Fanerozoiko

la unua eono, post erao proterozoiko; ĉ. 541–0 milionoj da jaroj antaŭe
Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco Antaŭ Nuno kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rondumitaj al entjeroj)
eonoeraoperiodopd
 fanerozoiko  kenozoiko kvaternaro33
neogeno2320
paleogeno6643
 mezozoikokretaceo14579
ĵurasio20156
triaso25251
 paleozoikopermio29947
karbonio35960
devonio41960
silurio44324
ordovicio48542
kambrio54156
proterozoiko25001959
arĥaiko40001500
hadaiko4600600

La fanerozoikofanerozoika eono estas la nuna geologia eono en la geologia temposkalo de la Internacia Komisiono pri Stratigrafio, kaj tiu dum kiu abunda besta kaj plantvivo ekzistis. Ĝi kovras 541 milionojn da jaroj ĝis la nuntempo, kaj ĝi komenciĝis kun la kambria periodo kiam bestoj unue evoluigis malmolajn konkojn konservitajn en la fosiliaj registroj. La tempo antaŭ la fanerozoiko, nomita la antaŭkambrio, nun estas dividata je la proterozoiko, arĥaiko kaj la hadaiko.

La tempoperiodo de la fanerozoiko komenciĝas kun la subita apero de fosiliigitaj signoj de kelkaj bestaj filumoj; la evoluo de tiuj filumoj en diversajn formojn; la apero kaj disvolviĝo de kompleksaj plantoj; la evoluo de fiŝoj; la apero de insektoj kaj kvarpieduloj; kaj la evoluo de moderna faŭno. Plantvivo surtere aperis en la frua Fanerozoika eono. Dum tiu tempoperiodo, tektonaj fortoj kiuj movas la kontinentojn kolektis ilin en ununuran termason konatan kiel Pangeo (la plej lastatempa superkontinento), kiu tiam apartigis en la nunajn kontinentajn termasojn.

pejzaĝo de malfrua pleistoceno en norda Iberio