Pilbara
Pilbara estas granda, seka, malmulte loĝata regiono en la nordo de Okcidenta Aŭstralio. Ĝi estas konata pro siaj aboriginaj popoloj, ties antikvaj pejzaĝoj, la ruĝa tero, ties ampleksaj mineralaj kuŝejoj, partikulare de fero kaj kiel grava biodiverseca loko por subtera faŭno.[1] Ĝi estas unu el la naŭ regionoj de la Regional Development Commissions Act 1993, kaj estas ankaŭ bioregiono laŭ la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio (IBRA).[2][3]
Pilbara | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
regiono de Okcident-Aŭstralio • regiono [+] | ||
Lando | Aŭstralio | |
Federacia ŝtato | Okcidenta Aŭstralio | |
- koordinatoj | , 119° 0′ 0″ O (mapo)-2111921° 0′ 0″ S, 119° 0′ 0″ O (mapo) | |
Areo | 507 896 km² (50 789 600 ha) | |
Loĝantaro | 67 503 (2015-03-31) | |
Denseco | 0,13 loĝ./km² | |
Pilbara | ||
Vikimedia Komunejo: Pilbara [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La regiono havis ĉirkaŭkalkulitan populacion de 48,610 loĝantojn en 2010.[4][5] Pilbara kovras areon de 502,000 km2,[6] kio inkludas kelkajn el la plej antikvaj rokformaĵoj el la Tero. Ĝi inkludas pejzaĝojn de marbordaj ebenaĵoj kaj montaroj kun klifoj kaj gorĝoj. La ĉefaj setlejoj de la regiono estas Port Hedland, Karratha, kaj Newman.
La areo estas konata pro siaj kuŝejoj el nafto, natura gaso kaj fero, kio kontribuas grave al la ekonomio de Okcidenta Aŭstralio. Krom minado, paŝtado kaj fiŝkaptado kaj turismo estas la ĉefaj industrioj.[7]
Referencoj
Literaturo
- Sharp, Janet, kaj Nicholas Thieberger. (1992). Aboriginal languages of the Pilbara Region: Bilybara. Wangka Maya Pilbara Aboriginal Language Centre, Port Hedland, WA.
Eksteraj ligiloj
- Pilbara Development Commission
- NASA-Macquarie University Pilbara Education Project
- Olive Python captive breeding program
- Wattles of the Pilbara
- Yamatji Marlpa Barna Baba Maaja Aboriginal Corporation Arkivigite je 2016-04-27 per la retarkivo Wayback Machine, the Native Title Representative Body incorporating the Pilbara Native Title Service