Pendoponto

Pendoponto estas ponto el metalaj aŭ betonaj kolonoj, de kiuj pendas fortegaj kabloj, pasintece ankaŭ ĉenoj, je kiuj fiksiĝis la horizontala parto de la ponto.

Golden-Gate-ponto, San-Francisko
The Çanakkale 1915 Bridge in Turkey, the world's longest mainspan
La Çanakkale 1915 Ponto en Turkio, la plej longa pendoponto de la mondo
La duetaĝa Ponto George Washington, liganta Novjorkon al Kantono Bergen, Nov-Ĵerzejo, estas la plej okupata pendoponto de la mondo, portanta 102 milionojn da veturiloj ĉiujare.
La Manhatana Ponto, liganta Manhatanon kaj Broklinon en Novjorko, malfermiĝis en 1909 kaj estas konsiderita kiel la antaŭulo de modernaj pendopontoj; ĝia dezajno funkciis kiel la modelo por multaj el la long-interspacaj pendopontoj ĉirkaŭ la mondo.

Uzoj de pendopontoj

Pendopontoj plejparte utiliĝas por la gvido de stratoj super larĝaj kaj parte centre aparte profundaj akvosurfacoj, kiuj ofte estas ŝipe frekventataj: Pendaj pontoj bezonas nur malmultajn kolonojn, en plej simpla kazo nur po unu kolonoparon ambaŭflanke de la ponto, tial ke profunda centra akvospaco superpontiĝas, sen ke la multaj kolonoj de aliaj pontotipoj unuflanke kostas multan materialon, konstruotempon kaj monon kaj aliflanke ĝenas la ŝipan trafikon. Fervojaj linioj malofte uzas pendopontojn, ĉar tiu pontotipo tendencas je minimumaj svingiĝoj kaj misformiĝoj, kio ne ĝenas la stratan trafikon de aŭtoj, kamionoj kaj motorcikloj, sed jes ja la relojn de fervojo, kiuj devas poziciiĝi tre ekzakte.

Konstruiĝo

La horizontala parto de la ponto, sur kiu poste troviĝas la trafika vojo, per fortegaj kabloj el metaloj aŭ miksitaj materialoj ligiĝas al pluraj altaj kolonoj aŭ interlligitaj paroj de altaj kolonoj. La kabloj kaj sekve ankaŭ la suproj de la kolonoj do tre tiriĝas. Tiu tira forto subenpremas la pintrojn de la kolonoj, kaj tiu premo gvidiĝas al la fortikaj kolonaj fundamentoj.

Oni ne devas konfuzi pendoponton kun staja pontopendanta ponto.

Akashi-Kaikyo-ponto, Japanio

Evoluo de la konstrumaniero de pendopontoj

La konstrumaniero de la modernaj pendopontoj evoluis dum la 19-a jarcento. La unua tiuspeca ponro, kiu en Usono finkonstruiĝis dum la jaro 1801, havis interkolonan distancon de 21 metroj kaj pendis je ĉenoj. La pontoj de tiu komenca stilo ricevis la nomon "ĉenopontoj". La germana inĝeniero John Roeblings post sia elmigro al Usono pluevoluigis la konstruomekanismojn kaj ebligis la superpontadon de pli grandaj interspacoj. Tiaspecaj pendopontoj revoluciigis la pontokonstruadon en norda Ameriko kaj poste ankaŭ en Eŭropo. Roebling energie subtenis la utiligon de metalaj kabloj anstataŭ de ĉenoj.

Nuntempe ekzistas multaj tiaspecaj pendopontoj. El la du sekvaj listoj la unua montras la aktuale plej longajn pendopontojn de la mondo, kaj la dua la plej longajn pontojn de sia propra epoko:

La nuntempe plej longaj pendopontoj de la mondo

ponta nomointerkolona distancoŝtatopretiĝo
ponto Akashi-Kaikyō1991 mJapanio1998
Granda Belto-ponto1624 mDanio1998
ponto Runyang1490 mĈinio2005
ponto Humber1410 mBritio1981
ponto Jangyn1385 mĈinio1997
ponto Tsing-Ma1377 mHonkongo, Ĉinio1997
Ponto Verrazano-Narrows1298 mUsono1964
Golden-Gate-ponto1280 mUsono1937
Högakusten-ponto1210 mSvedio1997
Makinaca Ponto1158 mUsono1957

La plej longaj pendopontoj de siaj epokoj

ponta nomointerkolona distancoŝtatojarojrimarkoj
Union Bridge137 mBritio1820–1826   plej aĝa, hodiaŭa daŭre funkcianta pendoponto
Menai-ponto176 mBritio1826–1834
Zähringen-ponto271 mSvislando1834–1849dum 1924 anstataŭigis per arka ponto
Wheeling-pendoponto308 mUsono1849–1851
Lewiston-Queenston-ponto316 mUsono, Kanado1851–1864detruiĝis kaj poste anstataŭigis per arka ponto
John A. Roebling-pendoponto   322 mUsono1866–1869
Niagara Clifton-ponto384 mUsono, Kanada1869–18831899 ersetzt
Brooklyn-ponto486 mUsono1883–1903
Williamsburg-ponto488 mUsono1903–1924
Ursomonta ponto
(Bear Mountain Bridge)
497 mUsono1924–1926unua pendoponto kun asfalta pavimo
Benjamin-Franklin-ponto533 mUsono1924–1926
Ambasadora ponto564 mUsono, Kanado1929–1931
George-Washington-ponto1067 mUsono1931–1937
Golden-Gate-ponto1280 mUsono1937–1964
Ponto Verrazano-Narrows1298 mUsono1964–1981
ponto Humber1410 mBritio1981–1998
ponto Akashi-Kaikyō1991 mJapanioekde 1998

Planataj pendopontoj

Konstruopartoj de pendoponto

Aparte en ekonomia pli malfortaj regionoj planoj pri grandaj pendopontoj finance malfacile realigeblas. Tial ĝis nedifinita estonteco prokrastigis ekzemple la projekto de granda ponto inter Italio kaj Sicilio, kiu havu distancon de 3000 metroj inter la du ĉefaj kolonoj, aŭ la la ponto Bicentenario de Chiloé en Ĉilio. Krome ekzemple ekzistas planoj konstrui pontegon super la markolo de Ĝibraltaro inter Hispanio kaj norda Afriko - tia ponto devus havi signife pli grandan distancon inter la du ĉefaj kolonoj kaj ankoraŭ kostus multege pli da mono.

Vidu ankaŭ

Komparo dej kelkaj rimarkindaj pendaj pontoj ĉe la sama skalo. (Alklaku por interaga versio)