Raymond Davis Jr.

usona sciencisto
(Alidirektita el Raymond Davis, Jr.)

Raymond Davis Jr. [rejmond dejvis ĝunjor] (n. la 14-an de oktobro 1914 m. 31-a de majo 2006) estis Usona fizikisto. En 2002 li partigis kune kun Koshiba Masatoshi duonan parton de la Nobel-premio pri fiziko, "pro iliaj pioniraj kontribuoj al astrofiziko, speciale la detektado de kosmaj neŭtrinoj".

Raymond Davis Jr.
Nobel-premiito
Persona informo
Raymond Davis Jr.
Naskiĝo14-an de oktobro 1914 (1914-10-14)
en Vaŝingtono
Morto31-an de majo 2006 (2006-05-31) (91-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perAlzheimer-malsano vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materUniversitato Yale vd
Familio
InfanojAndrew M. Davis vd
Profesio
Okupofizikistokemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampokemio vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Davis naskiĝis en Vaŝingtono, Usono en 1914. Li bakalaŭriĝis en kemio ĉe la universitato de Marilando en 1938. Tie li ankaŭ magistriĝis. En 1942 li doktoriĝis ĉe Universitato Yale [jejl], kaj deĵoris en la usona armeo ĝis 1945. Li laboris ekde 1948 ĝis sia emeritiĝo en 1984, ĉe Brookhaven Nacia Laboratorio, kiu li esploradis la detektadon de neŭtrinoj el la suno.

Post 1984 li estas Profesoro de Esplorado ĉe la universitato de Pensilvanio, kie li daŭrigas siajn esplorojn pri kosmaj neŭtrinoj.

En 1948, D-ro Davis edziĝis kun Anna TORREY [tori], kaj ili havas kvin infanojn kaj dekunu genepojn.

Eksteraj ligiloj