Pierre Boulle

Pierre BOULLE [pjer bul] (naskiĝis la 21-an de februaro 1912 en Avignon, mortis la 31-an de januaro 1994 en Parizo) estis franca verkisto.

Pierre Boulle
Oskar-premiito
Persona informo
Pierre Boulle
NaskonomoPierre François Marie Louis Boulle
Naskiĝo20-an de februaro 1912 (1912-02-20)
en Avignon
Morto30-an de januaro 1994 (1994-01-30) (81-jaraĝa)
en Parizo
TomboCimetière Saint-Véran vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materSupélec vd
Profesio
Okupoverkistoscenaristo • romanisto • inĝeniero • sciencfikcia verkisto vd
Aktiva dum1950– vd
Verkado
VerkojLe pont de la rivière Kwaï (romano) ❦
Planet of the Apes vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Pluraj verkoj de Boulle temas pri Sud-Orienta Azio, kie la aŭtoro pasigis grandan parton de sia vivo. Plej fama estas la romano Le pont de la rivière Kwaï (= La ponto trans rivero Kwai), pro kies samnoma filmscenaro Boulle en la jaro 1958 gajnis Oskaron. La verko estas pure fikcia, kvankam ĝia temo ligiĝas al reala okazo de konstruado de fervojo fare de japanoj, parte per helpo de militkaptituloj, kaj rivero Kwai vere ekzistas en la regiono. Ankaŭ lia sciencfikcia romano La planète des singes (= La planedo de la simioj) estis tre sukcese filmigita. La filmo el jaro 1968 estas multoble Oskar-premiita klasikaĵo, sed tiu de jaro 2001 pli fidele sekvas la romanon de Boulle.

Famaj verkoj

  • Le sacrilège malais (romano, 1951)
  • Contes de d’absurde (rakontoj, 1951)
  • Le pont de la rivière Kwaï (romano, 1952 ; filmscenaro, 1957)
  • E=mc² (rakontoj, 1957)
  • La planète des singes (romano, 1957)
  • Les jeux de l’esprit (romano, 1971)
  • Les oreilles du jungle (romano, 1972)
  • Les vertues de l’enfer (romano, 1974)
  • Histoires perfides (rakontoj, 1976)
  • Le bon Léviathan (romano, 1977)
  • Le Professeur Mortimer (romano, 1988)