Golden-Gate-Ponto

ponto en Kalifornio, Usono

La Golden-Gate-Ponto (Ora-Pordega Ponto) (angle Golden Gate Bridge) estas pendoponto, kiu ligas la duoninsulon San-Francisko kun la nordo. La ponto estas sufiĉe alta por senprobleme tralasi grandajn marŝipojn al la Golfo de Sanfrancisko kaj la haveno de Sanfrancisko. La ponto havas longecon de 1280 m.

Golden-Gate-Ponto

pendoponto • ŝtala ponto • impostponto • vojponto • vidindaĵo
Situo
LandoUsono
ŜtatoKalifornio
LokoSan-Francisko
Koordinatoj, 122° 28′ 43″ U (mapo)37.819722-122.47861137° 49′ 11″ N, 122° 28′ 43″ U (mapo)
TransirasGolden Gate
Ecoj
TipoPendoponto
Longo2 737 m
Larĝo27 m
Alto227,4 m
MaterialoŜtalo
Konstruado
Datoj de konstruo1933–1937
Inaŭguro27-a de majo 1937
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Usono

Golden-Gate-Ponto (Usono)
Golden-Gate-Ponto (Usono)
DEC
Golden-Gate-Ponto
Golden-Gate-Ponto
Golden-Gate-Ponto

Geografia lokigo sur la mapo : Kalifornio

Golden-Gate-Ponto (Kalifornio)
Golden-Gate-Ponto (Kalifornio)
DEC
Golden-Gate-Ponto
Golden-Gate-Ponto
Golden-Gate-Ponto
Map
Golden-Gate-Ponto
vdr
La ponto lumigita

La nomo de la ponto estas elektita pro la aliro al la Pacifiko. John C. Fremont nomis la trairejon 'Chrysopylae', kio signifas Oran Pordegon, ĉar ĝi memorigis lin pri la haveno de Istanbulo, kiu nomiĝis 'Chrysoceras' (Ora Korno).

La ponto estas formplanita de Joseph B. Strauss kaj inaŭgurita je la 28-a de majo 1937. Ĝi estas unudirekta impostponto. Oni devas pagi imposton nur se oni iras al Sanfrancisko.

krizo-telefono

Piedirantoj ne pagas kotizon. Jam pli ol 1 200 uzis la ponton ne por transiri, sed por mortigi sin saltante akven. Sur la ponto ekzistas kelkaj krizo-telefonoj, dirantaj "estas espero, voku".

Vidu ankaŭ


Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj