Karratha

urbeto en Okcidenta Aŭstralio

Karratha estas urbo en rimedriĉa nordokcidento de la subŝtato Okcidenta Aŭstralio de Aŭstralio. La urbo estis establita en la 1960-aj jaroj por loĝigi la laboristojn de la fererca minindustrio kaj poste, en la 1980-aj jaroj, la laboristojn de la nafta kaj tergasa industrio . La urba loĝantaro havis 16 475 loĝantojn en la censo de 2011 [1].

Karratha
urbeto
Administrado
Poŝtkodo6714
Demografio
Loĝantaro17 013  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo, 116° 51′ O (mapo)-20.7364116.84620° 44′ S, 116° 51′ O (mapo) [+]
Alto6 m [+]
Karratha (Okcidenta Aŭstralio)
Karratha (Okcidenta Aŭstralio)
DEC
Karratha
Karratha
Situo de Karratha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Karratha, Western Australia [+]
vdr

La nomo de la urbo estas la origina indiĝena nomo de la loko kaj signifas "bona tero" aŭ "mola grundo" [2]. Karratha situas 1535 km norde de la ĉefurbo de la lando Perto kaj 528 km sude de Broome kaj estas ene de la limoj de la Pilbara regiono.

La ĉefaj ekonomiaj branĉoj de la urbo estas: ferercminado, mara salminado, amoniakoproduktado kaj tergasproduktado .

Turismo

La urbo havas hotelojn, motelojn, restoraciojn, tavernojn kaj noktoklubojn.

Flughaveno Karratha estas alirebla de Perto kaj havas la duajn plej multajn deteriĝon kaj surteriĝojn en Okcidenta Aŭstralio. La flughaveno estas servita fare de tri aviadkompanioj: Qantas Airways, Skywest kaj Virgin Australia . Qantas ankaŭ flugas tie de Brisbano.

Sur la Burrup Duoninsulo, 15 kilometrojn norde, situas la Murujuga Nacia Parko. Estas la plej densa kolekto de la mondo de rokaj ĉizadoj (petroglifoj) kun pli ol dek mil bildoj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj