Robert Burns

skota poeto

Robert BURNS (naskiĝis la 25-an de januaro 1759 en Alloway, Ayrshire, mortis la 21-an de julio 1796 en Dumfries) estis skota poeto.

Robert BURNS
Persona informo
Robert Burns
Naskiĝo25-an de januaro 1759
en Alloway, Ayrshire, Skotlando
Morto21-an de julio 1796
en Dumfries, Skotlando
Mortis perdenaska kardiopatio vd
TomboSt Michael's Church, Dumfries vd
Etnoskotoj vd
Lingvojskotaangla vd
LoĝlokoEdinburgo vd
ŜtatanecoReĝlando de Granda Britio vd
Subskribo Robert Burns
Familio
PatroWilliam Burnes vd
PatrinoAgnes Broun vd
Edz(in)oJean Armour vd
InfanojElizabeth Bishop (Burns) • Robert Burns vd
Profesio
OkupoPoeto, kantoteksisto, kultivisto
Laborkampopoezio vd
Verkado
Literatura movadoRomantikismo
VerkojAuld Lang Syne ❦
Al Muso ❦
Is There for Honest Poverty ❦
Ae fond kiss, and then we sever... ❦
Scots Wha Hae ❦
Tam o' Shanter ❦
Halloween ❦
La Batalo de Sherramuir vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Burns naskiĝis kiel filo de malriĉaj kamparanoj, sed la gepatroj donis al la filo bonan instruon. Unuajn poemojn en sia regiona dialekto li verkis en la jaro 1783. En 1786 ili aperis en la volumo Poems, Chiefly in the Scottish Dialect. La kolektaĵo rikoltis vastan agnoskon, sed la financa situacio de la poeto ne vere boniĝis, kaj li plu vivtenis sin kiel kamparano kaj kiel oficisto. Li mortis 37 jarojn aĝa en Dumfries.

Robert Burns estas rigardata antaŭulo de la romantismo. Kelkaj poemoj verkitaj de li, ekzemple Auld Lang Syne ("Iamo longe for"), fariĝis kvazaŭ popolkanto.

Lia naskiĝtago estas celebrata sub la nomo Burns Supper kiel la dua nacia festotago de Skotlando.

Verkoj

  • Poems, Chiefly in the Scottish Dialect ("Poemoj, ĉefe en la skota dialekto", 1786)
  • Tam o'Shanter (humura versrakonto, 1790)

En Esperanto aperis

Vidi ankaŭ

Eksteraj ligiloj