Per Kirkeby

Per KIRKEBY (naskiĝis la 1-an de septembro 1938 en Kopenhago, mortis la 9-an de majo 2018 en Kopenhago) estis dana artisto, verkisto, reĝisoro kaj geologo Pentristo, skulptisto, kaj poeto, li estas la ĉefa reprezentanto de la nuntempa arto en Danio.

Per Kirkeby
Persona informo
Naskiĝo1-an de septembro 1938 (1938-09-01)
en Kopenhago
Morto9-an de majo 2018 (2018-05-09) (79-jaraĝa)
en Kopenhago
TomboBispebjerg Cemetery vd
Lingvojdana vd
ŜtatanecoReĝlando Danio vd
Alma materUniversitato de Kopenhago vd
Familio
InfanojSophus Windeløv Kirkeby vd
Profesio
Okupopentristo • skulptisto • universitata instruisto • grafikartisto • geologo • poeto • verkistofilmreĝisoro • desegnisto • kinisto vd
Laborkampopentradoskulptarto vd
Aktiva dum1955–2013 vd
Verkado
VerkojBeacon ❦
Opera per Torino ❦
A Romantic Picture vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Lia patro estis inĝeniero pri municipa servo de Kopenhago, kaj lia avo,pentrartisto en Kanado.

Suferinte malakutan disleksion, Per Kirkeby preferis esprimi per desegnoj, li komencis en la pentrado 14-jaraga. Li lernis pri natursciencoj en la universitato de Kopenhago kaj de 1958 al 1965, partoprenis, kiel geologo al sciencaj ekspediciojen Gronlandon.

En 1971 li estis nacia komisaro, reprezentanto de Danio en la Bienalo de Parizo, kaj iĝis ano de la Dana Akademio en 1982.

En 2000, cerbovaskula akcidento trafis lin. Danke al grava operacio, li retrovas siajn kapablojn kaj, en 2004, povas fini freskojn por la Kopenhaga Muzeo pri Geologio, inspiritaj el siaj ekspedicioj en Gronlando.

Verko

Li vivas kaj pentras en Kopenhago, kaj, somere, en insulo Læsø. Li ĉerpas inspiron de siaj pentroj el tero, ŝtonoj, likenoj, arboj, akvo, glacio... kaj estas admiranto de Paul Cézanne, Édouard Manet, Madame de Staël, Eugène Leroy kaj de la Majaa arkitekturo.

Li realigas monumentajn skulptaĵojn-arkitekturaĵojn el brikoj; unu el ili estas videbla en la Furkopasejo.

Eksteraj ligiloj