Reala Karaktero

(Alidirektita el Real Character)

Reala Karaktero kaj Filozofia Lingvo (Real Character and Philosophical Language) estas apriora projekto de Internacia planlingvo proponita en 1668 de episkopo John Wilkins (1614-1672). Ĝi estas prezentita en lia libro An Essay towards a Real Character, and a Philosophical Language (publikita en Londono, 1668), kiu nun estas la plej konata el multo de verkoj faritaj de Wilkins. La projekto estis inspirita de raportaĵoj de Nicolás Trigaut pri Ĉinio kaj ĉina lingvo.

Titolpaĝo de la unua eldono de An Essay towards a Real Character, and a Philosophical Language

Historio

Unu el celoj de Essay… estis kreo de anstataŭigo por la latina lingvo, kiu tiam estis estanta la efektiva internacia lingvo por kleruloj dum pli ol 1000 jaroj.[1] John Amos Comenius kaj aliaj entuziasmuloj pri internaciaj lingvoj estis malkontentaj pri arbitraj ecoj de la latino, kiuj igis ĝin pli malfacillernebla. Wilkins inter aliaj ankaŭ esprimis tiajn kritikaĵojn.[2] Unua skemo de lingvafrankao surbaze nombraj valoroj estas proponita de John Pell en 1630. En sia verko Mercury or the Secret Messenger de jaro 1640 Wilkins menciis eblon adapti tiun ĉi ideon al kreo de universala komerca lingvo.[3]

Episkopo Seth Ward estis kunaŭtoro kun Wilkins de verko Vindiciae academiarum (de jaro 1654), kiu celis prezenti argumentojn por defendo de klasika Oxbridge universitata sistemo kontraŭ deeksteraj reformoj. En ĝi Ward, inter alie, proponis planlingvon de iom simila skemo, kvankam signife malsaman ol tiu de Essay… farita de Wilkins.[4] Ideoj de Ward devenis al kelkaj fontoj, inklude Cyprian Kinner, kiu estis sekvanto de Comenius, Ramon Lull kaj Georg Ritschel. Ili siavice influis la homojn George Dalgarno kaj Wilkins.[5]

Wilkins komencis verki la verkon Essay… post incito de Reĝa Societo en la jaro 1662. La Granda incendio de Londono de jaro 1666 malrapidigis lian laboron, ĉar en ĝi pereis partoj de malnetoj de la libro.[6]

La libro estas verkita de Wilkins kun asisto de John Ray, Francis Willughby kaj aliaj. Li nomis sia plej granda influo je George Dalgarno.[7] Ankaŭ Wilkins agnoskis influon de la verko The Ground-Work or Foundation Laid ... for the Framing of a New Perfect Language farita de Francis Lodwick de la jaro 1652.[8]

Strukturo de la lingvo

"Essay…" subdividiĝas je kvin sekcioj, el kiuj nur la kvara pridiskutas la konceptoj de "reala karaktero" kaj "filozofia lingvo", kaj la tria temas pri "filozofia (t.e. universala) gramatiko". La lasta parto estas "alfabeta vortaro" de la lingvo[9] farita de William Lloyd.[10]

La skribsistemo proponita de Wilkins estas konstruita familio de simboloj kiu sekvas klasadon, kreitan de Wilkins kaj liaj kolegoj. Oni celis fari ĝin pasigrafiaĵo, t.e ĉiu simbolo estas reprezentaĵo de koncepto kombinita el simplaj "konstrueroj". Je tio ĝi diferencas de ortografio, kiu celas unuavice reprezenti parolan lingvon. En unuaj partoj de "Essay…" one eĉ ne enkondukis manieron voĉigi la vortojn. Inspiro de tiu ĉi alveno estis tiatempa Eŭropa ideo pri skribsistemo de ĉina lingvo (nun ni scias ke tio ĉi estis iom de miskompreno).

Kiam en sekvaj partoj de sia eseo Wilkins enkondukis la "filozofian lingvon", li donis fonetikajn signifojn al siaj simboloj. Do, ne estas senco dispartigi la lingvon kaj la pasiografian sikribsistemon de Wilkins, kaj en tiu ĉi artikolo ambaŭ nomiĝos Reala Karaktero.

La konceptoj dividiĝas je 40 Genroj, ĉiu el kiuj reprezentas la unuan duleteran silabon de la vorto. Ĉiu Genro subdividiĝas je Diferencoj, kiuj donas la trian leteron. La Diferencoj plue dividiĝas je Specioj, de kiuj la kvara letero venas. Ekzemple, Zi estas Genro de bestoj (t.e. mamuloj); Zit estas Diferenco de "karnovoraj bestoj de hunda tipo" kaj Zitα estas Specio de hundoj. (En Genro la unua letero ofte apartenas al superkategorio, sub kiu unuiĝas pluraj Genroj (ekzemple, ĉiuj Genroj de animaloj komenciĝas je Z), sed tio ĉi ne estas regulo.) La rezulta kelkletera vorto nomiĝas Karaktero kaj ĝia skribo kaj prononco iugrade kaptas la semantikon de la koncepto.

Interese, inter la kategorioj de "Essay…" estas, interalie, propono de sistemo de mezurunioj por longo kaj pezo tre simila al tiu poste proponita en metra sistemo.[11][12]

La sekcion pri botaniko kontribuis John Ray; Robert Morison kritikis lian alvenon kaj tio kaŭzis longan polemikon inter tiuj du sciencistoj.[13]

Fonetiko kaj skribsistemo

Patro nia en la Reala Karaktero printita per originala skribsistemo de Wilkins, por kiu la tiparon kreis Joseph Moxon.

Wilkins havis konsistan celon krei fonetikon kaj ortografion liberan je nekonsistaĵoj de naturaj lingvoj de lia tempo, nome la angla kaj la franca. Lia lingvo havas sep vokalojn, plimulto el kiuj havas longaj kaj mallongaj variantoj. Li proksimume eksplikis iliajn sonojn per ekzemploj el la angla lingvo de sia tempo. Tie ĉi ni provos prezenti la fonetikajn signifojn de la fonemoj per moderna sistemo kiel la Internacia Fonetika Alfabeto, kvankam oni konsideru, ke angla fonemiko kaj fonologio supozeble ŝanĝiĝis ekde la 17-a jarcento, kaj do la reprezentaĵo estos nur proksimuma:

VokaloProksimuma sono
αMallongaə, ɒ, ɑ
Longaɒ, ɑ
aMallongaæ
Longae,
eMallongaɛ
Longai
iMallongaɪ
Longai
oMallonga
Longao, əʊ
ŏMallongaʊ
Longau
yMallongaʌ, ə, ʊ
Longaʌ, ə

La konsonantoj, tre detale priskribataj en la libro, estas jenaj:

KonsonantoProksimuma sono
mm
nn
ngŋ
hm
hn
hngŋ̊
vv
dhð
ll
rr
zz
zhʒ
ff
thθ
hl
hr
ss
shʃ
ghɣ
chx
bb
dd
gg
pp
tt
ck

Krom la latinida, Wilkins kreis apartan ortografion por sia lingvo, kiu laŭ li reprezentis la filozofian strukturon de la lingvo. Li prezentis kelkajn ekzemplojn de ĝi en finaj partoj de sia "Essay…".

Ekzemploj de la lingvo

Nombroj (1-10): poba, pobα, pobe, pobi, pobo, pobgh, poby, pobigh, pobyi, pobal.

Patro nia: Hαi coba ŏŏ iα ril dad, ha bαbi io sŏymta ha salba io velcα, ha tαlbi io vemgǒ, mǒ ril dady me ril dad, io velpi lαl αi ril i poto hαi saba vaty, na io sǒeldyǒs lαl αi hαi bαlgas me αi ia sǒeldyǒs iαl ei ŏŏ iα vαlgas iŏ αι, na mi io velco ai iαl bedodlŏ nil io cŏalbo, ai lal vαgasie nor αl salba, na αl tado, na αl tadalα io ha piŏbyŏ. Amen mŏ io.

Reagoj kaj kritiko

Jorge Luis Borges, fama argentina verkisto, skribis artikolon pri Wilkins kaj Real Character, kritikante lian manieron kategoriigi aĵojn de la universo. Diras Borges: "Pripensu ni la okan kategorion, tiun de la ŝtonoj. Wilkins ilin dividas en ordinaraj (silekso, gruzo, sablego), malmultkostaj (marmoro, sukceno, koralo), multkostaj (perlo, opalo), travideblaj (ametisto, safiro) kaj malsolveblaj (ŝtonkarbo, argilito kaj arseniko). Preskaŭ tiom alarmiva kiel la oka, estas la naŭa kategorio. Ĉi tiu al ni malkovrigas ke la metaloj povas esti malperfektaj (cinabrio, hidrargo), artefaritaj (bronzo, latuno), restaĵaj (fajlumoj, rusto) kaj naturaj (oro, stano, kupro). La baleno estas en la kategorio deksesa; ĝi estas 'fiŝo vivonaska, pli longa ol larĝa'". Kaj li poste aldonas: "Estas notinde ke ne ekzistas klasifikado pri la universo kiu ne estus arbitra kaj konjekta. La kialo estas tre simpla: ni ne scias kia estas la universo".[14]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Plena skanita eldono de Essay… ĉe Google Books, en la angla lingvo de la 17-a jarcento.

Vidu ankaŭ

Pli modernaj aprioraj planlingvoj surbaze de similaj konceptoj: