Plaŭtdiĉa lingvo

La plaŭtdiĉa lingvo — sialingve, en la platgermana kaj altgermana Plautdietsch [PLAŬTdi:ĉ], en norda Ameriko ankaŭ nomata Mennonite Low German — estas variaĵo de la orienta platgermana aŭ platdiĉa lingvo, parolata de la germaniaj menonitoj, kiuj en la 18-a jarcento elmigris ĉefe de Okcidenta Prusio al suda Rusio kaj poste en pluraj ondoj de elmigrado ekde la jaro 1874 translokiĝis unue al Kanado, ekde la fino de la Dua Mondmilito ankaŭ al Centra kaj Suda Amerikoj.

Plaŭtdiĉa lingvo
Plautdietsch
lingvo • moderna lingvo
Orienta platgermana lingvo
Parolantoj261 000
Skribolatina
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Okcidentĝermanaj lingvoj
Malaltgermana
Malaltsaksa
Platdiĉa
Orienta platdiĉa
Plaŭtdiĉa
Reguligita de-
Lingva statuso3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2gem
  ISO 639-3pdt
  Glottologplau1238
Angla nomoPlautdietsch
Franca nomobas allemand mennonite
vdr

Nuntempe la lingvo estas parolata en ĉiuj mondopartoj, fare de sume proksimume 500 000 homoj. Pli grandaj centroj kaj lingvaj insuloj estas lokitaj ĉefe en:

Ekzempla parolantino de la plaŭtdiĉa estis la en Sovetunio tre konata kantistino Anna German.