĝenerale ĉirkaŭkalkulata je inter 300,000 kaj 500,000 individuoj.[83] Ĝeneralaj populacinombroj fluktuas amplekse kaj senmezure depende el kondiĉoj de humidejoj kaj reprodukta sukceso tra la kontinento. La specio estas taksata kiel malplej zorgiga.[84]

Selektomortigado kaj ĝenado

Kaba kormorano, Kaburbo, Sudafriko. Kabaj kormoranoj povas suferi pro predado de ovoj aŭ idoj fare de Blankaj pelikanoj.

Pelikanoj estis persekutataj de homoj pro ties sentita konkurenco por fiŝoj, spite la fakton ke ties dieto malmulte koincidas kun la fiŝoj kaptataj de homoj.[49] Ekde la 1880-aj jaroj, la Amerikaj blankaj pelikanoj estis batitaj kaj mortpafitaj, ties ovoj kaj junuloj estis intence detruitaj, kaj ties manĝo- kaj nesto-lokoj degraditaj pro akvoadministraj skemoj kaj drenado de humidejoj.[49] Eĉ jam en la 21-a jarcento, pliiĝo en la populacio de Amerikaj blankaj pelikanoj en sudorienta Idaho en Usono estis vidata kiel minaco al pordistra fiŝkaptado de Klarka truto tie, konduke al oficialaj klopodoj malpliigi la pelikanajn nombrojn pere de sistema ĉikanado kaj selektomortigado.[85]

La Blankaj pelikanoj de la insulo Dyer, en Okcidenta Kablando de Sudafriko, estis selektomortigitaj dum la 19a jarcento ĉar ties predado de ovoj kaj idoj de guano-produktaj marbirdoj estis vidata kiel minaco al vivteno de la guanokolektistoj.[70] Pli ĵuse, tia predado ĉe sudafrikaj marbirdaj kolonioj tuŝis la konservadon de minacataj marbirdaj populacioj, ĉefe de Kronkormorano, Kaba kormorano kaj Banka kormorano. Tio kondukis al sugestoj ke pelikanaj nombroj estu kontrolataj ĉe vundeblaj kolonioj.[70]

Krom habitata detruo kaj intenca, laŭcela persekutado, pelikanoj estas vundeblaj al ĝenado ĉe ties reproduktaj kolonioj fare de birdumantoj, fotistoj kaj aliaj scivolemaj vizitantoj. Nur homa esto jam povas okazigi, ke la birdoj akcidente movas aŭ eĉ detruas siajn ovojn, lasas idojn eksponitaj al predantoj kaj al kontraŭa vetero, aŭ eĉ abandonas siajn koloniojn komplete.[86][87][88]

Venenado kaj poluado

Brunaj pelikanoj, kovritaj per oleo, post la Katastrofo de Deepwater Horizon de 2010.
Oleigitaj Brunaj pelikanoj purigataj ĉe rekuperejo en Fort Jackson, 2010.

Poluado pro DDT en la medio estis la ĉefa kaŭzo de malpliiĝo de la populacioj de Bruna pelikano en Nordameriko en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Ĝi eniris la oceanan manĝoreton, poluante la akumuladon en kelkaj specioj, inklude unu el la pelikanaj ĉefaj manĝofiŝoj – nome la norda anĉovo. Ties metabolito DDE estas reprodukta tokso ĉe pelikanoj kaj ĉe multaj aliaj birdoj, kaŭzante maldikiĝon de la ovoŝelo kaj ties malfortiĝon, kaj sekve la reproduktan malsukceson pro la akcidenta premfrakaso de ovoj fare kontraŭvole de la kovantaj gepatroj. Ekde kiam efika malpermeso de uzado de DDT estis proklamita en Usono en 1972, la ovoŝeloj de reproduktaj Brunaj pelikanoj plidikiĝis kaj ties populacioj ege rekuperiĝis.[67][89]

Fine de la 1960-aj jaroj, sekve de granda malpliiĝo de la nombroj de Bruna pelikano en Luiziano pro venenado el DDT, 500 pelikanoj estis importitaj el Florido por pligrandigi kaj re-starigi la populacion; ĉirkaŭ 300 sekve mortiĝis en aprilo kaj majo de 1975 pro venenado el la pesticido endrino.[90] Ĉirkaŭ 14 000 pelikanoj, inklude 7 500 amerikajn blankajn pelikanojn, pereiĝis el botulismo post esti manĝantaj fiŝojn el la Lago Saltono en 1990.[49] En 1991 nenormalaj nombroj de Bruna pelikano kaj de Penika kormorano mortiĝis ĉe Santa Cruz (Kalifornio), post ties manĝofiŝoj (anĉovoj) estis poluitaj el neŭrotoksa domoika acido, produktita de la diatomeo Pseudo-nitzschia.[91]

Kiel akvobirdoj kiuj manĝas fiŝojn, pelikanoj estas tre suferantaj pro naftoverŝo, kaj pro esti rekte oleigitaj kaj pro la efiko sur ties manĝoresursoj. Informo de 2007 fare de la Kalifornia Fiŝ-ĉasa Komisio ĉirkaŭkalkulis, ke dum la antaŭaj 20 jaroj, ĉirkaŭ 500–1000 Brunaj pelikanoj estis tuŝitaj de naftoverŝoj en Kalifornio.[88] Informo de 2011 fare de la Centro por Biologia Diverseco, unu jaron post la katastrofo de Deepwater Horizon de aprilo 2010, diris, ke 932 Brunaj pelikanoj estis kolektitaj post esti tuŝitaj de naftigado kaj ĉirkaŭkalkulis, ke dekfoje tiu nombro de pelikanoj estis damaĝita kiel rezulto de la naftoverŝo.[92]

Kie pelikanoj interagadas kun fiŝkaptistoj, ĉu pro kunhavado de la samaj akvoj aŭ per kadavromanĝado de la fiŝkaptaj forĵetaĵoj, ili estas ĉefe vundeblaj pro iĝi hokigitaj aŭ interplektitaj kaj en aktivaj kaj en jam elprenitaj fiŝkaptadaj iloj. Fiŝhokoj estas englutataj aŭ hokiĝas en la haŭto de la bekosako aŭ de la membranaj piedoj, kaj fortaj fiŝfadenoj povas vundi ĉe bekoj, flugiloj aŭ kruroj, rezulte en kriplado, malsatego, kaj ofte morto. Lokaj helporganizoj setlis en Nordameriko kaj Aŭstralio fare de volontuloj por trakti kaj rekuperi vunditajn pelikanojn kaj aliajn naturajn bestojn.[93][94][95]

Parazitoj kaj malsanoj

Kiel ĉe aliaj birdofamilioj, pelikanoj estas suferantaj el vario de parazitoj. Specialistaj birdopedikoj de la genro Piagetella estis trovataj en la bekosakoj de ĉiuj specioj de pelikano, sed estas aliflanke konataj nur el amerikaj kaj antarktaj kormoranoj. Birda malario estas portata de la moskito Culex pipens, kaj alta denseco de tiuj pikantaj insektoj povas devigi la pelikanojn abandoni la koloniojn. Hirudoj povas ataki la kloakojn aŭ foje eĉ la internon de la gorĝosakoj.[96] Studo pri la parazitoj de la Amerika blanka pelikano trovis 75 diferencajn speciojn, inklude cestodojn, trematodojn, muŝojn, pulojn, iksodojn kaj nematodojn. Multaj el tiuj faras malmulte da damaĝo, sed muŝoj povas esti responsaj ĉe idomortoj, partikulare se ili estas malfortaj aŭ malsanaj, kaj la argaseda iksodo Ornithodoros capensis foje kaŭzas ke plenkreskuloj abandonas la neston. Multaj pelikanaj parazitoj troviĝas ankaŭ en aliaj birdogrupoj, sed kelkaj laŭsoj estas tre specifaj pri gastigantoj.[97]

Sanaj pelikanoj povas kutime elteni siajn laŭsojn, sed malsanaj birdoj povas porti centojn da individuoj, kiuj akcelas ties mortiĝon. La sakolaŭso Piagetiella peralis, kiu loĝas en la gorĝosako kaj tiele ne povas esti forigita per plumaranĝado, estas kutime neserioza problemo, eĉ kiam ĉeestas en tiomaj nombroj ke ĝi kovras la tutan internon de la gorĝosako, kaj foje ŝvelado kaj elsangado povas damaĝi la gaston.[97] La Bruna pelikano havas simile etendan gamon de parazitoj. La nematodoj Contracaecum multipapillatum kaj C. mexicanum kaj la trematodo Ribeiroia ondatrae kaŭzis malsanojn kaj mortojn en la portorika populacio, eble endanĝerigante la pelikanon sur tiu insulo.[98] En Majo 2012, oni informis, ke centoj de Peruaj pelikanoj estis pereintaj en Peruo pro kombino de malsatego kaj infesto de nematodoj.[99]

En kulturo

Pro ties longa beko kaj sako kaj pro ne malfidi je homoj, la pelikano estis simbola birdo en multaj tradicioj. Oni diris, ke pelikano multe zorgas idaron eĉ kaze de malsato ĝi povas vundigi sian bruston por ke la idoj trinku ĝian sangon. Do, ili devenis simbolon je memofero, ekzemple por kristanismoheraldiko.

Mitologio kaj popola kulturo

Pelikanoj en reliefo de la Kvina Dinastio ĉe la templo Abu Gorab, Egiptio.

La pelikano (Henet en egipta) estis asocia en Antikva Egipto kun morto kaj postmorto. Ĝi estis priskribita en arto sur muroj de tomboj, kaj aperas en funebraj tekstoj, kiel protekta simbolo kontraŭ serpentoj. Henet estis ankaŭ aludita en la Piramidaj Tekstoj kiel la "patrino de la reĝo" kaj tiele vidata kiel diino. Referencoj en nereĝaj funebraj papirusoj montras, ke oni kredis, ke la pelikano posedas kapablon antaŭdiri sekuran pason al la submondo por iu kiu estis mortinta.[100]

Origina mito de la Murioj de Kvinslando, citita de Andrew Lang, priskribas kiel la Aŭstralia pelikano akiris sian blankanigran plumaron. La pelikano, iam nigra birdo, faris kanuon dum inundo por savi dronantajn homojn. Li enamiĝis el virino kiun li tiele savis, sed ŝi kaj ŝiaj amikoj trompis lin kaj eskapis. La pelikano sekve prepariĝis militi kontraŭ ili fuŝpentrinte sin per blanka argilo kiel farbo. Tamen antaŭfine alia pelikano vidinte tian strangan nigrablankan beston, mortigis lin per sia beko, kaj ekde tiam ĉiuj tiaj pelikanoj estis blankanigraj.[101]

La popolo Moĉe de antikva Peruo adoris naturon.[102] Ili emfazis pri animaloj kaj ofte priskribis pelikanojn en sia arto.[103]

Kristanismo

En mezepoka Eŭropo, oni kredis, ke la pelikano estis partikulare atentema al siaj idoj, ĝis la punkto havigi al ili sian propran sangon per vundado de sia brusto kiam ne estis disponebla alia manĝo. Kiel rezulto, la pelikano venis iĝi simbolo de la Pasiono de Jesuo kaj de Komunio,[104] kaj konkurencis kun la bildo de la ŝafo kaj la flago.[105] Referenco al tiu mita karaktero estas ekzemple en la himno de Tomaso de Akvino, "Adoro te devote" aŭ "Humile mi adoras vin", kie en la antaŭfamilia nomoa verso li priskribas Kriston kiel "amata dia pelikano, kapabla havigi nutraĵon el sia brusto".[106] Elizabeto la 1-a (Anglio) adoptis la simbolon, kaj portretigis sin kiel "patrino de la Eklezio de Anglio". Nicholas Hilliard pentris tiun Pelikanan Portreton ĉirkaŭ 1573, nune posedata de la Walker Art Gallery en Liverpool.[107] Pelikano nutrante sian idon estas montrata en ovala bildo ĉe la titolpaĝo de la unua (1611) eldono de la Reĝjakoba Biblio.[105] Pli fruaj mezepokaj ekzemploj de la bildo aperas en pentritaj murpentraĵoj, ekzemple de ĉ. 1350 en la paroĥejo de Belchamp Walter, Essex, Anglio.[108]

Reĝino Elizabeto la 1-a: nome La Pelikana Portreto, de Nicholas Hilliard (ĉ. 1573), kie Elizabeto la 1-a montras la mezepokan simbolon de la pelikano sur sia brusto.

La memofera aspekto de pelikano estis plifortigita de la amplekse legitaj mezepokaj bestarlibroj. La moto de "pelikano pietata" aŭ "pelikano vulniĝanta (el la latina vulno, vundi)" estis uzita en heraldiko. Pli malnova versio de tiu mito estas ke la pelikano kutimis mortigi siajn idojn kaj poste revivigi ilin per sia sango, denove simile al memofero de Jesuo.

Rakonto el Barato diras, ke pelikanino mortigis siajn idojn per akra traktado sed poste iĝis tiom penta ke ŝi revivigis ilin per sia propra sango.[17]

La legendoj de memvundo kaj havigo de sango povis leviĝi el impreso ke pelikano foje havigas ke ĝi ponardas sin mem per sia beko. Reale, ĝi ofte premas tiun en sian bruston por tute malplenigi la sakon. Alia ebla deveno estas tendenco de la birdo ripozi havante sian bekon en sia brusto; la Krispa pelikano havas sangoruĝan gorĝosakon komence de la reprodukta sezono kaj tio povis kontribui al la mito.[17]

Heraldiko

Pelikanoj aperis etende en heraldiko, ĝenerale uzante la kristanan simbolismon de pelikano kiel patro zorgema kaj memofera. La bildo ligiĝis al la mezepoka religia festo de Corpus Christi (la korpo de Kristo). La universitatoj de Oksfordo kaj de Kembriĝo havas kolegojn nome laŭ la religia festivalo plej proksima de ties starigo,[105] kaj ambaŭ, nome kaj la Kolegio Corpus Christi (Kembriĝo),[109] kaj la Kolegio Corpus Christi (Oksfordo), aperigas pelikanojn en siaj blazonoj.[110]

Ankaŭ la medicinaj altlernejoj de la Universitato de Karolo en Prago havas pelikanon kiel blazono.[111] La simbolo de la Irlanda Sangotransfuza Servo estas pelikano, kaj dum plej el ties ekzisto la sidejo de la servo estis ĉe la Pelican House (pelikana hejmo) en Dublino, Irlando.[112] La heraldika pelikano finis kiel trinkejaj nomo kaj bildo, kvankam foje kun la bildo de la Golden Hind.[113] La fama ŝipo de Siro Francis Drake estis dekomence nomita Pelican, kaj ornamis britan duonpencan moneron.[114]

En heraldiko la pelikano estis ofte reprezentata havanta aglan bekon rilate al supozata kutimo disŝiri sian bruston. Se ĝi estas reprezentata super sia idaro nutranta ĝin, ĝi estas nomata "pia pelikano".

Moderna uzado

Flago de Luiziano.
Bruna pelikano fiŝkaptonta.

La Blanka pelikano estas la nacia birdo de Rumanio.[115] La Bruna pelikano estas la nacia birdo de tri landoj el Karibio — nome Sankta-Kito kaj Neviso, Barbado kaj Sint-Maarten — kaj aperas sur ties blazonoj.[116][117][118] Ĝi estas ankaŭ la ŝtata birdo de la usona ŝtato de Luiziano, kiu estas konata populare kiel la Pelikana Ŝtato; la birdo aperas en la ŝtataj flago kaj blazono.[4] Ĝi ornamas ankaŭ la blazonojn de la Luiziana Universitato kaj de la Universitato Tulane, kaj estas la maskoto kaj de Tulane kaj de la Universitato de Karibio. Logoo de blanka pelikano estas uzata de la portugala banko nome Montepio Geral,[119] kaj pelikano aperas en la reverso de la monero de 1 Albana leko, stampita en 1996.[120] La nomo kaj bildo de la birdo estas uzata de la librokolekto Pelican Books, nome kiel marko de ne-fikciaj libroj publikitaj de la eldonejo Penguin Books.[4]

La pelikano estas subjekto de populara limeriko origine komponita de Dixon Lanier Merritt en 1910 kaj ricevinta kelkajn variojn fare de aliaj aŭtoroj.[121] La origina versio diras:[122]

 

A wonderful bird is the pelican,
His bill will hold more than his belican,
He can take in his beak
Food enough for a week,
But I'm damned if I see how the helican.

 

Ties traduko povus esti io kia "Mirinda birdo estas la pelikano. Lia beko tenas pli ol lia "belikano" (ol lia stomako povas). Li povas preni en sia beko, sufiĉe da manĝo por unu semajno, sed mi damniĝos vidi kiel "helikano" (kiel je infero mi povus)." Oni anoncis, ke la korbopilka teamo de NBA de Nov-Orleano ŝanĝos sian nomon el Hornets al Pelicans, starte de la sezono 2013-2014.[123]

Se oni konsideru nur la landojn, kie nature loĝas la diversaj specioj, almenaŭ la jenaj landoj eldonis poŝtmarkojn pri la diversaj pelikanoj: nome pri la Blanka pelikano 37 landoj el Eŭrazio kaj Afriko, pri la Rozdorsa pelikano 11 landoj el Afriko, pri la Makulbeka pelikano 2 landoj el Suda Azio, pri la Krispa pelikano 11 landoj el Eŭrazio, pri la Aŭstralia pelikano, kompreneble nur Aŭstralio eldonis almenaŭ du poŝtamrkojn, pri la Amerika blanka pelikano nur Kanado kaj Kubo, dum pri la Bruna pelikano almenaŭ 26 landoj eldonis poŝtmarkojn.[124] Oni ne enkalkulas la stilizitajn bildojn, kie ne eblas distingi la specion.

En literaturo Le pélican (la pelikano) estis jam titolo de poemo de la franca poeto Alfred de Musset. Pelikanen estis verko de August Strindberg publikigita en 1907. Les Pélican : pièce en deux actes estas titolo de teatraĵo pri familio Pelikano de Raymond Radiguet (1903 - 1923), verkita en 1920 kaj ludata en 1921 en la Théâtre Michel, en Parizo. Le Pélican estas humura poemo de Robert Desnos kiu tranĉas la sukcedon de pelikanaj generacioj per minaco de kuiro de omleto farita el ties ovoj.

Pri temoj juro (justica etoso) kaj medikonservado aperis en 1992 fama romano The Pelican Brief (pelikana informo) de John Grisham. El ĝi oni produktis samnoman filmon en 1993, en kies ĉefaj roluloj aktoris Julia Roberts kaj Denzel Washington.

En porjunulara literaturo oni povas noti verkon de la verkistino Odette Leclerc kun titolo La Pelikano, eldonita de Kody Blue en 2006.

Katherine Paterson verkis en 2009 la novelon The Day of the Pelican (pelikana tago) pri familio el Kosovo kiu rifuĝiĝis el milito en la montoj kaj poste estis translokigita al Vermonto, Usono, nome rakonto tra la sperto de knabino 11-13jaraĝa, la plej aĝo filo el la familio.[125]

Referencoj

Literaturo

  • Josep del Hoyo et al.: Handbook of the Birds of the World, volumo 1 (Ostrich ĝis Ducks). Lynx Edicions, 1992, ISBN 84-87334-10-5
  • J. Bryan Nelson: Pelicans, Cormorants and their relatives. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-857727-3