Avignon

urbo de Francio

Avignon (aŭ esperante Avinjono, provence AvignounAvinhon) estas urba komunumo en suda Francujo, plej granda urbo kaj prefektejo de la departemento Vaucluse (franca elparolo: [voklyz], okcitane Vauclusa), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Ĝi situas maldekstre de la Rodano. En Mezepoko, inter 1309 kaj 1423, ĝi estis rezidejo de ses papoj, kaj pro tio oni ankaŭ nomas ĝin "Urbo de la papoj". La historia parto, kun famaj Papa Palaco kaj Ponto de Avinjono, estas monda heredaĵo de Unesko. Staras mezepoka defenda murego bone konservita. La urbo ankaŭ internacie famas pro ĝia grandega teatra festivalo. Fine de 2021 en la komunumo vivis 90 330 loĝantoj.

Avinjono
Panoramo de Avinjono
Panoramo de Avinjono
Panoramo de Avinjono
komunumo en Franciourbo

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
StatusoUrbo
LandoFrancio
RegionoProvenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Vaucluse

(prefektejo)

ArondismentoAvignon (ĉefurbo)
KantonoĈefurbo de 4 kantonoj
INSEE kodo84007 [+]
Poŝtkodo84000
Kodo laŭ INSEE84007
Retpaĝarohttp://www.mairie-avignon.fr/
Politiko
UrbestroS-ino Cécile Helle (PS)
2020-2026
Demografio
Loĝantaro90 330  (2021) [+]
Loĝdenso1 392 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 4° 48′ O (mapo)43.9486111111114.808333333333343° 57′ N, 4° 48′ O (mapo)
AltoDe 10 al 122 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo64,78 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC +1 (+2 somere)
Avinjono (Vaucluse)
Avinjono (Vaucluse)
DEC
Avinjono
Avinjono
Lokigo de Vaucluse en Francio
Situo de Avinjono
Avinjono (Avignon)
Avinjono (Avignon)
DEC
Avinjono
Avinjono
Situo de Avinjono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Avignon [+]
vdr

Geografio

Avignon situas je la trafo de la riveroj Rodano kaj Durance. Ili estas landlimoj kun la departemento Gard maldekstre kaj Bouches-du-Rhône sude.

La urbo troviĝas proksime de Orange (norde), Nîmes (sudokcidente), Arles (sude) kaj Salon-de-Provence (sudoriente).Avignon estas en la regiono de la mediteranea klimato, seka kaj varma. Forta kaj malvarma denordokcidenta vento, la mistralo, ofte blovas.

Gefiloj

Bildaro

Esperanto-movado

La Esperanto-Grupo de Avinjono estis fondita la 12-an de julio 1951[1], ĝia nomo estas Cercle culturel d'esperanto (retpaĝaro: [1]). Ĝi kutimas organizi la ĉiujaran zamenhofan feston kun teatraĵoj, kunigante esperantistojn el la regiono.

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 57 voĉdonojn (0,27% de voĉoj) en 2004, kaj 40 voĉdonojn (0,19% de voĉoj) en 2009.

Ĝemelurboj

Avinjono ĝemeliĝis kun

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj