Proterozoiko

eono, antaŭ la nuna erao fanerozoiko; ĉ. 2,5–0,5 miliardoj da jaroj antaŭe
Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco Antaŭ Nuno kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rondumitaj al entjeroj)
eonoeraoperiodopd
 fanerozoiko  kenozoiko kvaternaro33
neogeno2320
paleogeno6643
 mezozoikokretaceo14579
ĵurasio20156
triaso25251
 paleozoikopermio29947
karbonio35960
devonio41960
silurio44324
ordovicio48542
kambrio54156
proterozoiko25001959
arĥaiko40001500
hadaiko4600600

Proterozoiko estas la dua periodo de la geologia eono antaŭkambrio. Ĝi daŭris de 2,5 miliardoj da jaroj ĝis 540 milionoj da jaroj. Oni ofte dividas la proterozoikon je tri etapoj: suba (2,5–1,6 md), meza (1,6–0,9 md), kaj supra (0,9–0,540 md.).

Ĝiaj ŝtonoj troveblas sur ĉiu kontinento kaj entenas fer-, kupro-, uran- kaj nikelercon, oron. Oni supozas, ke protokontinentoj de la antaŭkambrio kuniĝis al unu aŭ kelkaj grandaj kontinentoj.

En ŝtonoj de proterozoiko oni trovis restaĵojn de plurĉeluloj kiel ekz.:

  • spongoj
  • vermoj
  • praintestuloj
  • praaj insektoj
  • algoj

Ĝin sekvis la paleozoika erao, kambrio.