Preĝejo Morto de Dipatrino (Létavértes)

La grek-katolika paroĥa preĝejo Morto de Dipatrino (hungare Istenszülő elhunyta) estas sakrala historia monumento (deklarita en 1992) en urbo Létavértes, iam en Nagyléta.

Grek-katolika paroĥa preĝejo Morto de Dipatrino
kristana preĝejo
Loko
ŜtatoHungario
MunicipoLétavértes
Bazaj informoj
Religiokristanismo
provincoSzabolcs-Szatmár-Bereg
diocezoHajdúdorog
dekanujoNagyléta
paroĥoloke
Arkitektura priskribo
KonstrustiloEklektika arkitekturo
Konstruado1859
Specifo
Konstrumaterialomasonaĵo
Ligiloj
AdresoNagyléta, Kossuth L. u.
vdr

Historio

Por rutenoj oni konstruis tiu ĉi kirkon en 1859, kiu estis la dua, pli malgranda grek-katolika kirko. Ilia paroĥo funkciis jam ekde 1760. La sonorilo estis kreita en 1906.

Konstruaĵo

La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto troviĝas ankaŭ ŝtona kruco. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. La ĉefenirejo troviĝas sub la turo kaj pluvŝirmilo kovras ĝin.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj